1 Post tio mi vidis kvar anĝelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon.
2 Kaj mi vidis alian anĝelon suprenirantan de la sunleviĝo, havantan sigelilon de la vivanta Dio; kaj li ekkriis per granda voĉo al la kvar anĝeloj, al kiuj estis donite difekti la teron kaj la maron,
3 dirante:Ne difektu la teron, nek la maron, nek la arbojn, antaŭ ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn de nia Dio.
4 Kaj mi aŭdis la nombron de la sigelitoj, cent kvardek kvar miloj, sigelitaj el ĉiuj triboj de la Izraelidoj:
5 El la tribo de Jehuda estis sigelitaj dek du miloj; El la tribo de Ruben, dek du miloj; El la tribo de Gad, dek du miloj;
6 El la tribo de Aŝer, dek du miloj; El la tribo de Naftali, dek du miloj; El la tribo de Manase, dek du miloj;
7 El la tribo de Simeon, dek du miloj; El la tribo de Levi, dek du miloj; El la tribo de Isaĥar, dek du miloj;
8 El la tribo de Zebulun, dek du miloj; El la tribo de Jozef, dek du miloj; El la tribo de Benjamen estis sigelitaj dek du miloj.
9 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj;
10 kaj ili kriis per granda voĉo, dirante:Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido.
11 Kaj ĉiuj anĝeloj staris ĉirkaŭ la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj; kaj ili falis sur sian vizaĝon antaŭ la trono, kaj adorkliniĝis al Dio,
12 dirante:Amen; La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen.
13 Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi:Kiuj estas ĉi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis?
14 Kaj mi diris al li:Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi:Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido.
15 Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.
16 Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego;
17 ĉar la Ŝafido, kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.
1 这事以后, 我看见四位天使站在地的四极, 掌握着地上的四风, 不使风吹在地上、海上和任何树上。
2 我又看见另外一位天使, 从日出之地上来, 拿着永活 神的印, 向那四位得了权柄可以伤害地和海的天使, 大声呼喊,
3 说: "你们不要伤害地、海和树木, 等我们在 神众仆人的额上先盖上了印。"
4 我听见被盖印的人的数目, 以色列子孙各支派中被盖印的共有十四万四千人:
5 犹大支派中被盖印的, 一万二千人, 流本支派中, 一万二千人; 迦得支派中, 一万二千人;
6 亚设支派中, 一万二千人; 拿弗他利支派中, 一万二千人; 玛拿西支派中, 一万二千人;
7 西缅支派中, 一万二千人; 利未支派中, 一万二千人; 以萨迦支派中, 一万二千人;
8 西布伦支派中, 一万二千人; 约瑟支派中, 一万二千人; 便雅悯支派中, 一万二千人。
9 这些事以后, 我观看, 见有一大群人, 没有人能数得过来, 是从各邦国、各支派、各民族、各方言来的。他们都站在宝座和羊羔面前, 身穿白袍, 手里拿着棕树枝。
10 他们大声呼喊, 说: "愿救恩归给那坐在宝座上我们的 神, 也归给羊羔! "
11 所有的天使都站在宝座、众长老和四个活物的四周。他们在宝座前, 面伏在地上敬拜 神,
12 说: "阿们! 愿颂赞、荣耀、智慧、感谢、尊贵、权能、力量, 都归给我们的 神, 直到永永远远。阿们! "
13 长老中有一位问我: "这些身穿白袍的是谁?他们是从哪里来的呢?"
14 我对他说: "我主啊, 你是知道的。"他告诉我: "这些人是从大患难中出来的。他们用羊羔的血, 把自己的衣袍洗洁白了。
15 因此, 他们可以在 神的宝座前, 并且日夜在他的圣所里事奉他。那坐在宝座上的必展开帐幕覆庇他们。
16 他们必不再饿, 也不再渴; 太阳和一切炎热必不伤害他们。
17 因为在宝座中间的羊羔必牧养他们, 领他们到生命水的泉源那里。 神也必抹去他们的一切眼泪。"