1 Post tio mi aŭdis kvazaŭ grandan voĉon de granda homamaso en la ĉielo, dirantan:Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio;
2 ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj; ĉar Li juĝis la grandan malĉastistinon, kiu infektis la teron per sia malĉasteco, kaj Li venĝis la sangon de Siaj servistoj el ŝia mano.
3 Kaj duan fojon ili diris:Haleluja! Kaj ŝia fumo leviĝas por ĉiam kaj eterne.
4 Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj falis kaj adorkliniĝis al Dio, la sidanta sur la trono, dirante:Amen, Haleluja!
5 Kaj el la trono eliris voĉo, dirante:Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
6 Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon de granda homamaso kaj kvazaŭ voĉon de multaj akvoj kaj kvazaŭ voĉon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas.
7 Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis.
8 Kaj estis donite al ŝi, ke ŝi sin vestu per bisino luma kaj pura; ĉar la bisino estas la justaĵoj de la sanktuloj.
9 Kaj li diris al mi:Skribu:Feliĉaj estas la invititaj al la edziĝa festeno de la Ŝafido. Kaj li diris al mi:Tio estas la veraj vortoj de Dio.
10 Kaj mi falis antaŭ liaj piedoj, por adorkliniĝi al li. Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorkliniĝu al Dio; ĉar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.
11 Kaj mi vidis la ĉielon malfermitan; kaj jen blanka ĉevalo, kaj la sidanta sur ĝi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li juĝas kaj militas.
12 Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem.
13 Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas:La Vorto de Dio.
14 Kaj la armeoj en la ĉielo sekvis lin sur blankaj ĉevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura.
15 Kaj el lia buŝo eliras akra glavo, por ke li per ĝi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca.
16 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REĜO DE REĜOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.
17 Kaj mi vidis unu anĝelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda voĉo, dirante al ĉiuj birdoj, kiuj flugas en meza ĉielo:Venu, kolektiĝu al la granda festeno de Dio;
18 por ke vi manĝu karnon de reĝoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de ĉevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de ĉiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj.
19 Kaj mi vidis la beston, kaj la reĝojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraŭ la sidanta sur la ĉevalo kaj kontraŭ lia armeo.
20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun ĝi la falsa profeto, kiu faris antaŭ ĝi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorkliniĝis al ĝia bildo; ili ambaŭ estis ĵetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;
21 kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la ĉevalo, la glavo, kiu eliris el lia buŝo; kaj ĉiuj birdoj satiĝis per ilia karno.
1 这些事以后, 我听见天上好像有一大群人大声说: "哈利路亚! 救恩、荣耀、权能都属于我们的 神,
2 因为他的审判是真实公义的。他审判了那大淫妇, 那以淫乱败坏了世界的; 并且为他的仆人向淫妇伸了流血的冤。"
3 他们再一次说: "哈利路亚! 烧淫妇的烟往上冒, 直到永永远远! "
4 那二十四位长老和四个活物, 就俯伏敬拜那坐在宝座上的 神, 说: "阿们! 哈利路亚! "
5 接着有声音从宝座发出来, 说: "所有 神的仆人哪! 凡是敬畏他的, 无论大小, 你们都应当赞美我们的 神! "
6 我又听见一个声音, 好像一大群人的声音, 像众水的声音, 又像大雷的声音, 说: "哈利路亚! 因为主、我们全能的 神作王了!
7 我们要欢喜快乐, 把荣耀归给他! 因为羊羔的婚期到了; 他的新娘也自己预备好了。
8 并且有光洁的细麻衣, 赐给她穿上; 这细麻衣就是圣徒的义行。"
9 天使对我说: "你要写下来: ‘被邀请赴羊羔婚筵的人有福了! ’"他又对我说: "这都是 神真实的话。"
10 我就俯伏在天使脚前要拜他。但他对我说: "千万不可以这样! 我和你, 以及你那些为耶稣作见证的弟兄, 都是同作仆人的。你应当敬拜 神! 因为预言的精义, 就是耶稣的见证。"
11 我观看, 见天开了。有一匹白马, 那骑马的称为"忠信"和"真实"; 他按着公义审判和作战。
12 他的眼睛好像火焰, 头上戴着许多皇冠, 他身上写着一个名字, 这名字除了他自己没有人认识。
13 他身穿一件浸过血的衣服, 他的名字称为" 神的道"。
14 天上的众军, 都骑着白马, 穿着洁白的细麻衣, 跟随着他。
15 有一把利剑从他口中吐出来, 他要用这剑击打列国, 他必用铁杖治理他们; 并且还要踹全能 神烈怒的压酒池。
16 在他的衣服和大腿上, 写着"万王之王, 万主之主"的名号。
17 我又看见一位天使站在太阳中, 向高空所有的飞鸟大声呼喊说: "你们来吧! 齐集起来赴 神的大筵席!
18 可以吃君王的肉、将领的肉、壮士的肉, 马和骑士的肉, 以及自由的、作奴隶的、大的、小的, 所有人的肉。"
19 我看见那兽和地上的众王, 以及他们的众军, 都集合起来, 要跟那骑白马的和他的众军作战。
20 那兽被捉住了; 连同在兽面前用奇事迷惑人, 使他们接受兽的记号, 并且拜兽像的那假先知, 也一起被捉住了。他们两个就活活地被拋在烧着硫磺的火湖里去。
21 其余的人都被那位骑白马的口中所吐出来的剑杀了。所有飞鸟都吃饱了他们的肉。