1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael:Fino venis, la fino por ĉiuj kvar randoj de la lando.
3 Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn.
4 Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ĉar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malbono, unu malbono nun venas;
6 fino venas, venas la fino, ĝi vekiĝas kontraŭ vin, jen ĝi venas.
7 Venas matenruĝo kontraŭ vi, ho loĝanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.
8 Nun Mi baldaŭ elverŝos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn.
9 Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laŭ via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.
10 Jen estas la tago, jen ĝi venas, leviĝis la matenruĝo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris.
11 La perforteco leviĝis kiel vergo kontraŭ la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu ĝemos ĉe ili.
12 Venas la tempo, alproksimiĝas la tago; la aĉetanto ne ĝoju, kaj la vendanto ne malĝoju; ĉar la kolero trafis ilian tutan amason.
13 Ĉar la vendanto ne plu revenos al la venditaĵo, eĉ se ili ankoraŭ estus vivantaj; ĉar la vizio pri ilia tuta amaso ne retiriĝos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.
14 Eksonigu la trumpeton, kaj ĉiu armiĝu; neniu tamen iros en la militon, ĉar Mia kolero estas super ilia tuta amaso.
15 La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto.
16 Kaj tiuj el ili, kiuj forsaviĝos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj, ĉiuj ili ĝemos, ĉiu pro siaj malbonagoj.
17 Ĉiuj manoj malleviĝos senforte, kaj ĉiuj genuoj moviĝos kiel akvo.
18 Ili zonos sin per sakaĵo; teruro ilin kovros; sur ĉiu vizaĝo estos honto, kaj ĉiuj kapoj estos senharaj.
19 Sian arĝenton ili ĵetos sur la stratojn, kaj ilia oro fariĝos malpuraĵo; ilia arĝento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internaĵon; ĉar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.
20 Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en ĝi; tial Mi faros ĝin malpuraĵo por ili.
21 Kaj Mi transdonos ĝin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos ĝin.
22 Mi deturnos Mian vizaĝon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos ĝin.
23 Faru ĉenon; ĉar la lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de perforteco.
24 Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktaĵoj estos malsanktigitaj.
25 Pereo venas; oni serĉos pacon, sed ne trovos ĝin.
26 Malfeliĉo post malfeliĉo venos, sciigo post sciigo; oni serĉos vizion ĉe profeto; malaperos la instruo ĉe la pastro, kaj konsilo ĉe la maljunuloj.
27 La reĝo malĝojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuraĝiĝos. Laŭ ilia konduto Mi agos kun ili, laŭ iliaj meritoj Mi juĝos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
1 耶和华的话临到我说:
2 "人子啊! 主耶和华对以色列地这样说: ‘终局到了! 终局临到这地的四境了!
3 现在终局已经临到你了。我要发怒攻击你, 按着你的行为审判你, 照着你一切可憎的事报应你。
4 我的眼必不顾惜你, 我也不怜恤你, 我却要按着你的行为, 照着你中间可憎的事报应你, 你们就知道我是耶和华。’
5 主耶和华这样说: ‘看哪, 独特的灾祸, 临到了!
6 终局到了, 终局临到了, 它已经起来跟你作对。看哪, 它临到了!
7 这地的居民哪, 灾害临到你了! 时候到了, 日子近了, 是混乱喧嚷的日子, 不是山上欢呼的日子。
8 现在我快要把我的烈怒倒在你身上, 向你完全发尽我的怒气。我要按着你的行为审判你, 照着你一切可憎的事报应你。
9 我的眼必不顾惜, 我也不怜恤。我却要按着你的行为, 照着你中间可憎的事报应你, 你们就知道击打你们的是我耶和华。
10 "‘看哪, 这日子到了! 灾害已经发出, 杖已经开花, 狂傲已经发芽。
11 强暴兴起, 成了惩罚邪恶的杖, 他们无一存留, 他们的群众都不在了。他们的财富没有了, 他们中间也没有尊荣。
12 时候到了, 日子近了, 买的不必欢喜, 卖的不用忧愁; 因为烈怒要临到众人身上。
13 卖的人虽然还活着, 却不能得回所卖的。因为这个关乎众人的异象必不更改。因为罪孽的缘故, 没有人能保全自己的性命。
14 "‘他们吹了号角, 准备了一切, 却没有人出去作战; 因为我的烈怒要临到众人身上。
15 城外有刀剑, 城内有瘟疫和饥荒; 在田野的必死在刀下, 在城里的必被饥荒和瘟疫吞灭。
16 他们中间逃脱的, 必因自己的罪孽在山上发出哀声, 像谷中的鸽子哀鸣一样。
17 他们的手都发软, 他们的膝像水一般软弱。
18 他们必用麻布束腰, 战兢把他们遮盖, 各人的脸上满是羞愧, 各人的头上都光秃。
19 他们要把自己的银子拋在街上, 把自己的金子当作污秽之物。在耶和华发怒的日子, 他们的金银不能拯救他们, 不能满足他们的心, 也不能填满他们的肚腹, 因为这些金银都成了叫他们落在罪孽里的绊脚石。
20 他们以美丽的饰物为夸耀, 又用这些来铸造可憎可厌的偶像, 因此我要使它们成为污秽之物。
21 我要把它们交在外族人的手里作掠物, 给地上的恶人作战利品, 他们必亵渎这些东西。
22 我必转脸不看他们, 让他们亵渎我的圣所。强盗要进那里去, 亵渎那地方。
23 你要制造锁链, 因为这地满了血腥("血腥"或译: "流血的审判"), 这城满了强暴。
24 我要使列国中最凶恶的人来占领他们的房屋; 我要止息强盛者的骄傲, 他们的圣所都被亵渎。
25 惊恐临到, 他们就求平安, 却得不着。
26 灾祸加上灾祸, 坏消息加上坏消息, 不绝而来, 他们要向先知求异象, 但是, 祭司的教训、长老的指导, 都必断绝,
27 君王要悲哀, 官长要把凄凉当作衣服穿上, 那地人民的手都要发颤。我要按着他们的行为待他们, 按着他们审判的法则审判他们, 他们就知道我是耶和华。’"