1 Jen estas la nomoj de la triboj:de la norda rando laŭ la vojo al Ĥetlon, en la direkto al Ĥamat, Ĥacar-Enan, norde de la limo de Damasko ĝis Ĥamat; ĉi tiu regiono de oriente ĝis okcidente apartenos sole al Dan.
2 Kaj apud la limo de Dan, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Aŝer.
3 Apud la limo de Aŝer, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Naftali.
4 Apud la limo de Naftali, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Manase.
5 Apud la limo de Manase, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Efraim.
6 Apud la limo de Efraim, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Ruben.
7 Apud la limo de Ruben, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Jehuda.
8 Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando ĝis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la larĝon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando ĝis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo.
9 La apartigita terpeco, kiun vi konsekros al la Eternulo, havos la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil.
10 Kaj la sankta terpeco estos por la pastroj, havante norden dudek kvin mil, kaj okcidenten la larĝon de dek mil, orienten la larĝon de dek mil, kaj suden la longon de dudek kvin mil; kaj en ĝia mezo estos la sanktejo de la Eternulo.
11 Ĝi estu sanktigita por la pastroj el la filoj de Cadok, kiuj plenumadis Mian servadon kaj ne defalis de Mi dum la defalo de la Izraelidoj, kiel defalis la Levidoj.
12 Kaj al ili estos apartigita parto el la konsekrita terpeco, kiel plejsanktaĵo, apud la limo de la Levidoj.
13 Kaj la Levidoj havos apud la limo de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da larĝo; la tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la larĝo estos dek mil.
14 Ili nenion devas vendi el tio, nek interŝanĝi; la unuaaĵo de la lando devas ne transiri, ĉar ĝi estas konsekrita al la Eternulo.
15 La ceteraj kvin mil da larĝo kun dudek kvin mil da longo estas nekonsekrita apartenaĵo de la urbo, kiel loĝatejo kaj antaŭurbo; kaj la urbo estos en la mezo.
16 Jen estas ĝiaj dimensioj:la norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta rando kvar mil kvincent.
17 La antaŭurbo de la urbo havos norde ducent kvindek, kaj sude ducent kvindek, kaj oriente ducent kvindek, kaj okcidente ducent kvindek.
18 Koncerne la ceteran parton de la longo kontraŭ la sankta terpeco, nome dek mil oriente kaj dek mil okcidente, kiu troviĝas kontraŭ la sankta terpeco, ĝiaj produktaĵoj devas servi kiel manĝaĵo por la laboristoj de la urbo.
19 En la urbo laboros laboristoj el ĉiuj triboj de Izrael.
20 La tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraŭ dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco apartigu kiel posedaĵon de la urbo.
21 Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedaĵo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraŭ tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo.
22 Kio troviĝas inter la apartenaĵo de la Levidoj kaj la apartenaĵo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.
23 La ceteraj triboj de la rando orienta ĝis la rando okcidenta:Benjamen havos unu parton.
24 Apud la limo de Benjamen, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Simeon.
25 Apud la limo de Simeon, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Isaĥar.
26 Apud la limo de Isaĥar, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Zebulun.
27 Apud la limo de Zebulun, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Gad.
28 Apud la limo de Gad, ĉe la rando suda, estos la limo de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭlonge de la torento ĝis la Granda Maro.
29 Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedaĵon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
30 Kaj jen estas la randoj de la urbo:sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj;
31 kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laŭ la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde:unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi.
32 Ankaŭ sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Dan.
33 Ankaŭ sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj:unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isaĥar, unu Pordego de Zebulun.
34 Ankaŭ sur la okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn ĝi havas tri:unu Pordego de Gad, unu Pordego de Aŝer, unu Pordego de Naftali.
