1 Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurĝigis.
2 Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo;
3 kaj venis al li, kaj diris:Saluton, Reĝo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj.
4 Pilato do denove eliris, kaj diris al ili:Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon.
5 Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili:Jen la homo!
6 Kiam do la ĉefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis:Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili:Mem prenu lin kaj krucumu lin, ĉar mi trovas en li nenian kulpon.
7 La Judoj respondis al li:Ni havas leĝon, kaj laŭ tiu leĝo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio.
8 Kiam do Pilato aŭdis tiun diron, li des pli timis;
9 kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo:De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis.
10 Tiam diris Pilato al li:Ĉu vi ne parolas al mi? ĉu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin?
11 Jesuo respondis:Vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.
12 Ĉe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante:Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; ĉiu, kiu pretendas esti reĝo, parolas kontraŭ Cezaro.
13 Kiam do Pilato aŭdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata.
14 Estis la Preparado de la Pasko, ĉirkaŭ la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj:Jen via Reĝo!
15 Ili kriegis:Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili:Ĉu mi krucumu vian Reĝon? La ĉefpastroj respondis:Ni ne havas reĝon krom Cezaro.
16 Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita.
17 Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota;
18 tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, ĉiuflanke po unu, kaj Jesuon meze.
19 Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite:JESUO NAZARETA, LA REĜO DE LA JUDOJ.
20 Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.
21 Tiam la ĉefpastroj de la Judoj diris al Pilato:Ne skribu:La Reĝo de la Judoj; sed, ke li diris:Mi estas Reĝo de la Judoj.
22 Respondis Pilato:Kion mi skribis, tion mi skribis.
23 Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto.
24 Ili do diris unu al alia:Ni ne disŝiru ĝin, sed lotu pri ĝi, kies ĝi estos; por ke plenumiĝu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris.
25 Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.
26 Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia patrino:Virino, jen via filo!
27 Tiam li diris al la disĉiplo:Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon.
28 Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la Skribo, diris:Mi soifas.
29 Kuŝis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis ĝin al lia buŝo.
30 Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris:Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.
31 La Judoj, ĉar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (ĉar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin.
32 Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li;
33 sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn;
34 tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo.
35 Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaŭ kredu.
36 Ĉar tio okazis, por ke plenumiĝu la Skribo:Osto en li ne estos rompita.
37 Kaj ankoraŭ alia Skribo diras:Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.
38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.
39 Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj.
40 Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo.
41 Kaj estis ĝardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la ĝardeno nova tombo, en kiun ankoraŭ neniu estis metita.
42 Tien do, pro la Preparado de la Judoj (ĉar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.
1 那时, 彼拉多吩咐人把耶稣拉去鞭打。
2 士兵用荆棘编成冠冕, 戴在他的头上, 又给他披上紫色的外袍,
3 然后来到他面前, 说: "犹太人的王万岁! "并且用手掌打他。
4 彼拉多再次出到外面, 对犹太人说: "看! 我把他带出来给你们, 让你们知道我查不出他有什么罪。"
5 于是耶稣出来, 戴着荆棘的冠冕, 披着紫色的外袍。彼拉多对他们说: "看, 这个人! "
6 祭司长和差役看见耶稣, 就喊叫说: "把他钉十字架! 把他钉十字架! "彼拉多对他们说: "你们自己把他带去钉十字架吧! 我查不出他有什么罪。"
7 犹太人回答: "我们有律法, 根据那律法, 他是该死的, 因为他自命为 神的儿子。"
8 彼拉多听见这话, 就更加害怕,
9 又进了官邸, 问耶稣: "你究竟是从哪里来的?"耶稣却不回答他。
10 彼拉多对他说: "你不对我说话吗?你不知道我有权释放你, 也有权把你钉十字架吗?"
