1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante:
2 Prikalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj, laŭ la nombro de la nomoj de ĉiuj virseksuloj laŭkape.
3 De la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, ĉiujn, kiuj taŭgas por milito en Izrael, prikalkulu ilin laŭ iliaj taĉmentoj, vi kaj Aaron.
4 Kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo.
5 Kaj jen estas la nomoj de la viroj, kiuj staros kun vi:de Ruben staru Elicur, filo de Ŝedeur;
6 de Simeon, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj;
7 de Jehuda, Naĥŝon, filo de Aminadab;
8 de Isaĥar, Netanel, filo de Cuar;
9 de Zebulun, Eliab, filo de Ĥelon;
10 de la filoj de Jozef:de Efraim, Eliŝama, filo de Amihud; de Manase, Gamliel, filo de Pedacur;
11 de Benjamen, Abidan, filo de Gideoni;
12 de Dan, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj;
13 de Aŝer, Pagiel, filo de Oĥran;
14 de Gad, Eljasaf, filo de Deuel;
15 de Naftali, Aĥira, filo de Enan.
16 Tio estas la distingitoj el la komunumo, la estroj de la triboj de siaj patroj, la ĉefoj de la miloj de Izrael.
17 Kaj Moseo kaj Aaron prenis tiujn virojn, cititajn laŭ iliaj nomoj.
18 Kaj la tutan komunumon ili kunvenigis en la unua tago de la dua monato; kaj la kunvenintoj legitimis sin laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombroj de la nomoj, de la aĝuloj de dudek jaroj kaj pli, laŭkape,
19 kiel la Eternulo ordonis al Moseo. Kaj li prikalkulis ilin en la dezerto Sinaj.
20 Kaj montriĝis, ke la filoj de Ruben, la unuenaskito de Izrael, laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
21 prezentis en la tribo de Ruben la nombron de kvardek ses mil kvincent.
22 La filoj de Simeon laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, kalkulitaj laŭ la nombro da nomoj laŭkape, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
23 prezentis en la tribo de Simeon la nombron de kvindek naŭ mil tricent.
24 La filoj de Gad laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
25 prezentis en la tribo de Gad la nombron de kvardek kvin mil sescent kvindek.
26 La filoj de Jehuda laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
27 prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent.
28 La filoj de Isaĥar laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
29 prezentis en la tribo de Isaĥar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent.
30 La filoj de Zebulun laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
31 prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent.
32 La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
33 prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent.
34 La filoj de Manase laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
35 prezentis en la tribo de Manase la nombron de tridek du mil ducent.
36 La filoj de Benjamen laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
37 prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent.
38 La filoj de Dan laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
39 prezentis en la tribo de Dan la nombron de sesdek du mil sepcent.
40 La filoj de Aŝer laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
41 prezentis en la tribo de Aŝer la nombron de kvardek unu mil kvincent.
42 La filoj de Naftali laŭ sia deveno, laŭ siaj familioj, laŭ siaj patrodomoj, laŭ la nombro da nomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj,
43 prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent.
44 Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el ĉiu patrodomo.
45 Kaj la nombro de ĉiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laŭ iliaj patrodomoj, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ĉiuj militkapablaj en Izrael,
46 la nombro de ĉiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek.
47 Sed la Levidoj laŭ sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter ili.
48 Ĉar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
49 Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de la Izraelidoj.
50 Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ĉion, kio apartenas al ĝi; ili portadu la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn objektojn, kaj ili priservu ĝin, kaj ĉirkaŭ la tabernaklo ili starigu siajn tendojn.
51 Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj ĝin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj ĝin starigu; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita.
52 Kaj la Izraelidoj aranĝos sin ĉiu en sia tendaro kaj ĉiu apud sia standardo, laŭ siaj taĉmentoj.
53 Sed la Levidoj starigu siajn tendojn ĉirkaŭ la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.
54 Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.
