1 Mi diris en mia koro:Lasu, mi elprovos vin per ĝojo, kaj vi ĝuu bonon; sed jen ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.

2 Pri la rido mi diris:Ĝi estas sensencaĵo! kaj pri la ĝojo:Kion ĝi havigas?

3 Mi serĉis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino, kaj, dum mia koro min gvidas per saĝeco, sekvi ankaŭ malsaĝecon, ĝis mi ekvidos, kio estas bona por la homidoj, kion ili povus fari sub la ĉielo en la kalkulitaj tagoj de sia vivo.

4 Mi entreprenis grandajn farojn:mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn;

5 mi aranĝis al mi ĝardenojn kaj arbaretojn, kaj plantis en ili ĉiafruktajn arbojn;

6 mi aranĝis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn, kiuj kreskigas arbojn;

7 mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn mi havis; ankaŭ da bruto granda kaj malgranda mi havis pli multe, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem;

8 mi kolektis al mi ankaŭ arĝenton kaj oron, kaj juvelojn de reĝoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn.

9 Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis ĉion pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem, kaj mia saĝeco restis kun mi.

10 Kaj ĉion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia ĝojo, ĉar mia koro ĝojis pri ĉiuj miaj laboroj; kaj ĉi tio estis mia rekompenco por ĉiuj miaj laboroj.

11 Kaj mi ekrigardis ĉiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj ĉiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin:kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.

12 Kaj mi turnis min, por rigardi saĝecon kaj malsaĝecon kaj sensencecon; ĉar kion povas fari homo, venonta post reĝo, en komparo kun tio, kion tiu jam antaŭ longe faris?

13 Kaj mi vidis, ke havas superecon la saĝeco antaŭ la malsaĝeco, kiel havas superecon lumo antaŭ mallumo.

14 La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo; sed mi ankaŭ eksciis, ke unu sorto atingas ilin ĉiujn.

15 Kaj mi diris en mia koro:Ankaŭ min atingos tia sama sorto, kiel la malsaĝulon; por kio do mi estis pli saĝa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.

16 Ĉar pri la saĝulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsaĝulo; en la tempoj estontaj ĉio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas saĝulo egale kiel malsaĝulo!

17 Kaj mi ekmalamis la vivon; ĉar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj fariĝas sub la suno, ĉar ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo.

18 Kaj mi ekmalamis ĉiun laboron, kiun mi laboris sub la suno; ĉar mi devos lasi ĝin al homo, kiu estos post mi.

19 Kaj kiu scias, ĉu estos saĝa aŭ malsaĝa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj streĉis mian saĝon sub la suno? Ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.

20 Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno.

21 Ĉar ofte oni vidas homon, kiu laboras en saĝo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por ĝi; ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj granda malbono.

22 Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?

23 Ĉar ĉiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; eĉ en la nokto ne trankviliĝas lia koro; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.

24 Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki kaj igi sian animon ĝui plezuron de lia laborado; ankaŭ pri ĉi tio mi vidis, ke ĝi estas de la mano de Dio.

25 Ĉar kiu povas manĝi, kaj kiu povas ĝui, sen Li?

26 Ĉar al homo, kiu agas bone antaŭ Li, Li donas saĝon kaj scion kaj ĝojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaŭ Dio; kaj ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.

1 我自己心里说: "来吧, 我用享乐试试你, 让你看看有什么好处。"想不到, 这也是虚空。

2 对嬉笑, 我说: "那是狂妄"; 对享乐, 我说: "这有什么作用呢?"

3 我心里筹思, 怎样用酒使我的身体畅快, 又保持愚昧, 但我的内心仍由智慧引导; 直到我看明世人, 在诸天之下一生有限的年日中所行的, 对他们有益的是什么。

4 我大事发展: 为自己建造房屋, 栽种葡萄园,

5 修造园囿, 在园中栽种各类果树,

6 挖造水池, 用来浇灌培植树木的林园。

7 我买了仆婢, 也有生在家中的奴仆; 又拥有大群牛羊, 胜过任何比我先在耶路撒冷的人所拥有的。

8 我又为自己积蓄金银, 以及列王和各省的财宝。我又为自己招募男女歌手, 收纳许多妃嫔, 是世人所以为乐的。

9 于是我就日渐昌大, 超过任何比我先在耶路撒冷的人; 我的智慧仍然与我同在。

10 我眼中所求的, 我都不禁止; 我心所喜欢的, 我都没抑制。我的心因我的一切劳碌而快乐, 这就是我从一切劳碌中所得的分。

11 然后, 我省察我手所作的一切, 和我劳碌所成就的, 想不到一切都是虚空, 都是捕风, 在日光之下毫无益处。

12 我转过来观察智慧、狂妄和愚昧。王的继承人还能作什么呢?只不过作先前作过的罢了。

13 于是我看出智慧胜过愚昧, 如同光明胜过黑暗一样。

14 智慧人的眼目明亮, 愚昧人却走在黑暗中。我也知道同一的命运要临到这两种人身上。

15 我自己心里说: "临到愚昧人身上的, 也必临到我身上; 那么, 我为什么要更有智慧呢?"于是我心里说: "这也是虚空。"

16 因为智慧人和愚昧人一样, 没有人永远记念他们, 在未来的日子里, 都会被人遗忘。可叹智慧人跟愚昧人一样, 终必死亡。

17 因此我恨恶生命, 因为在日光之下所发生的事, 都使我厌烦。一切都是虚空, 都是捕风。

18 我恨恶我的一切劳碌, 就是我在日光之下的劳碌, 因为我不得不把劳碌的成果留给后人。

19 那人将来是智是愚, 有谁晓得呢?可是他竟要掌管一切我劳碌得来的, 就是我在日光之下用智慧得来的。这又是虚空。

20 于是我转念, 对日光之下我所劳碌的一切, 心感绝望;

21 因为人用智慧、知识和技能所劳碌得来的, 却必须留给未曾劳碌的人为分。这也是虚空, 是极大的憾事。

22 人的一切劳碌和操心, 就是他在日光之下所劳碌的, 对自己有什么益处呢?

23 其实终其一生, 他的担子既痛苦又烦恼, 在夜间也不能安心。这也是虚空。

24 人最好是吃喝, 在自己的劳碌中自得其乐; 我看这也是出于 神的手。

25 离开了他("他"按照《马索拉抄本》应作"我"; 现参照《七十士译本》翻译), 谁能有吃的呢?谁能享乐呢?

26 神把智慧、知识和喜乐赐给他所喜悦的人, 却使罪人作收集和积聚的差事, 把所得的归给 神所喜悦的人。这也是虚空, 也是捕风。