1 Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo de barbiroj, prenu ĝin al vi, kaj pasigu ĝin sur via kapo kaj sur via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn:

2 trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finiĝos la tagoj de la sieĝado; trionon prenu, kaj dishaku ĝin per la glavo en la ĉirkaŭaĵo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj Mi elingigos post ili la glavon.

3 Kaj prenu el tio malgrandan kvanton, kaj ligu ĝin en la randon de via vesto.

4 Kaj ankoraŭ iom prenu el tio, kaj ĵetu en fajron, kaj forbruligu ilin per fajro; el tie eliros fajro sur la tutan domon de Izrael.

5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen estas Jerusalem; Mi starigis ĝin meze de la nacioj, kaj ĉirkaŭ ĝi estas diversaj landoj.

6 Sed ĝi agis kontraŭ Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj, kaj kontraŭ Miaj leĝoj pli malbone, ol la landoj, kiuj estas ĉirkaŭ ĝi; ĉar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili ne sekvis.

7 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ĉar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, ĉar Miajn leĝojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis eĉ laŭ la justeco de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi,

8 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi ankaŭ iros kontraŭ vin, kaj Mi faros inter vi juĝon antaŭ la okuloj de la nacioj.

9 Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro ĉiuj viaj abomenindaĵoj.

10 Tial gepatroj manĝos gefilojn inter vi, kaj gefiloj manĝos siajn gepatrojn; kaj Mi faros kontraŭ vi juĝon, kaj Mi disblovos vian tutan restaĵon al ĉiuj ventoj.

11 Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj viaj fiaĵoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos.

12 Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj trionon Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la glavon.

13 Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili.

14 Kaj Mi vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto.

15 Kaj vi estos hontindaĵo kaj mokataĵo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, kiam Mi faros kontraŭ vi juĝon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris.

16 Kiam Mi ĵetos sur ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros ĉe vi la malsaton ĉiam pli granda, kaj Mi rompos ĉe vi la panan apogon.

17 Mi sendos sur vin malsaton, kaj sovaĝajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj pesto kaj sangoverŝado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.

1 "人子啊! 你要拿一把利剑, 当作理发匠的剃刀, 剃你的头和刮你的胡子, 把须发放在天平上称, 然后把它们分成几分。

2 围困这城的日子满了, 你要拿须发的三分之一在城中用火烧掉, 又拿三分之一在城的周围用刀剁碎, 三分之一撒在风中, 我还要拔刀追赶它们。

3 你要在这些须发中取几根, 用你的衣角把它们包起来。

4 再从这几根须发中取一部分投在火里焚烧; 火必从那里蔓延到以色列全家。"

5 主耶和华这样说: "这就是耶路撒冷! 我曾把她安置在列国中间, 万邦环绕着她。

6 但她违背我的典章, 行恶胜过列国; 触犯我的律例, 比环绕着她的万邦更坏。她弃绝我的典章, 不遵行我的律例。"

7 主耶和华这样说: "你们比你们四围的列国更叛逆, 不遵行我的律例, 不遵守我的典章, 连你们四围列国的法规你们也不遵守。"

8 所以, 主耶和华这样说: "看哪! 我要敌对你。我要在你中间, 在列国的眼前, 施行审判。

9 我要因你一切可憎的事在你中间施行我未曾行过, 以后也不会这样施行的审判。

10 因此, 在你中间, 父亲要吃儿子, 儿子要吃父亲。我要向你施行审判, 把你余剩的众人分散到四方去。

11 "我指着我的永生起誓(这是主耶和华的宣告), 你既然用你一切可憎的偶像和一切可厌的事来玷污我的圣所, 我必收回对你的恩宠, 我的眼必不顾惜你, 我也不怜恤你。

12 你的人民三分之一必在你中间因瘟疫死亡, 因饥荒消灭; 三分之一必在你周围因刀剑倒毙; 三分之一, 我要分散到四方去, 我还要拔刀追赶他们。

13 "这样我的怒气才可以发尽, 我向他们所发的烈怒才可以平息, 自己才得到舒畅。我向他们所发的烈怒完全发尽的时候, 他们就知道我耶和华说过的话是出于嫉恨的心。

14 我要使你变成荒地, 使你在你四围的列国中和在所有路过的人眼前, 成为羞辱的对象。

15 我以怒气、烈怒和忿怒的责备向你施行审判的时候, 你就必在你四围的列国中成为羞辱、讥讽和令人惊骇的对象, 也成了他们的警戒。这是我耶和华说的。

16 我射出饥荒和毁灭的毒箭的时候, 是为了毁灭你们。我要使你们的饥荒加剧, 断绝你们粮食的供应。

17 我要差遣饥荒和恶兽到你们那里去, 使你丧掉儿女; 在你中间必到处发生瘟疫和流血的事; 我也必使刀剑临到你。这是我耶和华说的。"