1 Tiam tumultiĝis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo ploris en tiu nokto.

2 Kaj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron ĉiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili:Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aŭ se ni mortus en ĉi tiu dezerto!

3 Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj fariĝos militakiro. Ĉu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon?

4 Kaj ili diris unu al alia:Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon.

5 Tiam Moseo kaj Aaron ĵetiĝis vizaĝaltere antaŭ la tuta anaro de la komunumo de la Izraelidoj.

6 Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, disŝiris siajn vestojn,

7 kaj ili diris al la tuta komunumo de la Izraelidoj jene:La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi ĝin, tiu lando estas tre, tre bona.

8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos ĝin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

9 Nur ne ribelu kontraŭ la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, ĉar nia manĝotaĵo ili estas; ilia ŝirmo foriĝis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin.

10 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni mortigu ilin per ŝtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en la tabernaklo de kunveno antaŭ ĉiuj Izraelidoj.

11 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ĝis kiam incitados Min ĉi tiu popolo? kaj ĝis kiam ĝi ne kredos al Mi, malgraŭ ĉiuj pruvosignoj, kiujn Mi faris meze de ĝi?

12 Mi frapos ĝin per pesto kaj ekstermos ĝin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan kaj pli fortan ol ĝi.

13 Sed Moseo diris al la Eternulo:Aŭdos la Egiptoj, el inter kiuj Vi elkondukis ĉi tiun popolon per Via forto,

14 kaj ili diros al la loĝantoj de tiu lando, kiuj aŭdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de ĉi tiu popolo, kaj ke Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraŭ okulo, kaj ke Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaŭ ili dum la tago en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra;

15 se Vi ekstermos ĉi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj aŭdis la famon pri Vi, dirus:

16 Ĉar la Eternulo ne povis venigi ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu Li ĵuris al ili, tial Li buĉis ilin en la dezerto.

17 Nun montriĝu do granda la forto de mia Sinjoro, laŭ la parolo, kiun Vi diris:

18 La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaŭ Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj.

19 Ho, pardonu la kulpon de ĉi tiu popolo laŭ Via granda favorkoreco kaj kiel Vi pardonadis al ĉi tiu popolo de Egiptujo ĝis nun.

20 Kaj la Eternulo diris:Mi pardonis konforme al via diro;

21 sed kiel Mi vivas kaj kiel de la gloro de la Eternulo estas plena la tuta tero,

22 ĉiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne aŭskultis Mian voĉon,

23 ne vidos la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, kaj ĉiuj, kiuj incitis Min, ne vidos ĝin.

24 Sed Mian sklavon Kaleb, ĉar estis en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos ĝin.

25 Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj loĝas en la valo; morgaŭ turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur la vojo al la Ruĝa Maro.

26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

27 Ĝis kiam ĉi tiu malbona komunumo murmuros kontraŭ Mi? la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ Mi, Mi aŭdis.

28 Diru al ili:Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, kiel vi parolis al Miaj oreloj, tiel Mi faros al vi:

29 en ĉi tiu dezerto falos viaj kadavroj, kaj el ĉiuj viaj kalkulitoj, laŭ via tuta kalkulo, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, kiuj murmuris kontraŭ Mi,

30 neniu venos en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi loĝigos vin en ĝi, neniu krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.

31 Viajn infanojn, pri kiuj vi diris, ke ili fariĝos militakiro, Mi venigos tien, kaj ili ekkonos la landon, kiun vi malŝatis.

32 Sed vi-viaj kadavroj falos en ĉi tiu dezerto.

33 Kaj viaj filoj estos paŝtistoj en la dezerto dum kvardek jaroj, kaj portos vian malĉastecon, ĝis kiam viaj kadavroj konsumiĝos en la dezerto.

34 Laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro ĉiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron.

35 Mi, la Eternulo, tion diris:tion Mi faros al tiu tuta malbona komunumo, kiu ribelis kontraŭ Mi; en ĉi tiu dezerto ili pereos kaj ĉi tie ili mortos.

36 Kaj la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon, kaj kiuj revenis kaj murmurigis kontraŭ li la tutan komunumon, disvastigante malbonan famon pri la lando-

37 tiuj viroj, kiuj disvastigis malbonan famon pri la lando, mortis de pesto antaŭ la Eternulo.

38 Sed Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, restis vivaj el tiuj viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon.

39 Kaj Moseo diris tiujn vortojn al ĉiuj Izraelidoj, kaj la popolo tre malĝojis.

40 Kaj ili leviĝis frumatene, kaj iris sur la supron de la monto, dirante:Jen ni estas, kaj ni iru sur la lokon, pri kiu parolis la Eternulo; ĉar ni pekis.

41 Sed Moseo diris:Por kio vi kontraŭagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja ne sukcesos.

42 Ne iru, ĉar la Eternulo ne estas inter vi; kaj ne estu frapataj antaŭ viaj malamikoj.

43 Ĉar la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj estas tie antaŭ vi, kaj vi falos de glavo; ĉar pro tio, ke vi deturniĝis de la Eternulo, la Eternulo ne estos kun vi.

44 Sed ili obstinis, kaj iris sur la supron de la monto; tamen la kesto de la interligo de la Eternulo kaj Moseo ne eliris el la tendaro.

45 Kaj malsupreniris la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto, kaj batis ilin kaj persekutis ilin ĝis Ĥorma.

