1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili elsendu el la tendaro ĉiujn leprulojn, kaj ĉiujn, kiuj havas elfluon, kaj ĉiujn, kiuj malpuriĝis de mortinto.

3 Kiel virojn, tiel ankaŭ virinojn elsendu, ekster la tendaron elsendu ilin, por ke ili ne malpurigu siajn tendarojn, inter kiuj Mi loĝas.

4 Kaj la Izraelidoj faris tiel, kaj ili elsendis ilin ekster la tendaron; kiel diris la Eternulo al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

6 Diru al la Izraelidoj:Se viro aŭ virino faros ian pekon kontraŭ homo, farante per tio krimon kontraŭ la Eternulo, kaj tiu animo kulpiĝos,

7 tiam ili konfesu sian pekon, kiun ili faris, kaj ili kompensu sian kulpon plene kaj aldonu ĝian kvinonon, kaj donu al tiu, kontraŭ kiu ili kulpiĝis.

8 Sed se tiu homo ne havas parencon, al kiu oni povus kompensi la kulpon, tiam la kompenso de la kulpo apartenas al la Eternulo, por la pastro, krom la virŝafo de pekliberigo, per kiu li estos pekliberigita.

9 Kaj ĉiu oferdono el ĉiuj sanktaĵoj de la Izraelidoj, kiujn ili alportas al la pastro, apartenas al li.

10 Kaj ĉies sanktigitaĵo al li apartenas. Se iu ion donas al la pastro, ĝi apartenu al li.

11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

12 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se ies edzino forflankiĝos kaj pekos kontraŭ li,

13 kaj iu viro kuŝos kun ŝi sekskuniĝe, kaj tio estos kaŝita antaŭ ŝia edzo, ĉar ŝi malpuriĝis kaŝe, kaj ne estos atestanto pri ŝi kaj ŝi ne estos kaptita;

14 sed atakos lin spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon, kiam ŝi estos malpuriĝinta, aŭ atakos lin spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon, kiam ŝi ne estos malpuriĝinta:

15 tiam la edzo alkonduku sian edzinon al la pastro, kaj alportu pro ŝi kiel oferon dekonon de efo da hordea faruno; li ne verŝu sur ĝin oleon kaj ne metu sur ĝin olibanon, ĉar tio estas farunofero de ĵaluzo, farunofero de memorigo, memorigante pri malbonago.

16 Kaj la pastro alproksimigos ŝin kaj starigos ŝin antaŭ la Eternulo;

17 kaj la pastro prenos sanktan akvon en argila vazo, kaj iom da tero, kiu estos sur la planko de la tabernaklo, la pastro prenos kaj ĵetos en la akvon.

18 Kaj la pastro starigos la virinon antaŭ la Eternulo kaj disliberigos la harojn sur la kapo de la virino kaj donos en ŝiajn manojn la farunoferon de la memorigo, tiun farunoferon de ĵaluzo, kaj en la mano de la pastro estos akvo maldolĉa, malbeniga.

19 Kaj la pastro ŝin ĵurligos, kaj diros al la virino:Se neniu viro kuŝis kun vi kaj se vi ne forflankiĝis per malpuriĝo kun alia viro anstataŭ via edzo, tiam restu sendifekta de ĉi tiu maldolĉa malbeniga akvo;

20 sed se vi forflankiĝis kun alia viro anstataŭ via edzo kaj se vi malpuriĝis kaj iu viro kuŝis kun vi krom via edzo-

21 la pastro ĵurligos la virinon per ĵuro de malbeno, kaj la pastro diros al la virino:Tiam la Eternulo fordonu vin al malbeno kaj al ĵuro inter via popolo, farante vian femuron maldikiĝinta kaj vian ventron ŝvelinta;

22 kaj ĉi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internaĵojn, por ke ŝvelu via ventro kaj maldikiĝu via femuro. Kaj la virino diros:Amen, amen!

23 Kaj la pastro enskribos tiun ĵurligon en libro kaj lavos ĝin per la maldolĉa akvo.

24 Kaj li trinkigos al la virino la maldolĉan malbenigan akvon, kaj eniros en ŝin la malbeniga akvo por maldolĉo.

25 Kaj la pastro prenos el la mano de la virino la farunoferon de ĵaluzo, kaj li skuos la farunoferon antaŭ la Eternulo kaj portos ĝin al la altaro.

26 Kaj la pastro prenos plenmanon el la farunofero, ĝian parton de memorigo, kaj bruligos sur la altaro, kaj poste li trinkigos al la virino la akvon.

27 Kaj kiam li estos trinkiginta al ŝi la akvon, tiam, se ŝi malpuriĝis kaj pekis kontraŭ sia edzo, eniros en ŝin la malbeniga akvo por maldolĉo, kaj ŝvelos ŝia ventro kaj maldikiĝos ŝia femuro; kaj la virino fariĝos malbeno inter sia popolo.