35 La tuta ĉirkaŭo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos:Eternulo-Tie.
1 "各支派名下的产业是这样: 在北边尽头的地界起, 沿着希特伦的路, 经哈马口到大马士革边界上的哈萨.以难, 北边靠着哈马地, 从东到西, 是但的一份。
2 沿着但的边界, 从东到西, 是亚设的一份。
3 沿着亚设的边界, 从东到西, 是拿弗他利的一份。
4 沿着拿弗他利的边界, 从东到西, 是玛拿西的一份。
5 沿着玛拿西的边界, 从东到西, 是以法莲的一份。
6 沿着以法莲的边界, 从东到西, 是流本的一份。
7 沿着流本的边界, 从东到西, 是犹大的一份。
8 "沿着犹大的边界, 从东到西, 就是你们所要献出的圣区, 长十二公里半, 从东到西的长度与其他各份的一样, 圣所要在其中。
9 你们献给耶和华的地区, 要长十二公里半, 宽十公里。
10 献给祭司的圣地, 北边长十二公里半, 西边宽五公里, 东边宽五公里, 南边长十二公里半。
11 这地要归给祭司, 就是撒督子孙中分别为圣的。他们守我所吩咐的职责; 以色列人走迷路的时候, 他们不像利未人那样走迷路。
12 因此, 从所献的圣区要有一块地献给祭司, 作为至圣之地。这地沿着利未人的地界。
13 沿着祭司的地界要有一块地献给利未人, 长十二公里半, 宽五公里。祭司的地也是长十二公里半, 宽五公里。
14 这地的任何部分不可变卖, 不可交换, 也不可转让给别人, 因为它是这地中最好的一份, 是归耶和华为圣的。
15 "所剩下的地, 宽两公里半, 长十二公里半, 要作俗地, 供城市、居民和郊野之用。城要在其中。
16 城的大小是这样: 北边二千二百五十公尺, 南边二千二百五十公尺, 东边二千二百五十公尺, 西边二千二百五十公尺。
17 城要有郊野, 北边一百二十五公尺, 南边一百二十五公尺, 东边一百二十五公尺, 西边一百二十五公尺。
18 这俗地两旁剩下的地, 沿着所献的圣区的长度计算, 东边五公里, 西边五公里。这些地的出产要给城里的工人作食物。
19 城里的工人来自以色列各支派, 耕种这地。
20 所献的整个地区, 长十二公里半, 宽十二公里半, 是见方的。你们要把所献的圣区, 连同城的基业, 一起献上。
21 "所献的圣区和城的基业, 两旁所剩下的都要归给君王, 从那宽十二公里半的献地以东至东面的边界, 以及从那宽十二公里半的献地以西至西边的边界沿着其他各分地, 都要归给君王。这样所献的圣地和殿的圣所, 都在这两块地的中间。
22 利未人的基业和城的基业都位于君王的地中间。君王的地是在犹大的边界和便雅悯的边界中间。
23 "至于其余的支派, 从东到西, 是便雅悯的一份。
24 沿着便雅悯的边界, 从东到西, 是西缅的一份。
25 沿着西缅的边界, 从东到西, 是以萨迦的一份。
26 沿着以萨迦的边界, 从东到西, 是西布伦的一份。
27 沿着西布伦的边界, 从东到西, 是迦得的一份。
28 迦得南面的边界, 是从他玛到米利巴.迦底斯水, 经埃及小河到大海。
29 这就是你们要抽签分给以色列各支派为业的地。这些分地就是他们所得的分。"这是主耶和华的宣告。
30 "城北面的长度是二千二百五十公尺。城的出口是这样:
31 城门要按以色列各支派取名。北面有三个门口, 一个是流本门, 一个是犹大门, 一个是利未门。
32 东面的长度是二千二百五十公尺, 有三个门口, 一个是约瑟门, 一个是便雅悯门, 一个是但门。
33 南面的长度是二千二百五十公尺, 有三个门口, 一个是西缅门, 一个是以萨迦门, 一个是西布伦门。
34 西面的长度是二千二百五十公尺, 也有三个门口, 一个是迦得门, 一个是亚设门, 一个是拿弗他利门。
35 城的周围共长九千公尺。从此以后, 这城的名字要称为‘耶和华的所在’。"