1 Kaj mi vidis alian fortan anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo, vestitan per nubo; kaj la ĉielarko estis super lia kapo, kaj lia vizaĝo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro;
2 kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li metis la dekstran piedon sur la maron, kaj la maldekstran sur la teron;
3 kaj li ekkriis per granda voĉo, kiel leono blekas; kaj kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj voĉoj.
4 Kaj kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan:Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj ĝin ne skribu.
5 Kaj la anĝelo, kiun mi vidis staranta sur la maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon al la ĉielo,
6 kaj ĵuris per la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kiu kreis la ĉielon kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la teron kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la maron kaj tion, kio estas en ĝi, ke tempo ne plu ekzistos;
7 sed en la tagoj de la voĉo de la sepa anĝelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finiĝos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.
8 Kaj la voĉo, kiun mi aŭdis el la ĉielo, parolis al mi denove, dirante:Iru, prenu la libreton malfermitan en la mano de la anĝelo, staranta sur la maro kaj sur la tero.
9 Kaj mi iris al la anĝelo, kaj diris al li:Donu al mi la libreton. Kaj li diris al mi:Prenu ĝin, kaj formanĝu ĝin; kaj ĝi maldolĉigos al vi la ventron, sed en via buŝo ĝi estos dolĉa kiel mielo.
10 Kaj mi prenis la libreton el la mano de la anĝelo, kaj formanĝis ĝin; kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa kiel mielo, kaj kiam mi ĝin manĝis, mia ventro maldolĉiĝis.
11 Kaj ili diris al mi:Vi devas denove profeti ĉe multaj popoloj kaj nacioj kaj lingvoj kaj reĝoj.
1 我又看见一位大力的天使从天上降下来, 身披云彩, 头上有彩虹, 脸像太阳, 两脚像火柱一样,
2 手里拿着展开的小书卷。他的右脚踏在海上, 左脚踏在地上,
3 大声呼喊, 好像狮子吼叫。他呼喊的时候, 就有七雷发声说话。
4 七雷说话的时候, 我正要写下来, 就听见有声音从天上出来, 说: "七雷所说的你要封住, 不可写出来! "
5 我看见那站在海上和地上的天使, 向天举起右手来,
6 指着那活到永永远远, 创造天和天上之物、地和地上之物、海和海中之物的 神起誓, 说: "必不再延迟了!
7 到第七位天使吹号的时候, 神向他的仆人众先知所宣告的奥秘, 就要实现了。"
8 我先前听见那从天上来的声音又对我说: "你去, 把那站在海上和地上的天使手中展开的书卷拿过来。"
9 我就走到天使那里, 请他把小书卷给我。他对我说: "你拿着, 吃下去。它必使你肚子苦涩, 但是口里却好像蜜一样甘甜。"
10 我把小书卷从天使手中拿过来, 吃了, 在口里果然甘甜如蜜; 但是吃完之后, 我肚子就觉得苦涩。
11 他们又对我说: "论到许多民族、邦国、方言和君王, 你必须再说预言。"