1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

2 Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi loĝas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por aŭdi, sed ili ne aŭdas; ĉar ili estas domo malobeema.

3 Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaŭ iliaj okuloj, formigru antaŭ iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema.

4 Kaj elportu viajn necesaĵojn, kaj necesaĵojn de migranto, tage antaŭ iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaŭ iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj.

5 Antaŭ iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra ĝi.

6 Antaŭ iliaj okuloj metu la necesaĵojn sur la ŝultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizaĝon, por ke vi ne vidu la teron; ĉar Mi faris vin antaŭsigno por la domo de Izrael.

7 Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi:miajn necesaĵojn mi elportis, kiel necesaĵojn de migranto, ĉe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian ŝultron antaŭ iliaj okuloj.

8 Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

9 Ho filo de homo! ĉu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras?

10 Diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ĉi tiu portaĵo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en ĝi.

11 Diru:Mi estas via antaŭsigno:kiel mi agis, tiel oni agos kun ili:en elhejmiĝon, en kaptitecon ili iros.

12 Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn aĵojn sur la ŝultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizaĝon, por ke li ne vidu per la okulo la teron.

13 Kaj Mi sternos Mian reton kontraŭ li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la Ĥaldeoj; sed li ĝin ne vidos, kvankam tie li mortos.

14 Kaj ĉiujn liajn ĉirkaŭantojn, liajn helpantojn, kaj ĉiujn liajn taĉmentojn Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon.

15 Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disĵetos ilin en la landojn.

16 Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri ĉiuj siaj abomenindaĵoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

18 Ho filo de homo! manĝu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun ĉagreno kaj zorgoj.

19 Kaj diru al la popolo de la lando:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la loĝantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael:Sian panon ili manĝos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; ĉar la lando dezertiĝos de sia abundo pro la maljustaĵoj de ĉiuj siaj loĝantoj.

20 Kaj la loĝataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

21 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

22 Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan:Pasos multe da tempo, kaj ĉiu antaŭdiro malaperos?

23 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos ĉi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili:Proksima jam estas la tempo kaj la plenumiĝo de ĉiu antaŭdiro.

24 Ĉar neniu profetaĵo estos plu vana, kaj neniu antaŭdiro estos dusenca en la domo de Izrael.

25 Ĉar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumiĝos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi ĝin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

26 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

27 Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras:La profetaĵo, kiun li profetas, venos ankoraŭ post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas.

28 Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu el Miaj vortoj plu prokrastiĝos; vorto, kiun Mi diros, plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

1 耶和华的话又临到我说:

2 "人子啊! 你是住在叛逆的民族之中; 他们有眼睛可以看, 却看不见; 他们有耳朵可以听, 却听不见, 因为他们是叛逆的民族。

3 因此, 人子啊! 你要为自己预备被掳时所需的东西, 在日间当着他们眼前离去, 从你所住的地方移居别处; 他们虽然是叛逆的民族, 或者他们可以看得明白。

4 你要在日间当着他们眼前, 把你的东西(好像被掳时所需的物件)搬出来, 到了晚上, 你要当着他们眼前出去, 像被掳的人出去一样。

5 你要当着他们眼前把墙挖穿, 把你的东西从那里带出去。

6 到了天黑, 你要当着他们眼前把这些东西扛在肩头上带出去; 你要蒙住你的脸, 使你看不见这地, 因为我已经立你作以色列家的一个兆头。"

7 于是我照着所吩咐的去行, 在日间我把我的东西(好像被掳时所需的物件)搬出来; 到了晚上, 我用手把墙挖穿; 天黑的时候, 我就当着他们眼前把这些东西扛在肩头上带出去。

8 到了早晨, 耶和华的话临到我说:

9 "人子啊! 以色列家, 就是叛逆的民族, 不是问你: ‘你在作什么呢?’

10 你要对他们说: ‘主耶和华这样说: 这默示("默示"原文作"担子")是关乎耶路撒冷的君王, 和以色列全家。’

11 你要说: ‘我作你们的一个兆头, 我怎样行, 他们的遭遇也必怎样; 他们必被掳去。’

12 他们中间的君王必在天黑的时候, 把东西扛在肩头上, 从他们挖穿的墙带出去; 他必蒙住自己的脸, 不能看见这地。

13 我要把我的网撒在他身上, 他必被我的网罗网住; 我要把他带到巴比伦, 就是迦勒底人之地; 他不会看见那地, 却要死在那里。

14 我要把他周围所有的人, 就是所有帮助他的和他所有的军队, 分散到四方去, 也要拔出刀来追赶他们。

15 我使他们四散到列邦中, 分散在各地的时候, 他们就知道我是耶和华。

16 然而我却要留下他们少数的人, 免受刀剑、饥荒和瘟疫之害, 好使他们在所到的列国中, 述说他们一切可憎恶的事, 他们就知道我是耶和华。"

17 耶和华的话又临到我说:

18 "人子啊! 你要战战兢兢地吃你的饭, 满心忧虑地喝你的水。

19 你要对这地的人民说: ‘论到耶路撒冷的居民和以色列地, 主耶和华这样说: 他们要满心忧虑地吃他们的饭, 十分惊惶地喝他们的水; 因为所有居民的强暴, 这地必全然荒凉。

20 有人居住的城市必成为荒场, 这地必然荒凉, 你们就知道我是耶和华。’"

21 耶和华的话临到我说:

22 "人子啊! 你们在以色列地怎么有这一句俗语说: ‘日子一天一天过去, 所有异象都落空了’呢?

23 因此, 你要对他们说: 主耶和华这样说: ‘我必使这一句俗语不再流行, 在以色列中, 人必不再引用这句俗语。’你却要对他们说: ‘日子临近了, 所有异象都必应验。’

24 从此, 在以色列家中必不再有虚假的异象和奉承的占卜。

25 我耶和华所说的, 是我要说的话, 我所说的必定成就, 不再耽延。叛逆的民族啊! 我所说的话必在你们还活着的日子成就。这是主耶和华的宣告。"

26 耶和华的话又临到我说:

27 "人子啊! 以色列家说: ‘这人所见的异象是关乎许多年日以后的事, 他所说的预言是指着遥远的将来。’

28 因此, 你要对他们说: ‘主耶和华这样说: 我所有的话, 必没有一句再耽延; 我所说的, 都必成就。这是主耶和华的宣告。’"