1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
2 Tiu estis en la komenco kun Dio.
3 Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis.
4 En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
5 Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.
6 De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.
7 Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu.
8 Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.
9 Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.
10 Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis.
11 Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
12 Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
13 kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
14 Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
15 Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante:Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris:Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
16 Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.
17 Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.
18 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
19 Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin:Kiu vi estas?
20 Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis:Mi ne estas la Kristo.
21 Kaj ili demandis lin:Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris:Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis:Ne.
22 Ili do diris al li:Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?
23 Li diris:Mi estas voĉo de krianto en la dezerto:Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.
24 Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj.
25 Kaj ili demandis lin, kaj diris al li:Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?
26 Johano respondis al ili, dirante:Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,
27 kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi.
28 Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.
29 La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!
30 Li estas tiu, pri kiu mi diris:Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
31 Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
32 Kaj Johano atestis, dirante:Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li.
33 Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi:Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.
34 Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.
35 Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj;
36 kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris:Jen la Ŝafido de Dio!
37 Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon.
38 Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili:Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li:Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas?
39 Li diris al ili:Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili restis ĉe li tiun tagon; estis ĉirkaŭ la deka horo.
40 Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro.
41 Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).
42 Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).
43 La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li:Sekvu min.
44 Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro.
45 Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.
46 Kaj Natanael diris al li:Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li:Venu kaj vidu.
47 Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!
48 Natanael diris al li:Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li:Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis.
49 Natanael respondis kaj diris al li:Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael!
50 Jesuo respondis kaj diris al li:Ĉu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi:Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio.
51 Kaj li diris al li:Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.
1 太初有道, 道与 神同在, 道就是 神。
2 这道太初与 神同在。
3 万有是借着他造的; 凡被造的, 没有一样不是借着他造的。
4 在他里面有生命, (有些抄本第3、4节或译: "万有是借着他造的, 没有一样不是借着他造的; 凡被造的, 都在他里面有生命......")这生命就是人的光。
5 光照在黑暗中, 黑暗不能胜过光。
6 有一个人, 名叫约翰, 是 神所差来的。
7 他来是要作见证, 就是为光作见证, 使众人借着他可以相信。
8 他不是那光, 而是要为那光作见证。
9 那光来到世界, 是普照世人的真光。
10 他在世界, 世界也是借着他造的, 世界却不认识他。
11 他到自己的地方来, 自己的人却不接受他。
12 凡接受他的, 就是信他名的人, 他就赐给他们权利, 成为 神的儿女。
13 他们不是从血统生的, 不是从肉身的意思生的, 也不是从人意生的, 而是从 神生的。
14 道成了肉身, 住在我们中间, 满有恩典和真理。我们见过他的荣光, 正是从父而来的独生子的荣光。
15 约翰为他作见证, 大声说: "这一位就是我所说的: ‘那在我以后来的, 位分比我高, 因为他本来是在我以前的。’"
16 从他的丰盛里我们都领受了, 而且恩上加恩。
17 律法是借着摩西颁布的, 恩典和真理却是借着耶稣基督而来的。
18 从来没有人见过 神, 只有在父怀里的独生子把他彰显出来。
19 以下是约翰的见证: 犹太人从耶路撒冷派祭司和利未人到约翰那里, 问他: "你是谁?"
20 约翰并不否认, 坦白地承认说: "我不是基督。"
21 他们又问: "那么你是谁?是以利亚吗?"他说: "我不是。""是那位先知吗?"他回答: "不是。"
22 于是他们再问: "你是谁?好让我们回复派我们来的人。你说你自己是谁?"
23 他说: "我就是在旷野呼喊者的声音: ