1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:2 Ho filo de homo! por kio taŭgas la ligno de vinberbranĉo inter ĉiuj branĉoriĉaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro?3 Ĉu oni prenas de ĝi pecon, por ion fari el ĝi? ĉu oni faras el ĝi almenaŭ hokon, por pendigi sur ĝi ian objekton?4 Jen ĝi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaŭ finojn formanĝas la fajro, forbrulas ankaŭ la mezo; ĉu ĝi taŭgas por laboro?5 Jen, kiam ĝi estis ankoraŭ nedifektita, oni ne povis ion fari el ĝi; des pli kiam la fajro ĝin difektis kaj bruligis, ĉu oni povas ion fari el ĝi?6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke ĝi ĝin forbruligu, tiel Mi agos kun la loĝantoj de Jerusalem.7 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin.8 Kaj Mi faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpiĝis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
1 耶和华的话临到我说: 2 "人子啊! 葡萄树的木料怎能胜过树林中的枝子呢? 3 人可以从葡萄树上取木料制造物件吗?可以从葡萄树上取木料做钉子挂器皿吗? 4 看哪! 已经拋在火里当作燃料, 火既烧毁了两端, 连中间也烧焦了, 它还可以用来制造物件吗? 5 看哪! 它完整的时候, 尚且不能用来制造物件, 何况它被火烧毁和烧焦了, 它还能用来做什么呢?" 6 因此, 主耶和华这样说: "我怎样把树林中的葡萄树拋在火里当作燃料, 也必照样对待耶路撒冷的居民。 7 我必变脸攻击他们; 他们虽然从火里逃出来, 火仍要吞灭他们; 我变脸攻击他们的时候, 你们就知道我是耶和华。 8 我必使这地荒凉, 因为他们行了不忠的事。这是主耶和华的宣告。"