1 Jesuo do ses tagojn antaŭ la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj.

2 Oni do pretigis por li tie vespermanĝon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li ĉe manĝo.

3 Tiam Maria prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Jesuo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo.

4 Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta:

5 Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tricent denaroj kaj donis al malriĉuloj?

6 Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin.

7 Sed Jesuo diris:Lasu ŝin konservi ĝin por la tago de mia entombigo.

8 Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.

9 La amaso de la Judoj do sciiĝis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaŭ por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj.

10 Sed la ĉefpastroj konsiliĝis, ke ili mortigu ankaŭ Lazaron;

11 ĉar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.

12 En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem,

13 prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis:Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!

14 Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite:

15 Ne timu, filino de Cion:jen via Reĝo venas, sidanta sur ido de azeno.

16 Tion la disĉiploj unue ne komprenis; sed post la gloriĝo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.

17 La homamaso do, kiu ĉeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li.

18 Pro tio ankaŭ la homamaso iris al li renkonte, ĉar ili sciiĝis, ke li faris tiun signon.

19 La Fariseoj do diris inter si:Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.

20 Kaj inter tiuj, kiuj alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo, estis iuj Grekoj;

21 tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante:Sinjoro, ni volas vidi Jesuon.

22 Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon.

23 Sed Jesuo respondis al ili, dirante:Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata.

24 Vere, vere, mi diras al vi:Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.

25 Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo.

26 Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.

27 Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo.

28 Patro, gloru Vian nomon. Tiam voĉo venis el la ĉielo:Mi jam gloris ĝin kaj denove gloros.

29 Do la apudstaranta homamaso, aŭdinte, diris, ke tondris; aliaj diris:Anĝelo parolis al li.

30 Jesuo respondis kaj diris:Ne por mi venis tiu voĉo, sed por vi.

31 Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu mondo estos elpelita.

32 Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn.

33 Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos.

34 La homamaso respondis al li:Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras:La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo?

35 Jesuo do diris al ili:Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.

36 Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kaŝis for de ili.

37 Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li;

38 por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?

39 Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue:

40 Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertiĝu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.

41 Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li.

42 Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo;

43 ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.

44 Kaj Jesuo kriis kaj diris:Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis.

45 Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ Tiun, kiu min sendis.

46 Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo.

47 Kaj se iu aŭdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne juĝas; ĉar mi venis, ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon.

48 Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago.

49 Ĉar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru.

50 Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.

1 逾越节前六天, 耶稣到了伯大尼, 就是拉撒路所住的地方; 耶稣曾经使这拉撒路从死人中复活。

2 有人在那里为耶稣预备了筵席。马大在那里侍候, 拉撒路也和一些人与耶稣一同吃饭。

3 马利亚拿了半公斤珍贵纯正的哪哒香膏, 抹耶稣的脚, 又用自己的头发去擦; 屋里就满了香膏的香气。

4 耶稣的一个门徒, 就是那要出卖他的加略人犹大, 说:

5 "为什么不把这香膏卖三百银币, 赒济穷人呢?"

6 他说这话, 并不是因为他关怀穷人, 而是因为他是个贼, 又带着钱囊, 常取其中所存的。

7 耶稣就说: "由她吧, 这香膏是她留下来为我安葬的日子用的。

8 你们常常有穷人跟你们在一起, 却不常有我。"

9 有一大群犹太人知道耶稣在那里, 就都来了, 然而他们不单是为了耶稣的缘故, 也是要看看耶稣使他从死人中复活的拉撒路。

10 于是祭司长想把拉撒路也杀掉,

11 因为有许多犹太人为了拉撒路的缘故, 离开他们, 信了耶稣。

12 第二天, 有一大群上来过节的人, 听见耶稣要来耶路撒冷,

13 就拿着棕树枝出去迎接他, 欢呼说: "和散那, 奉主名来的以色列王, 是应当称颂的! "

14 耶稣找到一头小驴, 就骑在上面, 正如经上所记的:

