1 Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono:
2 Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton.
3 Jen Mi ĵetos insulton sur la semon ĉe vi, malpuraĵon Mi ĵetos sur viajn vizaĝojn, la malpuraĵon de viaj festoferoj, kaj ĝi algluiĝos al vi.
4 Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi ĉi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
5 Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.
6 Instruo de la vero estis en lia buŝo, kaj maljustaĵo ne troviĝis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaŭ Mi, kaj multajn li deturnis de peko.
7 Ĉar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia buŝo oni devas serĉi instruon; ĉar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.
8 Sed vi forkliniĝis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.
9 Tial Mi ankaŭ faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaŭ la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la leĝo.
10 Ĉu ne unu patron ni ĉiuj havas? ĉu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?
11 Perfidis Jehuda, kaj abomenaĵo estas farita en Izrael kaj en Jerusalem; ĉar Jehuda malhonoris la sanktaĵon de la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de fremda dio.
12 Al tiu, kiu tion faras, la Eternulo ekstermos el la tendoj de Jakob majstron kaj disĉiplon, kaj ankaŭ tiun, kiu alportas donon al la Eternulo Cebaot.
13 Ankaŭ tion vi faras:vi kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj ĝemado tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti ion agrable el via mano.
14 Vi diras:Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraŭ kiu vi agis perfide, kvankam ŝi estas via kamaradino kaj via leĝa edzino.
15 Tion ne faris eĉ seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraŭ la edzino de sia juneco.
16 Kiu elmalamis ŝin kaj forpuŝas ŝin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortaĵo, diras la Eternulo Cebaot:estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.
17 Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras:Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras:Ĉiu malbonaganto estas bona antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj tiajn Li favoras; aŭ:Kie estas la Dio de justeco?
1 祭司啊! 现在这命令是给你们的。
2 万军之耶和华说: "你们若不听从, 若不放在心上, 不把荣耀归给我的名, 我就使咒诅临到你们中间, 我要咒诅你们应得的福分, 并且已经咒诅了, 因为你们没有把这命令放在心上。
3 我要斥责你们的子孙, 也要把粪涂抹在你们的脸上, 就是节期祭牲的粪; 人要把你们抬到粪堆去。"
4 万军之耶和华说: "这样, 你们就知道是我把这命令给你们, 使我与利未所立的约得以存留。
5 我与他所立的是生命和平安的约, 也把这些赐给了他。我要使他敬畏我, 又畏惧我的名。
6 在他的口中有真理的教训, 在他的嘴里也没有不义; 他以平安和正直与我同行, 使许多人回头离开罪孽。"
7 祭司的嘴当保存知识, 人要从他的口中寻求教训, 因为他是万军耶和华的使者。
8 万军之耶和华说: "你们却偏离了正路, 使许多人在律法上跌倒; 你们也破坏了我与利未所立的约。
9 因此, 我也使你们在众人面前被藐视、受轻看, 因为你们不遵守我的道, 在律法上徇人的情面。"
10 我们不是同有一位父吗?不是同一位 神创造我们吗?为什么我们各人对自己的兄弟不忠, 亵渎我们列祖的约呢?
11 犹大人行了诡诈, 在以色列和耶路撒冷中作了可憎的事; 因为犹大人亵渎耶和华所爱的圣所, 娶了事奉外族神的女子为妻。
12 行这事的, 无论是主动的, 或是附从的, 连那献礼物给万军耶和华的, 耶和华必把那人从雅各的帐棚中除掉。
13 你们又行了这事: 使眼泪、哀哭和呻吟盖满了耶和华的坛, 因为耶和华不再垂看礼物, 也不喜悦从你们手中收纳。
14 你们还问: "为什么呢?"因为耶和华在你和你年轻时所娶的妻子中间作证; 她是你的伴侣, 是你立约的妻子, 你竟对她不忠!
15 一个还有灵性的人, 是不会这样作的。他会作什么呢?他会寻求 神的子孙。所以要谨守你们的灵性, 不可对年轻时所娶的妻子不忠。
16 耶和华以色列的 神说: "我恨恶休妻和以强暴待妻子。"万军之耶和华说: "所以要谨守你们的灵性, 不可行诡诈的事。"
17 你们用自己的言语使耶和华厌烦, 你们还说: "我们怎样使他厌烦呢?"因为你们说: "作恶的, 耶和华都看为善, 并且喜悦他们。"或说: "公义的 神在哪里呢?"