1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino.
3 Kaj ili malĉastis en Egiptujo, en sia juneco ili malĉastis; tie premiĝis ilia brusto, kaj tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj.
4 Iliaj nomoj estas:la nomo de la pli aĝa, Ohola; kaj la nomo de ŝia fratino, Oholiba. Ili fariĝis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem.
5 Ohola, estante jam Mia, malĉastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn,
6 kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj ĉiuj estas ĉarmaj junuloj, lertaj rajdistoj.
7 Kaj ŝi malĉastis kun ili, kun ĉiuj plej ĉarmaj filoj de Asirio; kaj ŝi malpurigis sin per ĉiuj idoloj de tiuj, kiujn ŝi volupte amis.
8 Kaj ŝi ne forlasis ankaŭ sian malĉastadon kun la Egiptoj, kiuj kuŝadis kun ŝi dum ŝia juneco, palpadis ŝiajn virgajn mamojn, kaj verŝadis sur ŝin sian malĉastaĵon.
9 Tial Mi transdonis ŝin en la manojn de ŝiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj ŝi havis voluptan pasion.
10 Ili malkovris ŝian nudaĵon, prenis ŝiajn filojn kaj ŝiajn filinojn, kaj ŝin mem ili mortigis per glavo. Kaj ŝi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri ŝi estis farita juĝo.
11 Tion vidis ŝia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptaĵoj ŝi agis ankoraŭ pli malbone ol ŝi, kaj ŝia malĉastado estis ankoraŭ pli granda, ol la malĉastado de ŝia fratino.
12 Ŝi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj ĉiuj estis ĉarmaj junuloj.
13 Mi vidis, ke ŝi malpuriĝis, kaj ke ambaŭ havas la saman konduton.
14 Sed ĉi tiu malĉastis ankoraŭ pli. Kiam ŝi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de Ĥaldeoj, kolore pentritajn,
15 kun zonoj ĉirkaŭ siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj, aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el Ĥaldeujo, ilia naskiĝlando,
16 tiam ŝi volupte ekamis ilin, kiam ŝi vidis ilian bildon, kaj ŝi sendis al ili senditojn en Ĥaldeujon.
17 Kaj la Babelanoj venis al ŝi, por ame kuŝi kun ŝi, kaj ili malpurigis ŝin per sia malĉastaĵo, kaj ŝi malpuriĝis per ili; kaj poste ŝia animo trosatiĝis de ili.
18 Kaj kiam ŝia malĉastado kaj ŝia hontindeco fariĝis tro malkaŝa, tiam Mia animo tediĝis de ŝi, kiel Mia animo tediĝis de ŝia fratino.
19 Sed ŝi malĉastadis ĉiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam ŝi malĉastadis en la lando Egipta.
20 Kaj ŝi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de ĉevaloj.
21 Kaj vi ripetis la malĉastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj.
22 Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi instigos kontraŭ vin viajn amistojn, de kiuj via animo tediĝis, kaj Mi venigos ilin sur vin de ĉirkaŭe:
23 la Babelanojn, kaj ĉiujn Ĥaldeojn el Pekod, el Ŝoa, kaj el Koa, kune kun ĉiuj filoj de Asirio, la ĉarmajn junulojn, la estrojn kaj urboregantojn, la potenculojn kaj eminentulojn, ĉiujn lertajn rajdistojn.
24 Kaj ili venos kontraŭ vin kun hakiloj, sur ĉevaloj kaj sur ĉaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili ĉirkaŭos vin de ĉiuj flankoj en kirasoj, kun ŝildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia juĝo, kaj ili juĝos vin laŭ sia maniero.
25 Kaj Mi direktos kontraŭ vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detranĉos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restaĵo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restaĵo estos ekstermita per fajro.
26 Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamaĵojn.
27 Kaj Mi faros finon al via malĉastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros.
28 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tediĝis.
29 Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos ĉion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkaŝiĝos la nudeco de via malĉastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malĉastaĵoj.
30 Tio estos farita al vi pro tio, ke vi malĉastis laŭ la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj.
31 Vi iris laŭ la vojo de via fratino, tial Mi donos ŝian kalikon en vian manon.
32 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj larĝan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.
