1 Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaŭ Moseo kaj antaŭ la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj;
2 kaj ili diris:Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedaĵon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofĥad al liaj filinoj.
3 Sed se ili fariĝos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedaĵo estos forprenita el la posedaĵo de niaj patroj, kaj aliĝos al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedaĵo ĝi estos forprenita.
4 Kaj kiam eĉ estos jubilea jaro ĉe la Izraelidoj, ilia posedaĵo restos aligita al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la posedaĵo de la tribo de niaj patroj ilia posedaĵo restos forprenita.
5 Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laŭ la instrukcio de la Eternulo, dirante:Prave parolas la tribo de la Jozefidoj.
6 Jen kion ordonis la Eternulo koncerne la filinojn de Celofĥad:Ili povas fariĝi edzinoj de tiuj, kiuj plaĉos al ili, sed nur en familio el la tribo de siaj patroj ili edziniĝu;
7 por ke ne transiru hereda posedaĵo de la Izraelidoj el unu tribo en alian tribon, ĉar ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj.
8 Kaj ĉiu filino, kiu heredas posedaĵon en la triboj de la Izraelidoj, devas edziniĝi kun iu el la familioj de la tribo de ŝia patro, por ke la Izraelidoj heredu ĉiu la posedaĵon de siaj patroj;
9 kaj por ke posedaĵo ne transiru el unu tribo en alian tribon, sed ĉiu tribo de la Izraelidoj restu fortike ĉe sia posedaĵo.
10 Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la filinoj de Celofĥad;
11 kaj Maĥla, Tirca kaj Ĥogla kaj Milka kaj Noa, la filinoj de Celofĥad, edziniĝis kun filoj de siaj onkloj.
12 En la familioj de la filoj de Manase, filo de Jozef, ili edziniĝis, kaj ilia posedaĵo restis en la tribo de la familio de ilia patro.
13 Tio estas la ordonoj kaj la leĝoj, kiujn la Eternulo donis per Moseo al la Izraelidoj en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.
1 约瑟后裔的家族中, 有玛拿西的孙子、玛吉的儿子基列的子孙, 他们族中的首领都前来, 在摩西面前, 在各家族作首领的领袖面前, 和在以色列人面前说:
2 "耶和华曾经吩咐我主要凭抽签把地分给以色列人为业; 我主也受了耶和华的吩咐, 要把我们兄弟西罗非哈的产业分给他的众女儿。
3 但是, 如果她们嫁给以色列中别的支派的人, 她们的产业就必从我们祖宗的产业中被取去, 加在他们丈夫支派的产业上; 这样, 我们抽签所得的产业就失去了。
4 到了以色列人的禧年, 她们的产业就要加在她们丈夫支派的产业上; 这样, 她们的产业就要从我们祖宗支派的产业中被拿去了。"
5 摩西照着耶和华的话, 吩咐以色列说: "约瑟支派的人说得对。
6 论到西罗非哈的众女儿, 耶和华吩咐的话是这样: ‘她们可以随意嫁自己喜欢的人, 但是, 只能嫁给同族同支派的人作妻子。
7 这样, 以色列人的产业, 就不会从一个支派转到另一个支派去; 因为以色列人要各自守住自己祖宗支派的产业。
8 从以色列支派中得了产业的女子, 要嫁给自己祖宗支派的人作妻子, 好使以色列人可以各自承受自己祖宗的产业。
9 这样, 以色列人的产业, 就不会从一个支派转到另一个支派去; 因为以色列人的支派要各自守住自己的产业。’"
10 耶和华怎样吩咐摩西, 西罗非哈的众女儿就怎样行。
11 西罗非哈的女儿玛拉、得撒、曷拉、密迦、挪阿, 都嫁给了自己叔伯的儿子作妻子。
12 她们嫁给了约瑟的儿子玛拿西子孙家族的人作妻子; 她们的产业仍然留在自己的支派中。
13 这是耶和华在耶利哥对面, 约旦河边的摩押平原, 借着摩西向以色列人吩咐的命令和典章。