1 Kaj mi rigardis, kaj jen la Ŝafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto.

2 Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, kiel voĉon de multaj akvoj, kaj kiel voĉon de granda tondro; kaj la voĉo, kiun mi aŭdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj;

3 kaj ili kantas kvazaŭ novan kanton antaŭ la trono kaj antaŭ la kvar kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elaĉetitoj el la tero.

4 Ili estas tiuj, kiuj ne malpuriĝis kun virinoj; ĉar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la Ŝafido, kien ajn li iras. Ili estas elaĉetitaj el inter la homoj, la unuaaĵo al Dio kaj al la Ŝafido.

5 Kaj en ilia buŝo ne troviĝis mensogo; ili estas senkulpaj.

6 Kaj mi vidis alian anĝelon, flugantan en meza ĉielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la loĝantojn de la tero kaj ĉiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon,

7 kaj dirantan per granda voĉo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, ĉar venis la horo de Lia juĝo; kaj adorkliniĝu al la Kreinto de la ĉielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.

8 Kaj alia anĝelo, dua, sekvis, dirante:Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis ĉiujn naciojn el la vino de la kolero de ŝia malĉastaĵo.

9 Kaj alia anĝelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda voĉo:Se iu adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ricevas markon sur sia frunto aŭ sur sia mano,

10 tiu ankaŭ trinkos el la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo de Lia kolero, kaj li turmentiĝos en fajro kaj sulfuro antaŭ la sanktaj anĝeloj kaj antaŭ la Ŝafido;

11 kaj la fumo de ilia turmento leviĝas por ĉiam kaj eterne; kaj ne havas paŭzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ĉiu, kiu ricevas la markon de ĝia nomo.

12 Ĉi tie estas la pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj la fidon de Jesuo.

13 Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan:Skribu:Feliĉaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; ĉar iliaj faroj sekvas kun ili.

14 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto, simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj en sia mano akran rikoltilon.

15 Kaj alia anĝelo eliris el la templo, kriante per granda voĉo al la sidanta sur la nubo:Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; ĉar venis la horo por rikolti, ĉar la rikolto de la tero tromaturiĝis.

16 Kaj la sidanta sur la nubo ĵetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero rikoltiĝis.

17 Kaj alia anĝelo eliris el la enĉiela templo, ankaŭ havante akran rikoltilon.

18 Kaj alia anĝelo eliris el la altaro, havante aŭtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda voĉo al la portanto de la akra rikoltilo, dirante:Sendu vian akran rikoltilon, kaj detranĉu la vinberarojn de la vinberarbo de la tero; ĉar tute maturiĝis ĝiaj vinberoj.

19 Kaj la anĝelo ĵetis sian rikoltilon en la teron kaj detranĉis la vinberarbon de la tero kaj ĵetis ĝin en la grandan vinpremilon de la kolero de Dio.

20 Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, ĝis la bridoj de la ĉevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.

1 我又观看, 见羊羔站在锡安山上, 跟他在一起的还有十四万四千人。他们的额上都写着他的名和他父的名。

2 我听见有声音从天上来, 好像众水的声音, 好像大雷的声音; 我所听见的声音, 又像琴师弹奏的琴声。

3 他们在宝座前, 在四个活物和众长老面前唱新歌; 除了从地上买来的那十四万四千人以外, 没有人能学这歌。

4 这些人没有跟妇女在一起而使自己玷污, 他们原是童身的。羊羔无论到哪里去, 他们都跟随他。这些人是从世人中买来的, 作初熟的果子归给 神和羊羔。

5 在他们口中找不着谎言; 他们是没有瑕疵的。

6 我又看见另一位天使在高空飞翔, 有永远的福音要传给住在地上的人, 就是各邦国、各支派、各方言、各民族的人。

7 他大声说: "应当敬畏 神, 把荣耀归给他! 因为他审判的时候到了, 应当敬拜创造天、地、海和众水泉源的那一位! "

8 又有第二位天使接着说: "倾倒了! 大巴比伦倾倒了! 它曾经叫列国喝它淫乱烈怒的酒。"

9 又有第三位天使接着他们大声说: "如果有人拜兽和兽像, 又在自己的额上或手上受了记号,

10 他就必定喝 神烈怒的酒: 这酒是斟在 神震怒的杯中, 纯一不杂的。他必定在众天使和羊羔面前, 在火与硫磺之中受痛苦。

11 他们受痛苦的烟往上冒, 直到永永远远。那些拜兽和兽像的, 以及接受它名字的记号的人, 日夜得不到安息。"

12 在这里, 那些遵守 神的命令和耶稣的信仰的圣徒, 要有忍耐。

13 我听见从天上有声音说: "你要写下来! 从今以后, 那在主里死去的人有福了! "圣灵说: "是的, 他们脱离自己的劳苦, 得享安息了, 他们的作为也随着他们。"

14 我又观看, 见有一片白云, 云上坐着一位好像人子的, 头上戴着金冠, 手里拿着锋利的镰刀。

15 有另一位天使从圣所出来, 对那坐在云上的大声呼喊: "伸出你的镰刀来收割吧! 因为收割的时候已经到了, 地上的庄稼已经熟透了。"

16 于是那坐在云上的向地上挥动镰刀, 地上的庄稼就被收割了。

17 又有另一位天使从天上的圣所出来, 他也拿着一把锋利的镰刀。

18 接着, 又有一位天使从祭坛那里出来, 是有权柄掌管火的; 他向那拿着锋利镰刀的天使大声说: "伸出你锋利的镰刀来, 收取地上葡萄树累累的果子吧! 因为葡萄已经熟透了。"

19 于是, 那天使向地上挥动镰刀, 收取了地上的葡萄, 把葡萄扔在 神烈怒的大压酒池里。

20 那压酒池在城外被踹踏, 就有血从压酒池流出来, 涨到马的嚼环那么高, 流到三百公里("三百公里"原文作"一千六百司他町")那么远。