1 当时, 全体会众大声喧嚷; 那夜众民都哭号。

2 以色列人向摩西和亚伦发怨言; 全体会众都对他们说: "但愿我们早死在埃及地, 或死在这旷野。

3 耶和华为什么把我们领到这地来, 死在刀剑之下呢?我们的妻子和孩子要被掳掠。我们回埃及去, 岂不更好吗?"

4 于是他们彼此说: "我们另立一个首领, 回埃及去吧。"

5 摩西和亚伦就俯伏在以色列全体会众面前。

6 窥探那地的人中, 有嫩的儿子约书亚和耶孚尼的儿子迦勒; 他们撕裂衣服,

7 对以色列全体会众说: "我们去窥探的那地, 是十分美好的地方。

8 耶和华若是喜悦我们, 就必把我们领进那地, 把那地赐给我们, 那地原是流奶与蜜的地。

9 只要你们不背叛耶和华, 就不必怕那地的人, 因为他们是我们的食物; 荫庇他们的, 已经离开他们了, 耶和华却与我们同在; 不要怕他们。"

10 全体会众都说要用石头打死他们二人。这时, 耶和华的荣光在会幕中向以色列众人显现。

11 耶和华对摩西说: "这民藐视我要到几时呢?我虽然在他们中间行了这些神迹, 他们还是不信我要到几时呢?

12 我要用瘟疫击杀他们, 除灭他们; 我要使你成为大国, 比他们还强。"

13 摩西对耶和华说: "这样埃及人必听见这事, 因为你曾用大能, 把这民从他们中间领上来;

14 埃及人也必告诉那地的居民。那地的居民也曾听见你耶和华是在这人民中间, 你耶和华曾面对面的向人显现, 你的云彩常停在他们上面; 日间你在云柱中, 夜间你在火柱中, 走在他们前面。

15 现在如果你把这人民杀死, 像杀死一人, 那些听见你名声的万国就必议论说:

16 ‘因为耶和华不能把这民领进他向他们起誓应许的地, 所以在旷野把他们杀了。’

17 现在求主大发能力, 照着你说过的话:

18 ‘耶和华不轻易发怒, 且有丰盛的慈爱; 他赦免罪孽和过犯; 绝不以有罪的为无罪, 必追讨罪孽, 自父到子, 直到三四代。’

19 求你照着你的大慈爱, 饶恕这人民的罪孽, 好像你从埃及直到现在, 常赦免这人民一样。"

20 耶和华说: "我就照着你的话, 赦免他们;

21 但是, 我指着我的永生起誓, 全地要被耶和华的荣耀充满。

22 这些见过我的荣耀, 和我在埃及与旷野所行的神迹的人, 仍然试探了我这十次, 不听从我的话;

23 他们决不得看见我向他们的祖宗起誓应许之地; 藐视我的, 一个也不能看见那地。

24 但是我的仆人迦勒, 因他另有一个心志, 专心跟从我, 我必把他领进他去过的那地; 他的子孙也必得着那地为业。

25 现在亚玛力人和迦南人住在山谷中, 明天你们要回转, 从到红海路上, 起行到旷野去。"

26 耶和华吩咐摩西和亚伦说:

27 "这恶会众向我发怨言要到几时呢?以色列人向我所发的怨言, 我都听见了。

28 你要对他们说: ‘耶和华说, 我指着我的永生起誓, 我必照着你们所说给我听的, 对待你们:

29 你们的尸体必倒在这旷野; 你们中间被数点过的, 就是按着你们的数目, 从二十岁以上, 向我发过怨言的,

30 都不得进入我起誓给你们居住的那地; 只有耶孚尼的儿子迦勒和嫩的儿子约书亚才可以进去。

31 但是你们的孩子, 就是你们所说他们必被掳掠的, 我要把他们领进去, 他们必得着你们厌弃的那地。

32 至于你们, 你们的尸体必倒在这旷野。

33 你们的儿女必在旷野飘流四十年, 担当你们背信之罪, 直到你们的尸体在旷野都灭尽了。

34 照着你们窥探那地的日数共四十天, 一天算一年, 你们要担当罪孽四十年, 你们就知道我为什么与你们作对。’

35 我耶和华已经说了, 我必要这样对待这聚集反抗我的恶会众; 他们要在这旷野灭尽, 在这里死亡。"

36 摩西派去窥探那地的人回来, 因为带回有关那地的恶信, 以致全体会众都向摩西发怨言,

37 这些带回有关那地的恶信的人, 都遭受瘟疫死在耶和华面前。

38 只有嫩的儿子约书亚和耶孚尼的儿子迦勒, 仍然活着。

39 摩西把这些话告诉以色列众人, 他们就非常悲哀。

40 他们清早起来, 上山顶去, 说: "我们在这里; 我们要上耶和华应许的地方去, 因为我们犯了罪。"

41 摩西说: "你们为什么又违背耶和华的命令呢?这事必不能成功。

42 你们不要上去, 因为耶和华不在你们中间, 免得你们在仇敌面前被杀败。

43 因为亚玛力人和迦南人都在那里, 在你们面前, 你们必倒在刀下; 因为你们转离不跟随耶和华, 耶和华不与你们同在。"

44 他们却擅自上山顶去, 但是耶和华的约柜和摩西并没有离开营地。

45 于是, 亚玛力人和住在那山上的迦南人就下来, 击杀他们, 粉碎他们, 直到何珥玛。