15 "锡安的居民哪, 不要惧怕; 看哪, 你的王来了, 他骑着小驴来了。"

16 门徒起初不明白这些事, 可是到耶稣得了荣耀以后, 他们才想起这些话是指着他说的, 并且人们果然向他这样行了。

17 那些和耶稣在一起, 看见他叫拉撒路从坟墓出来, 又使他从死人中复活的群众, 都为这事作见证。

18 群众因为听见他行了这神迹, 就去迎接他。

19 于是法利赛人彼此说: "你们看, 你们都是徒劳无功, 世人都去跟随他了! "

20 上去过节作礼拜的人中, 有些是希腊人。

21 他们来到加利利的伯赛大人腓力那里, 请求他, 说: "先生, 我们想见耶稣。"

22 腓力去告诉安得烈, 安得烈就和腓力去告诉耶稣。

23 耶稣对他们说: "人子得荣耀的时候到了!

24 我实实在在告诉你们, 一粒麦子若不落在地里死了, 仍旧是一粒; 如果死了, 就结出许多果实来。

25 爱惜自己生命的, 就丧掉生命; 在这世上恨恶自己生命的, 必会保全生命到永远。

26 如果有人服事我, 就应当跟从我; 我在哪里, 服事我的人也会在哪里; 如果有人服事我, 我父必尊重他。

27 "我现在心里烦乱, 我应该说什么呢?说‘父啊, 救我脱离这时刻’吗?然而我正是为了这个缘故来的, 要面对这时刻。

28 父啊, 愿你荣耀你的名! "当时有声音从天上来, 说: "我已经荣耀了我的名, 还要再荣耀。"

29 站在旁边的群众听见了, 就说: "打雷了。"另外有人说: "有天使对他说话。"

30 耶稣说: "这声音不是为了我, 而是为了你们发出的。

31 现在是这世界受审判的时候了, 现在这世界的王要被赶出去。

32 我若从地上被举起来, 就要吸引万人归向我。"

33 他说这话, 是指着自己将要怎样死说的。

34 于是群众对他说: "我们从律法上知道基督是永远常存的, 你怎么说‘人子必须被举起来’呢?这人子是谁呢?"

35 耶稣说: "光在你们中间的时间不多了。你们应当趁着有光的时候行走, 免得黑暗追上你们。在黑暗中行走的人, 不知道往哪里去。

36 你们应当趁着有光的时候信从这光, 使你们成为光明的儿女。"耶稣说完了这些话, 就离开他们隐藏起来。

37 耶稣在他们面前行了许多神迹, 但是他们仍然不信他。

38 这是要应验以赛亚先知所说的话: "主啊, 我们所传的, 有谁信呢?主的膀臂向谁显露呢?"

39 他们不能相信, 因为以赛亚又说:

40 " 神使他们瞎了眼, 硬了心, 免得他们眼睛看见, 心里明白而回转过来; 我就医好他们。"

41 以赛亚说这些话, 是因为看见了他的荣耀, 就指着他说的。

42 虽然这样, 官长当中也有许多人信了耶稣。但是因为法利赛人的缘故, 他们不敢公开承认, 免得被赶出会堂;

43 因为他们爱人的荣耀, 过于爱 神的荣耀。

44 耶稣大声说: "信我的, 不单是信我, 也是信那差我来的。

45 看见我的, 就是看见那差我来的。

46 我是光, 我到世上来, 叫所有信我的不住在黑暗里。

47 人若听见我的话却不遵守的, 我不审判他, 因为我来不是要审判世人, 而是要拯救世人。

48 弃绝我又不接受我的话的人, 自有审判他的。我所讲的道在末日要定他的罪;

49 因为我没有凭着自己说话, 而是差我来的父给了我命令, 要我说什么, 讲什么。

50 我知道他的命令就是永生。所以, 我所讲的, 正是父吩咐我要我讲的。"