1 以色列人出埃及地以后, 第二年二月一日, 耶和华在西奈的旷野, 在会幕里对摩西说:
2 "你们要把以色列全体会众, 按着他们的宗族、父家, 根据人名数目, 统计人口; 所有男丁, 都要按着人口登记。
3 在以色列中, 凡是二十岁以上, 能出去打仗的, 你和亚伦要按着他们的队伍数点他们。
4 每一个支派要有一人帮助你们; 他们每一个都是他父家的首领。
5 以下就是帮助你们的人的名字: 属流本支派的, 有示丢珥的儿子以利蓿;
6 属西缅支派的, 有苏利沙代的儿子示路蔑;
7 属犹大支派的, 有亚米拿达的儿子拿顺;
8 属以萨迦支派的, 有苏押的儿子拿坦业;
9 属西布伦支派的, 有希伦的儿子以利押;
10 约瑟的子孙中, 属以法莲支派的, 有亚米忽的儿子以利沙玛; 属玛拿西支派的, 有比大蓿的儿子迦玛列;
11 属便雅悯支派的, 有基多尼的儿子亚比但。
12 属但支派的, 有亚米沙代的儿子亚希以谢;
13 属亚设支派的, 有俄兰的儿子帕结;
14 属迦得支派的, 有丢珥的儿子以利雅萨;
15 属拿弗他利支派的, 有以南的儿子亚希拉。
16 这些人是从会众中选出来, 都是他们宗族支派的领袖; 他们是以色列的族长。"
17 于是, 摩西和亚伦带着这些提名指定的人,
18 在二月一日召集了全体会众; 他们就照着他们的宗族, 按照他们的父家, 根据人名数目, 二十岁以上的, 都按着人口一一登记了。
19 耶和华怎样吩咐摩西, 摩西就怎样在西奈的旷野数点了他们。
20 以色列的长子, 流本子孙的后代, 照着宗族、父家, 根据人名数目, 按着人口, 二十岁以上, 能出去打仗的男丁, 都登记了;
21 流本支派被数点的, 共有四万六千五百人。
22 西缅子孙的后代, 照着宗族、父家, 根据人名数目, 按着人口, 二十岁以上, 能出去打仗的男丁, 都登记了;
23 西缅支派被数点的, 共有五万九千三百人。
24 迦得子孙的后代, 照着他们的宗族、父家, 根据人名数目, 二十岁以上, 凡是能出去打仗的, 都登记了;
25 迦得支派被数点的, 共有四万五千六百五十人。
26 犹大子孙的后代, 照着他们的宗族、父家, 根据人名数目, 二十岁以上, 凡是能出去打仗的, 都登记了;
27 犹大支派被数点的, 共有七万四千六百人。
28 以萨迦子孙的后代, 照着他们的宗族、父家, 根据人名数目, 二十岁以上, 凡是能出去打仗的, 都登记了;
29 以萨迦支派被数点的, 共有五万四千四百人。
30 西布伦子孙的后代, 照着他们的宗族、父家, 根据人名数目, 二十岁以上, 凡是能出去打仗的, 都登记了;
31 西布伦支派被数点的, 共有五万七千四百人。
32 约瑟的儿子, 以法莲子孙的后代, 照着他们的宗族、父家, 根据人名数目, 二十岁以上, 凡是能出去打仗的, 都登记了;
33 以法莲支派被数点的, 共有四万零五百人。
34 玛拿西子孙的后代, 照着他们的宗族、父家, 根据人名数目, 二十岁以上, 凡是能出去打仗的, 都登记了;
35 玛拿西支派被数点的, 共有三万二千二百人。
36 便雅悯子孙的后代, 照着他们的宗族、父家, 根据人名数目, 二十岁以上, 凡是能出去打仗的, 都登记了;
37 便雅悯支派被数点的, 共有三万五千四百人。
38 但子孙的后代, 照着他们的宗族、父家, 根据人名数目, 二十岁以上, 凡是能出去打仗的, 都登记了;
39 但支派被数点的, 共有六万二千七百人。
40 亚设子孙的后代, 照着宗族、父家, 根据人名数目, 二十岁以上, 凡是能出去打仗的, 都登记了;
41 亚设支派被数点的, 共有四万一千五百人。
42 拿弗他利子孙的后代, 照着他们的宗族、父家, 根据人名数目, 二十岁以上, 凡是能出去打仗的, 都登记了;
43 拿弗他利支派被数点的, 共有五万三千四百人。
44 以上就是被数点的人数, 是摩西和亚伦, 以及以色列的首领十二人(每父家一人)所数点的。
45 这样, 在以色列中, 按着父家, 二十岁以上, 凡是能出去打仗的以色列人, 都登记了;
46 被数点的, 共有六十万零三千五百五十人。
47 只有利未人没有按着他们家族的支派, 数点在其中。
48 因为耶和华曾对摩西说:
49 "只有利未支派, 你不可数点, 也不可把他们的总数列入以色列人中。
50 只要派利未人管理法柜的帐幕, 和其中的一切器具, 以及一切属于帐幕的事物; 他们要抬帐幕和其中的一切器具; 他们要办理帐幕的事, 在帐幕四周安营。
51 帐幕要起行的时候, 利未人要把它拆卸下来; 帐幕要支搭的时候, 利未人要把它竖立起来; 如果有外人走近, 必须处死。
52 以色列人安营, 要依照他们的队伍, 各归本营, 各归本旗。
53 但利未人要在法柜帐幕的四周安营, 免得 神的忿怒临到以色列的会众; 利未人要负看守法柜的帐幕的责任。"
54 以色列人就这样行了, 耶和华怎样吩咐摩西, 他们就怎样行。