1 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto.

2 Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj.

3 Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li alvokas laŭ nomoj siajn proprajn ŝafojn, kaj elkondukas ilin.

4 Kaj kiam li kondukis eksteren siajn ŝafojn, li iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas, ĉar ili konas lian voĉon.

5 Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, ĉar ili ne konas la voĉon de fremduloj.

6 Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.

7 Jesuo do diris denove al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Mi estas la pordo de la ŝafoj.

8 Ĉiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas ŝtelistoj kaj rabistoj; sed la ŝafoj ne aŭskultis ilin.

9 Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos paŝtaĵon.

10 La ŝtelisto ne venas, krom por ŝteli kaj buĉi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde.

11 Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj.

12 La dungito, kaj tiu, kiu ne estas paŝtisto, kies propraĵo la ŝafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas;

13 li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la ŝafoj.

14 Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas

15 tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj.

16 Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto.

17 Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu.

18 Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.

19 Denove fariĝis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj.

20 Kaj multaj el ili diris:Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin aŭskultas?

21 Aliaj diris:Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. Ĉu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?

22 Okazis la festo de inaŭguro en Jerusalem, kaj estis vintro;

23 kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono.

24 La Judoj do ĉirkaŭis lin, kaj diris al li:Ĝis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkaŝe.

25 Jesuo respondis al ili:Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi.

26 Sed vi ne kredas, ĉar vi ne estas el miaj ŝafoj.

27 Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;

28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.

29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas ĉion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro.

30 Mi kaj la Patro estas unu.

31 Tiam la Judoj denove prenis ŝtonojn, por ŝtonmortigi lin.

32 Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas ŝtonmortigi min?

33 La Judoj respondis:Ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio.

34 Jesuo respondis:Ĉu ne estas skribite en via leĝo:Mi diris:Vi estas dioj?

35 Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita),

36 ĉu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon:Vi blasfemas; ĉar mi diris:Mi estas Filo de Dio?

37 Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi.

38 Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro.

39 Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.

40 Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis.

41 Kaj multaj venis al li, kaj diris:Johano ja ne faris signon; sed ĉio, kion Johano diris pri ĉi tiu, estis vera.

42 Kaj tie multaj kredis al li.

1 "我实实在在告诉你们, 那不从门进羊圈, 倒从别处爬进去的, 那人就是贼, 就是强盗;

2 那从门进去的, 才是羊的牧人。

3 看门的给他开门, 羊也听他的声音; 他按着名字呼叫自己的羊, 领它们出来。

4 他把自己的羊领出来以后, 就走在前头, 羊也跟随他, 因为认得他的声音。

5 它们决不会跟随陌生人, 反而逃避他, 因为不认得陌生人的声音。"

6 耶稣对他们说了这个譬喻, 他们却不明白他所说的是什么。

7 于是耶稣又说: "我实实在在告诉你们, 我就是羊的门。

8 所有在我以先来的, 都是贼和强盗; 羊却不听从他们。

9 我就是门, 如果有人借着我进来, 就必定得救, 并且可以出、可以入, 也可以找到草场。

10 贼来了, 不过是要偷窃、杀害、毁坏; 我来了, 是要使羊得生命, 并且得的更丰盛。

11 我是好牧人, 好牧人为羊舍命。

12 那作雇工不是牧人的, 羊也不是自己的, 他一见狼来, 就把羊撇下逃跑, 狼就抓住羊群, 把他们驱散了;

13 因为他是个雇工, 对羊群漠不关心。

14 我是好牧人, 我认识我的羊, 我的羊也认识我,

15 好像父认识我, 我也认识父一样; 并且我为羊舍命。

16 我还有别的羊, 不在这羊圈里; 我必须把它们领来, 它们也要听我的声音, 并且要合成一群, 归于一个牧人。

17 父爱我, 因为我把生命舍去, 好再把它取回来。

18 没有人能夺去我的生命, 是我自己舍去的。我有权把生命舍去, 也有权把它取回来; 这是我从我的父所领受的命令。"

19 犹太人因着这些话又起了纷争。

20 他们当中有许多人说: "他是鬼附的, 他发疯了; 为什么要听他呢?"

21 另外有人说: "这话不是鬼附的人所说的。鬼怎能使瞎子的眼睛开了呢?"

22 在耶路撒冷, 献殿节到了, 那时是冬天。

23 耶稣在殿的所罗门廊上走过,

24 犹太人围着他, 对他说: "你使我们心里悬疑不定, 要到几时呢?如果你是基督, 就公开地告诉我们吧! "

25 耶稣对他们说: "我已经告诉你们, 你们却不相信; 我奉我父的名所作的事, 可以为我作证。

26 只是你们不信, 因为你们不是我的羊。

27 我的羊听我的声音, 我也认识他们, 他们也跟随我。

28 我赐给他们永生, 他们永不灭亡, 谁也不能把他们从我手里夺去。

29 那位把羊群赐给我的父比一切都大, 也没有人能把他们从我父的手里夺去。

30 我与父原为一。"

31 犹太人又拿起石头要打他。

32 耶稣对他们说: "我把许多从父那里来的善事显给你们看, 你们因哪一件要用石头打我呢?"

33 犹太人对他说: "我们不是因为善事用石头打你, 而是因为你说了僭妄的话; 又因为你是个人, 竟然把自己当作 神。"

34 耶稣说: "你们的律法上不是写着‘我说你们是神’吗?

35 圣经是不能废除的, 如果那些承受 神的道的人, 神尚且称他们是神,

36 那么父所分别为圣又差到世上来的, 他自称是 神的儿子, 你们就说他说了僭妄 神的话吗?

37 我若不作我父的事, 你们就不必信我;

38 我若作了, 你们纵然不信我, 也应当信这些事, 好使你们确实知道, 我父是在我里面, 我也在父里面。"

39 他们又要逮捕耶稣, 他却从他们的手中逃脱了。

40 耶稣又往约旦河东去, 到约翰从前施洗的地方, 住在那里。

41 许多人到他那里去, 说: "约翰没有行过一件神迹, 但约翰指着这人所说的一切话, 都是真实的。"

42 在那里就有许多人信了耶稣。