33 Vi fariĝos plena de ebrieco kaj malĝojo, ĉar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario.
34 Kaj vi eltrinkos ĝin ĝisfunde, kaj vi ĉirkaŭlekos ĝiajn rompopecetojn, kaj vi disŝiros vian bruston; ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
35 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forĵetis Min malantaŭ vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malĉastaĵoj.
36 Kaj la Eternulo diris al mi:Ho filo de homo! ĉu vi volas juĝi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindaĵojn?
37 Ĉar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel manĝaĵon por ili.
38 Ankoraŭ ĉi tion ili faris al Mi:ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn;
39 kaj, buĉinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi ĝin; jen tiel ili agis en Mia domo.
40 Ili ankaŭ sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamaĵoj,
41 kaj sidiĝis sur luksa lito, antaŭ kiu estis aranĝita tablo, kaj sur ĝin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon.
42 Kaj tie estis aŭdata ĝojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaŭ ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn.
43 Mi diris pri la maljuniĝinta en adultado:Ŝi alkutimiĝis al la malĉastado kaj ne povas ĉesi.
44 Oni venadis al ŝi, kiel oni venas al malĉastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malĉastulinoj.
45 Sed la homoj virtaj juĝos ilin laŭ la juĝo kontraŭ adultulinoj kaj laŭ la juĝo kontraŭ sangoverŝantinoj; ĉar ili estas adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj.
46 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Venigu kontraŭ ilin homamason, kaj oni elmetu ilin al ruinigo kaj rabado.
47 Kaj la amaso mortigu ilin per ŝtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj; iliajn filojn kaj iliajn filinojn oni mortigu, kaj iliajn domojn oni forbruligu per fajro.
48 Kaj Mi faros finon al la malĉastado en la lando, kaj tio estos averto por ĉiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malĉastado.
49 Kaj oni metos vian malĉastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
1 耶和华的话又临到我说:
2 "人子啊! 有两个女人, 都是同一个母亲生的。
3 她们在埃及行邪淫, 在幼年的时候行了邪淫, 在那里她们的胸被人抚摩; 在那里她们处女的乳房被人抚弄。
