1 Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo:virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj;

2 kaj estante graveda, ŝi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski.

3 Kaj vidiĝis alia signo en la ĉielo; kaj jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn.

4 Kaj ĝia vosto trenis trionon de la steloj de la ĉielo, kaj ĵetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaŭ la virino naskonta, por ke, kiam ŝi estos naskinta, ĝi formanĝu ŝian infanon.

5 Kaj ŝi naskis filon, viran infanon, kiu regos ĉiujn naciojn per fera sceptro; kaj ŝia infano estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono.

6 Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie ŝi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru ŝin mil ducent sesdek tagojn.

7 Kaj fariĝis milito en la ĉielo:Miĥael kaj liaj anĝeloj ekmilitis kontraŭ la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj anĝeloj;

8 kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko en la ĉielo.

9 Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi.

10 Kaj mi aŭdis grandan voĉon en la ĉielo, dirantan:Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la aŭtoritato de Lia Kristo; ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio.

11 Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon ĝis morto mem.

12 Pro tio ĝoju, ho ĉieloj, kaj vi, kiuj en ili loĝas. Ve al la tero kaj al la maro! ĉar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon.

13 Kaj kiam la drako vidis, ke ĝi estas ĵetita sur la teron, ĝi persekutis la virinon, kiu naskis la viran infanon.

14 Kaj al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke ŝi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie ŝi estas nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizaĝo de la serpento.

15 Kaj la serpento elĵetis el sia buŝo, post la virinon, akvon kvazaŭ riveron, por ke ĝi igu ŝin forportiĝi de la fluo.

16 Kaj la tero helpis la virinon, kaj la tero malfermis sian buŝon, kaj englutis la riveron, kiun la drako elĵetis el sia buŝo.

17 Kaj la drako furiozis kontraŭ la virino, kaj foriris, por fari militon kontraŭ la restintojn de ŝia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston de Jesuo;

1 那时, 天上出现了一个奇伟的景象: 有一个妇人, 身披太阳, 脚踏月亮, 头戴十二颗星的冠冕。

2 她怀了孕, 在生产的痛苦中疼痛呼叫。

3 天上又出现了另一个景象。看哪! 有一条大红龙, 有七头十角, 七头上戴着七个皇冠。

4 它的尾巴拖着天上三分之一的星辰, 把它们摔在地上。龙站在那快要生产的妇人面前, 等她生产了, 就要吞吃她的孩子。

5 她生了一个男孩子, 就是将来要用铁杖治理列国的。她的孩子被提取到 神和他宝座那里去。

6 妇人就逃到旷野去了, 那里有 神为她预备的地方。她在那里得供养一千二百六十天。

7 天上发生了战争: 米迦勒和他的天使与龙作战。龙和它的天使也起来应战,

8 龙却抵挡不住, 天上再也没有它们的地方了。

9 于是那大龙被摔了下来。它就是那古蛇, 名叫魔鬼, 又叫撒但, 是迷惑普天下的人的。它被摔在地上, 它的天使也跟它一同被摔了下来。

10 我又听见天上有大声音说: "我们 神的救恩、能力、国度和他所立的基督的权柄, 现在都已经来到了! 因为那昼夜在我们 神面前控告我们弟兄的控告者, 已经被摔下来了!

11 弟兄胜过它, 是因着羊羔的血, 也因着自己所见证的道, 他们虽然至死, 也不爱惜自己的性命。

12 所以, 众天和住在其中的, 你们都欢乐吧! 可是地和海有祸了! 因为魔鬼知道自己的时日无多, 就大大发怒下到你们那里去了。"

13 龙见自己被摔在地上, 就迫害那生了男孩子的妇人。

14 于是有大鹰的两个翅膀赐给了那妇人, 使她可以飞到旷野, 到自己的地方, 在那里得供养一年两年半年, 离开那蛇的面。

15 蛇在妇人后面, 从口中吐出水来, 好像江河一样, 要把妇人冲去。

16 地却帮助了那妇人, 张开口, 把从龙口中吐出来的河水吞了。

17 龙就向妇人发怒, 去和她其余的子孙作战, 就是和那遵守 神命令坚持耶稣见证的人作战。 [ (Revelation 12:18) 那时, 龙站在海边的沙上。 ]