28 Sed se la virino ne malpuriĝis kaj ŝi estas pura, tiam ŝi restos sendifekta kaj povos naski infanojn.

29 Tio estas la leĝo pri la ĵaluzo, kiam virino forflankiĝos kun alia viro anstataŭ sia edzo kaj malpuriĝos,

30 aŭ kiam viron atakos spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon; tiam li starigu la edzinon antaŭ la Eternulo, kaj la pastro agu kun ŝi laŭ la tuta tiu leĝo.

31 Kaj la edzo estos pura de kulpo, kaj la edzino portos sian pekon.

1 耶和华对摩西说:

2 "你要吩咐以色列人, 把所有患痲风病的, 患漏症的, 以及因接触死人而不洁的, 都送出营外;

3 无论男女, 你们都要送出去; 你们要把他们送出营外, 免得他们玷污自己的营, 这营就是我居住的。"

4 以色列人就这样行了, 把他们送出营外; 耶和华怎样吩咐摩西, 以色列人就怎样行了。

5 耶和华对摩西说:

6 "你要对以色列人说: 无论男女, 如果犯了人所犯的任何罪, 以致得罪耶和华, 那人就有了罪;

7 他要承认自己所犯的罪, 把亏负人的损失, 原数赔偿之外, 另外加上五分之一, 给予他亏负的人。

8 如果那人没有近亲可以把所亏负的赔偿给他, 所亏负的, 就要还给耶和华, 就是归给祭司, 此外还要献上为他赎罪的代罪公绵羊。

9 以色列人的一切圣物中, 奉给祭司为举祭的, 都要归给祭司。

10 各人所献的圣物, 要归给祭司; 人无论献给祭司什么, 都要归给祭司。"

11 耶和华对摩西说:

12 "你要告诉以色列人说: 无论什么人, 如果他的妻子背离丈夫, 对他不忠,

13 有人和她同寝, 事情瞒过了丈夫, 没有被查出, 没有见证人指证她, 犯罪时也没有被人捉住;

14 如果她的丈夫生了疑心, 疑忌妻子, 而妻子实在是被玷污了; 又或者丈夫生了疑心, 疑忌妻子, 而妻子并没有被玷污,

15 这人就要把妻子带到祭司那里, 又要为她带来供物, 就是大麦面一公斤, 不可浇上油, 也不可加上乳香, 因为这是疑忌的素祭, 是思念的素祭, 使人思念罪孽。

16 "祭司要使那妇人走进来, 站在耶和华面前。

17 祭司要把圣水盛在瓦器里, 又从帐幕的地面取些尘土, 撒在水中。

18 祭司要使那妇人站在耶和华面前, 松开她的头发, 把思念的素祭, 就是疑忌的素祭, 放在她的手中, 祭司的手里要拿着使人招致咒诅的苦水。

19 祭司要叫那妇人起誓, 对她说: ‘如果没有人与你同寝, 作妻子时没有背弃丈夫被人玷污, 你就免受这使人招致咒诅的苦水。

20 但是, 如果你作妻子时背弃了丈夫, 被人玷污了; 如果你在你的丈夫以外, 曾与别的男人同寝’,

21 这样, 祭司就要叫那妇人发咒起誓, 继续对她说: ‘耶和华要使你的大腿消瘦, 肚腹肿胀; 愿耶和华叫你在你的族人中成为咒诅和起誓的话柄;

22 愿这招致咒诅的水进入你的腹中, 使你的肚腹肿胀, 大腿消瘦。’那妇人要说: ‘阿们、阿们。’

23 "祭司要把这些咒诅的话写在卷上, 又把所写的字洗在苦水里,

24 又要叫那妇人喝这招致咒诅的苦水, 这招致咒诅的水要进入她里面, 就引起痛苦。

25 祭司要从这妇人的手中取过那疑忌的素祭, 把素祭在耶和华面前摇一摇, 然后带到祭坛那里。

26 祭司要从素祭中取出一把来, 作为记念, 放在祭坛上焚烧, 然后才叫妇人喝这水。

27 祭司叫她喝了这水以后, 如果她被人玷污, 对自己的丈夫不忠, 这招致咒诅的水就必进入她里面, 引起痛苦; 她的肚腹必肿胀, 大腿必消瘦; 那妇人就要在她的族人中成为咒诅。

28 但是, 如果这妇人没有被玷污, 而是贞洁的, 就不致受害, 并且要怀孕生子。

29 "这是关于疑忌的律例: 妻子在自己丈夫的权下, 如果背离丈夫, 被人玷污了;

30 或是人生了疑忌的心, 疑忌自己的妻子, 他就要叫那妇人站在耶和华的面前, 祭司要对她执行这法例。

31 这样, 男人可以免罪, 妇人就要担当自己的罪孽。"