1 Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.
2 Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto.
3 Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antaŭe, kiam mi iris, por antaŭdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.
4 Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten.
5 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.
6 Kaj mi aŭdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi.
7 Kaj estis dirite al mi:Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi loĝos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj reĝoj, per sia malĉastado kaj per la kadavraĵoj de siaj reĝoj sur iliaj altaĵoj.
8 Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindaĵoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero.
9 Sed nun ili forigos de Mi sian malĉastaĵon kaj la kadavraĵojn de siaj reĝoj, kaj Mi loĝos inter ili eterne.
10 Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael ĉi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al ĝia aranĝo.
11 Kaj se ili ekhontos pri ĉio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, ĝian aranĝon, ĝiajn elirojn kaj enirojn, ĉiujn ĝiajn manierojn kaj leĝojn, ĉiujn ĝiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu ĉion antaŭ iliaj okuloj, por ke ili observu ĉiujn ĝiajn instrukciojn kaj leĝojn kaj plenumu ilin.
12 Jen estas la leĝo por la domo:la tuta spaco sur la supro de la monto ĉirkaŭe estas plejsanktejo; tio estas la leĝo por la domo.
13 Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laŭ ulnoj, kun aldono po manlarĝo por ĉiu ulno:la bazo havu unu ulnon kaj la larĝo unu ulnon, kaj la listelo ĉe ĝia rando ĉirkaŭe havu la larĝon de unu manstreĉo; kaj tia estu la dorso de la altaro.
14 Kaj de la bazo sur la tero ĝis la malsupra elstaraĵo devas esti du ulnoj, kaj la larĝo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstaraĵo ĝis la granda elstaraĵo estu kvar ulnoj, kaj la larĝo unu ulno.
15 Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro leviĝu supren kvar kornoj.
16 Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da larĝo, ĝi estu kvadrata sur ĉiuj siaj kvar flankoj.
17 Kaj la elstaraĵo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da larĝo sur ĉiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo ĉirkaŭ ĝi havu duonon de ulno, kaj ĝia bazo ĉirkaŭe havu unu ulnon; kaj ĝiaj ŝtupoj devas esti ĉe la orienta flanko.
18 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Tio estas la leĝoj por la altaro por tiu tago, kiam oni konstruos ĝin, por alportadi sur ĝi bruloferojn kaj aspergadi ĝin per sango.
19 Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok, kiuj alproksimiĝos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon.
20 Kaj prenu iom el ĝia sango, kaj ŝprucigu sur ĝiajn kvar kornojn kaj sur la kvar angulojn de la elstaraĵo kaj sur la listelon ĉirkaŭe; kaj per tio vi ĝin purigos kaj pekliberigos.
21 Poste prenu la pekoferan bovidon, kaj forbruligu ĝin sur aparta loko de la domo ekster la sanktejo.
22 Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel same, kiel oni pekliberigis per la bovido.
23 Kiam vi finos la pekliberigon, alportu bovidon sendifektan, kaj sendifektan virŝafon el la ŝafoj;
24 kaj alportu ilin antaŭ la Eternulon, kaj la pastroj ĵetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la Eternulo.
25 Dum sep tagoj alportu ĉiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virŝafo el la ŝafoj, sendifektajn.
26 Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron kaj purigu ĝin kaj konsekru ĝin.
27 Kiam finiĝos tiuj tagoj, komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
1 以后, 他领我到朝东的门去。
2 看哪! 以色列 神的荣耀从东面而来; 他的声音好像洪水的声音, 大地因他的荣耀而发光。
3 我所见的异象, 好像我在他来毁灭那城的时候所见的异象一样, 又像我在迦巴鲁河边所见的异象一般, 我就俯伏在地上。
4 耶和华的荣耀, 从朝东的门进入殿中。
5 灵把我提起来, 领我进了内院。我看见耶和华的荣耀充满了殿。
6 那人站在我旁边的时候, 我听见主从殿中对我说话。
7 他对我说: "人子啊! 这是我宝座之地, 是我脚掌所踏之地; 我要住在那里, 在以色列人中间, 直到永远。以色列家和他们的诸王, 都必不再以他们的淫乱和诸王在邱坛上的石碑玷污我的圣名。
8 他们的门槛靠近我的门槛, 他们的门框靠近我的门框, 我与他们只有一墙之隔的时候; 他们以自己所行的可憎之事玷污了我的圣名, 所以我在怒气中灭绝他们。
9 现在他们要从我面前除去淫乱和他们诸王的石碑, 我就住在他们中间, 直到永远。
10 "人子啊! 你要把这殿指示以色列家, 使他们因自己的罪孽而羞愧, 又要他们量度殿的尺寸。
11 他们若因自己所行的羞愧, 你就要把殿的设计、结构、出入之处, 以及一切设计、规条、礼仪、法则, 都指示他们, 在他们眼前写下来, 使他们遵着殿的一切设计和规条去作。
12 殿的法则是这样: 殿在山顶上周围的界限都是至圣的。这就是殿的法则。
13 "祭坛的尺寸是: 底座高五十公分, 边缘宽五十公分, 四围另有边高二十五公分。这是祭坛的座。
14 从底座到下层的台座, 高一公尺, 边缘宽五十公分; 从小台座到大台座, 高二公尺, 边缘宽五十公分。
15 祭坛的供台高二公尺, 从供台向上突出四个角,
16 供台长六公尺, 宽六公尺, 四面见方。
17 大台座长七公尺, 宽七公尺, 四面见方; 四围有边高二十五公分; 底座四围的边缘宽五十公分。另有台阶朝向东面。"
18 他对我说: "人子啊! 主耶和华这样说: 祭坛的规条是这样: 做成了祭坛, 在上面献燔祭、洒上血的时候,
19 你要把一头公牛犊给那些亲近我、事奉我的祭司利未人作赎罪祭, 他们是撒督的后裔。这是主耶和华的宣告。
20 你要取些公牛犊的血, 抹在祭坛的四角和台座的四角, 以及四围那些突起的边上。你这样洁净祭坛, 祭坛就洁净了。
21 你又要把那作赎罪祭的公牛犊, 烧在圣所外面, 在圣殿指定的地方。
22 第二天, 你要献一只没有残疾的公山羊作赎罪祭, 为要洁净祭坛, 像用公牛犊洁净祭坛一样。
23 你洁净了祭坛之后, 就要献一头没有残疾的公牛犊和羊群中一只没有残疾的公绵羊。
24 你要在耶和华面前把它们献上, 祭司们要把盐撒在它们身上, 作燔祭献给耶和华。
25 一连七天, 每天你都要预备一头公山羊为赎罪祭, 也要预备一头公牛犊和羊群中的一只公绵羊, 都要没有残疾的。
26 一连七天, 祭司们都要洁净祭坛, 祭坛就洁净了。这样, 他们就把祭坛分别为圣了。
27 满了七天, 从第八天起, 祭司们要在祭坛上献你们的燔祭和平安祭。我那时必悦纳你们; 这是主耶和华的宣告。"