4 姊姊的名字是阿荷拉, 妹妹的名字是阿荷利巴; 她们都嫁了给我, 并且生了儿女。论到她们的名字, 阿荷拉就是撒玛利亚, 阿荷利巴就是耶路撒冷。
5 "阿荷拉嫁了我以后仍行邪淫, 恋慕她的爱人, 就是亚述的战士。
6 他们穿着紫色衣服, 是作总督和省长的; 他们都是英俊的年轻人, 是骑着马的骑兵。
7 阿荷拉与这些亚述人中最美的男子行邪淫; 她因自己所恋慕的每一个人和这些人的偶像玷污了自己。
8 她没有离弃在埃及时的淫乱; 那时她年幼, 人与她同睡, 抚弄她处女的乳房, 把他们的情欲发泄在她身上。
9 因此我把她交在她的爱人手里, 就是她所恋慕的亚述人手里。
10 这些人露出她的下体, 掳去她的儿女, 用刀杀了她, 使她在妇女中有了臭名, 因为他们向她施行惩罚。
11 "她妹妹阿荷利巴虽然看见了, 却在自己情欲的事情上比姊姊更腐败, 她的淫乱比姊姊的淫乱更甚。
12 她贪恋亚述人, 就是作总督和省长, 穿着华美衣服的战士, 骑着马的骑兵, 全都是英俊的年轻人。
13 我看见她被玷污了; 她们姊妹两人所行的路都是一样。
14 阿荷利巴又继续行淫; 她看见画在墙上的人像, 就是用鲜红的颜料所画的迦勒底人像,
15 这些像的腰间束着腰带, 头上有下垂的裹头巾, 他们看来像官长, 有巴比伦人的样子, 迦勒底是他们出生之地。
16 阿荷利巴的眼一看见, 就恋慕他们, 派遣使者到迦勒底去见他们。
17 于是巴比伦人来, 上了她爱情的床, 与她行淫玷污了她; 她被他们玷污以后, 心就与他们疏远。
18 她既然显露了她的淫行, 露出了自己的下体, 我的心就与她疏远, 好像我的心从前与她姊姊疏远一样。
19 她还加倍行淫, 怀念她幼年在埃及地行淫的日子。
20 她恋慕她的情人, 他们的下体像驴的下体; 他们射精像马一样。
21 这样, 你就渴想你幼年时的淫荡; 那时, 埃及人抚弄过你的乳房, 抚摩你年幼时的胸。
22 "因此, 阿荷利巴啊! 主耶和华这样说: ‘看哪! 我必激动你的爱人攻击你, 就是你心所疏远的人; 我必带他们来从四面攻击你。
23 他们就是巴比伦人、迦勒底人、比割人、书亚人、哥亚人, 与他们一起的还有亚述人, 他们都是英俊的年轻人, 是作总督和省长的, 作长官和战士的, 全部都是骑马的。
24 他们必带着兵器、马车、战车和大队人来攻击你; 他们要拿着大小盾牌, 戴着头盔, 从四面摆阵攻击你; 我要把审判的事交给他们, 他们必按着自己的惯例来审判你。
25 我必向你发泄我的妒忿, 他们必以烈怒待你; 割去你的鼻子和耳朵; 你余下的人必倒在刀下; 他们要掳去你的儿女; 你余下的人必被火吞吃。
26 他们必剥去你的衣服, 夺去你华丽的饰物。
27 这样, 我必使你的淫荡和你从埃及地沾染的淫乱离开你, 你的眼必不仰望他们, 你也必不再怀念埃及。
28 因为主耶和华这样说: 看哪! 我必把你交在你所恨的人手里, 就是交在你的心所疏远的人手里。
29 他们必以憎恨待你, 夺去你一切劳碌得来的, 留下你赤身露体; 你行淫的下体、你的淫荡和淫乱, 都必显露出来。
30 这些事要行在你身上, 因为你随从列国行淫, 被他们的偶像玷污了自己。
31 你走了你姊姊所走的路, 所以我必把她的杯交在你手里。
32 主耶和华这样说: 你必喝你姊姊所喝的杯, 那杯又深又阔, 容量甚大, 必使你成为嗤笑和讥讽的对象。
33 你必酩酊大醉, 充满愁苦, 那是惊慌和荒凉的杯, 就是你姊姊撒玛利亚的杯。
34 你要喝这杯, 并且喝尽; 然后把这杯摔成碎块, 又抓伤自己的胸。因为这是我曾说过的。’这是主耶和华的宣告。
35 因此, 主耶和华这样说: ‘因为你忘记了我, 把我丢在背后, 所以你要担当你淫荡和淫乱的后果。’"
36 耶和华又对我说: "人子啊, 你要审判阿荷拉和阿荷利巴吗?你要把她们可憎的事向她们说明,
37 因为她们行了奸淫, 手中染血, 与自己的偶像行奸淫, 他们甚至使自己给我所生的儿女经火, 献给偶像作食物。
38 此外, 同一天, 她们还向我作了这事, 就是玷污我的圣所, 又亵渎我的安息日。
39 她们宰杀了自己的儿女献给偶像, 同一天又进了我的圣所, 把圣所亵渎。这就是她们在我殿中所行的。
40 况且你们打发使者去请人从远方来; 使者到了他们那里, 他们就来了。为了他们, 你们洗澡、替眼部化妆、佩戴珠宝,
41 你们坐在华丽的床上, 床前放置了一张桌子, 把我的香料和膏油放在上面。
42 在那里有安逸无忧的群众发出喧哗的声音, 有粗俗的人和酒徒从旷野而来, 他们把手环戴在两个妇人的手上, 把美丽的冠冕戴在她们头上。
43 "我论到这个因行淫而衰颓的妇人说: 现在让人与她行淫吧, 因为她本来就是妓女。
44 他们与她同睡; 人怎样与妓女同睡, 也怎样与阿荷拉和阿荷利巴那两个淫荡的妇人同睡。
45 然而必有义人判她们受淫妇和流人血的妇人所受的刑罚, 因为她们是淫妇, 她们手中染血。
46 "因为主耶和华这样说: 我必使一大群人上来攻击她们, 使她们惊慌, 被人抢掠。
47 这些人必用石头打她们, 用刀剑砍她们, 又杀戮她们的儿女, 放火烧毁她们的房屋。
48 这样, 我必使淫荡从这地止息, 好叫所有的妇人都受到警戒, 不敢照着她们的淫荡而行。
49 人要把你们行淫的报应归在你们身上; 你们要担当你们拜偶像的罪; 你们就知道我是主耶和华。"