11 耶稣说: "如果不是从天上给你权柄, 你就无权办我; 因此, 把我交给你的那人, 罪更重了。"
12 从那时起, 彼拉多想释放耶稣; 可是犹太人却喊叫说: "如果你释放这个人, 就不是凯撒的忠臣了。凡是自命为王的, 就是与凯撒为敌。"
13 彼拉多听了这些话, 就把耶稣带到外面, 到了一个名叫"铺石地"(希伯来话叫加巴大)的地方, 就在那里开庭审问。
14 那天是逾越节的预备日, 约在正午的时候。彼拉多对犹太人说: "看, 你们的王! "
15 他们就喊叫起来: "除掉他! 除掉他! 把他钉十字架! "彼拉多问他们: "我可以把你们的王钉十字架吗?"祭司长回答: "除了凯撒, 我们没有王! "
16 于是彼拉多把耶稣交给他们去钉十字架。
17 他们把耶稣带去了。耶稣自己背着十字架出来, 到了一个名叫"髑髅"的地方, 希伯来话叫各各他。
18 他们就在那里把耶稣钉在十字架上; 和他一同钉十字架的, 还有两个人, 一边一个, 耶稣在中间。
19 彼拉多写了一个牌子, 放在十字架上头, 写的是: "犹太人的王拿撒勒人耶稣。"
20 有许多犹太人念了这牌子上所写的, 因为耶稣钉十字架的地方离城不远, 而且那牌子是用希伯来文、拉丁文和希腊文写的。
21 犹太人的祭司长对彼拉多说: "不要写‘犹太人的王’, 要写‘这个人自称: 我是犹太人的王’。"
22 彼拉多说: "我所写的, 我已经写了! "
23 士兵把耶稣钉了十字架之后, 就把他的衣服拿来, 分成四分, 每个兵一分。他们又拿他的内衣; 这内衣是没有缝的, 是从上到下整件织成的。
24 因此, 他们彼此说: "我们不要把它撕开, 我们来抽签吧, 看看是谁的。"这就应验了经上所说的: "他们分了我的外衣, 又为我的内衣抽签。"士兵果然这样作了。
25 站在耶稣十字架旁边的, 有他母亲和他母亲的姊妹, 还有高罗巴的妻子马利亚, 和抹大拉的马利亚。
26 耶稣看见母亲, 又看见他所爱的那门徒站在旁边, 就对母亲说: "母亲("母亲"原文作"妇人"), 看! 你的儿子。"
27 然后他对那门徒说: "看! 你的母亲。"从那时起, 那门徒就把她接到自己的家里去了。
28 这事以后, 耶稣知道一切都已经成就了, 为了要使经上的话应验, 就说: "我渴了。"
29 在那里有一个坛子, 盛满了酸酒, 他们就拿海绵浸了酸酒, 绑在牛膝草上, 送到他的口里。
30 耶稣尝了那酸酒, 说: "成了! "就低下头, 断了气。
31 因为那天是预备日, 为了要避免尸体在安息日留在十字架上(因为那安息日是个重要的日子), 犹太人就请求彼拉多打断那些被钉十字架的人的腿, 把他们拿下来。
32 于是士兵来了, 把和耶稣一同钉十字架的那两个人的腿都先后打断了。
33 他们来到耶稣那里, 看见他已经死了, 就没有打断他的腿。
34 但是有一个士兵用枪刺他的肋旁, 立刻有血和水流出来。
35 那看见这事的人已经作证了, 他的见证是真实的, 他也知道自己所说的是实在的, 使你们也相信。
36 这些事的发生, 是要应验经上所说的: "他的骨头, 一根也不可折断。"
37 另有一处经文说: "他们要仰望自己所刺的人。"
38 这些事以后, 有一个亚利马太人约瑟来求彼拉多, 要领耶稣的身体; 他因为怕犹太人, 就暗暗地作耶稣的门徒。彼拉多批准了, 他便把耶稣的身体领去。
39 从前夜间来见耶稣的尼哥德慕也来了, 带着没药和沉香混合的香料, 约有三十二公斤。
40 他们领取了耶稣的身体, 照着犹太人的葬礼的规例, 用细麻布和香料把他裹好。
41 在耶稣钉十字架的地方, 有一个园子, 园里有一个新的墓穴, 是从来没有葬过人的。
42 因为那天是犹太人的预备日, 又因为那墓穴就在附近, 他们就把耶稣葬在那里。