1 Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi brikon kaj kuŝigu ĝin antaŭ vi, kaj desegnu sur ĝi urbon, nome Jerusalemon.
2 Kaj faru ĉirkaŭ ĝi sieĝon, aranĝu kontraŭ ĝi bastionon, surŝutu kontraŭ ĝi remparon, faru kontraŭ ĝi tendaron, kaj starigu ĉirkaŭ ĝi muregrompilojn.
3 Kaj prenu al vi feran paton kaj starigu ĝin kiel feran muron inter vi kaj la urbo, kaj direktu vian vizaĝon kontraŭ ĝin; ĝi estu sub sieĝo, kaj vi sieĝu ĝin. Tio estu signo por la domo de Izrael.
4 Kaj vi kuŝiĝu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur ĝin la malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi kuŝos sur ĝi, vi portos sur vi ilian malpiecon.
5 La jarojn de ilia malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn:dum tricent naŭdek tagoj vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael.
6 Kiam vi tion plenumos, tiam denove kuŝiĝu sur vian dekstran flankon, kaj portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; ĉiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron.
7 Kaj kontraŭ la sieĝatan Jerusalemon direktu vian vizaĝon kaj vian etenditan brakon, kaj profetu kontraŭ ĝi.
8 Kaj jen Mi metos sur vin ŝnurojn, ke vi ne povu turni vin de unu flanko sur la alian, ĝis vi finos la tagojn de via sieĝado.
9 Kaj prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj ŝutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi kuŝos sur via flanko:dum tricent naŭdek tagoj manĝu ĝin.
10 Kaj vian manĝaĵon, kiun vi manĝos, uzu laŭpeze, po dudek sikloj ĉiutage; de tempo al tempo manĝu ĝin.
11 Kaj akvon trinku laŭmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo.
12 En formo de hordeaj platkukoj manĝu tion, kaj sur ekskrementoj de homoj baku ilin antaŭ iliaj okuloj.
13 Kaj la Eternulo diris:Tiele la Izraelidoj manĝados sian panon malpure inter la popoloj, al kiuj Mi ilin dispelos.
14 Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpuriĝis, kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon mi ne manĝis de mia juneco ĝis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian buŝon.
15 Kaj Li diris al mi:Jen Mi permesas al vi uzi ekskrementojn de brutoj anstataŭ ekskrementoj de homoj, kaj sur ili pretigu vian panon.
16 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! jen Mi rompos la panan apogon en Jerusalem, kaj oni manĝos panon laŭpeze kaj en zorgoj, kaj akvon oni trinkos laŭmezure kaj kun afliktoj;
17 ĉar mankos al ili pano kaj akvo, kaj ili kun teruro rigardos unu la alian, kaj ili konsumiĝos pro sia malpieco.
1 "人子啊! 你要拿一块砖头, 放在你面前, 在上面刻一座城, 代表耶路撒冷。
2 然后安放围城设施, 建造围城高墙, 筑起攻城土垒, 摆列兵营, 四周架起攻城锤。
3 你又要拿一个铁的煎盘, 放在你和城的中间当作铁墙。你要面向着城, 象征城要被围困, 你就是围攻那城的。这要作以色列家的预兆。
4 "你要向左边侧卧, 承担以色列家的罪孽。你向左边侧卧多少日子, 你担当他们的罪孽也是多少日子。
5 我已经给你定了日子的数目, 就是三百九十天, 等于他们作孽的年数, 你要在这些日子担当以色列家的罪孽。
6 这些日子满了以后, 你要再向右边侧卧, 担当犹大家的罪孽, 我已经给你定了四十天, 一天等于一年。
7 你要面向着被围困的耶路撒冷, 赤露着膀臂, 说预言攻击这城。
8 我要用绳子把你捆绑起来, 使你不能转身, 直等到你围困城的日子满了。
9 "你要拿小麦、大麦、豆子、扁豆、粟米和粗麦, 放在一个器皿里, 给自己做饼。在你侧卧的三百九十天里, 你都要吃这些饼。
10 你所吃的食物要有一定分量, 每天二百三十克, 要在指定的时候吃。
11 你喝的水也要有一定分量, 每天半公升, 要在指定的时候喝。
12 你吃这些饼, 要像吃烙的大麦饼一样, 但要用人粪在众人面前烧烤。"
13 耶和华说: "以色列人在我赶他们去的列国中, 也要这样吃不洁净的食物。"
14 我说: "主耶和华啊! 我从来没有玷污过自己。我从小到现在都没有吃过已经死去的, 或是野兽撕裂的动物, 不洁净的肉从没有进过我的口。"
15 于是他对我说: "你看, 我准你用牛粪代替人粪, 你可以在牛粪上烤你的饼。"
16 他又对我说: "人子啊, 我要断绝耶路撒冷的粮食。他们要满心忧虑, 吃配给的口粮; 十分惊惶, 喝配给的水。
17 他们缺粮缺水, 各人都必惊惶, 因自己的罪孽衰弱而死。"