1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Faru al vi du arĝentajn trumpetojn, forĝitaj faru ilin; kaj ili servu al vi por kunvokado de la komunumo kaj por elmoviĝado de la tendaroj.

3 Kiam oni simple trumpetos per ili, tiam kolektiĝu al vi la tuta komunumo antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.

4 Kaj se oni trumpetos per unu el ili, tiam kolektiĝu al vi la princoj, la milestroj de Izrael.

5 Kaj kiam vi trumpetos tambursone, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras oriente.

6 Kaj kiam vi trumpetos tambursone duan fojon, tiam elmoviĝu la tendaroj, kiuj staras sude; oni trumpetu tambursone, kiam ili devos elmoviĝi.

7 Sed kiam oni devas kunvenigi la komunumon, tiam trumpetu simple, sed ne tambursone.

8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, trumpetu per la trumpetoj; tio estu por vi leĝo eterna en viaj generacioj.

9 Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraŭ malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraŭ viaj malamikoj.

10 Kaj en la tago de via ĝojo kaj en viaj festoj kaj en viaj novmonataj tagoj trumpetu per trumpetoj ĉe viaj bruloferoj kaj ĉe viaj pacoferoj; kaj tio estos memorigo pri vi antaŭ via Dio:Mi estas la Eternulo, via Dio.

11 En la dua jaro, en la dua monato, en la dudeka tago de la monato, leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto.

12 Kaj elmoviĝis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.

13 Kaj ili elmoviĝis la unuan fojon konforme al la ordono de la Eternulo per Moseo.

14 Kaj unue elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Jehudaidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Naĥŝon, filo de Aminadab.

15 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Isaĥaridoj estis Netanel, filo de Cuar.

16 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Zebulunidoj estis Eliab, filo de Ĥelon.

17 Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmoviĝis la filoj de Gerŝon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.

18 Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de Ruben laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Elicur, filo de Ŝedeur.

19 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Simeonidoj estis Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.

20 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.

21 Kaj elmoviĝis la Kehatidoj, portantaj la sanktaĵojn; sed oni starigis la tabernaklon antaŭ ilia alveno.

22 Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Eliŝama, filo de Amihud.

23 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.

24 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.

25 Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.

26 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Aŝeridoj estis Pagiel, filo de Oĥran.

27 Kaj super la taĉmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Aĥira, filo de Enan.

28 Tiaj estis la marŝoj de la Izraelidoj laŭ iliaj taĉmentoj. Kaj ili elmoviĝis.

29 Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo:Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris:Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael.

30 Sed tiu diris al li:Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.

31 Kaj li diris:Ho, ne forlasu nin; ĉar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;

32 se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.

33 Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.

34 Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.

35 Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis:Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo.

36 Kaj kiam ĝi haltis, li diradis:Revenu, ho Eternulo, al la multegaj miloj de Izrael.

1 耶和华对摩西说:

2 "你要用银子作两枝号, 要锤出来的, 可以用来召集会众, 也可以叫会众拔营起行。

3 吹号的时候, 全体会众都要到你那里, 聚集在会幕的门口。

4 如果单吹一枝, 众领袖, 就是以色列的族长, 都要到你那里聚集。

5 你们吹大声的时候, 那在东边的营, 都要起行。

6 你们第二次吹大声的时候, 那在南边的营, 都要起行; 他们要起行, 必须吹大声。

7 但召集会众的时候, 你们要吹号, 却不要吹大声。

8 亚伦的子孙作祭司的要作吹号的; 这要作你们世世代代永远的条例。

9 你们在本地与欺压你们的仇敌作战的时候, 就要吹大声, 使你们在耶和华你们的 神面前得蒙记念, 也得拯救脱离你们的仇敌。

10 此外, 在你们快乐的日子和指定的节期, 以及月朔, 你们献燔祭和平安祭的时候, 也要吹号, 这都要在你们的 神面前替你们作为记念; 我是耶和华你们的 神。"

11 第二年二月二十日, 云彩从法柜的帐幕收上去的时候,

12 以色列人就从西奈旷野按站起行; 云彩在巴兰旷野停住了。

13 这是他们第一次照着耶和华借摩西吩咐他们的起程。

14 犹大营的旗号, 按着他们的队伍, 首先起行; 统领队伍的, 是亚米拿达的儿子拿顺。

15 统领以萨迦支派队伍的, 是苏押的儿子拿坦业。

16 统领西布伦支派队伍的, 是希伦的儿子以利押。

17 帐幕拆下来以后, 革顺的子孙和米拉利的子孙, 就抬着帐幕起行。

18 流本营的旗号, 按着他们的队伍起行; 统领队伍的, 是示丢珥的儿子以利蓿。

19 统领西缅支派的, 是苏利沙代的儿子示路蔑。

20 统领迦得支派队伍的, 是丢珥的儿子以利雅萨。

21 哥辖人抬着圣物起行; 他们到达之前, 人已经把帐幕竖立起来。

22 以法莲营的旗号, 按着他们的队伍起行; 统领队伍的, 是亚米忽的儿子以利沙玛。

23 统领玛拿西支派队伍的, 是比大蓿的儿子迦玛列。

24 统领便雅悯支派队伍的, 是基多尼的儿子亚比但。

25 但营的旗号, 作众营的后队, 按着他们的队伍起行; 统领队伍的, 是亚米沙代的儿子亚希以谢。

26 统领亚设支派队伍的, 是俄兰的儿子帕结。

27 统领拿弗他利支派队伍的, 是以南的儿子亚希拉。

28 这是以色列人起行的时候, 按着他们的队伍起行的次序。

29 摩西对自己的岳父米甸人流珥的儿子何巴说: "我们要起行到耶和华应许的地方去, 他曾说: ‘我要把那地赐给你们’, 现在求你与我们同去, 我们必善待你, 因为耶和华对以色列已经应许福乐。"

30 何巴对摩西说: "我不去, 我要归回我本地本族那里去。"

31 摩西说: "求你不要离开我们, 因为你知道我们应怎样在旷野安营, 你可以作我们的眼目。

32 如果你与我们同去, 将来耶和华用什么好处待我们, 我们也必用什么好处待你。"

33 以色列人从耶和华的山起行, 行了三天的路程, 耶和华的约柜在他们前面行了三天的路程, 为他们寻找安息的地方。

34 他们拔营起行的时候, 日间总有耶和华的云彩在他们上头。

35 约柜起行的时候, 摩西就说: "耶和华啊, 求你起来, 愿你的仇敌四散; 愿恨你的人从你面前逃跑。"

36 约柜停住的时候, 他就说: "耶和华啊, 求你归来, 回到以色列的千万人中。"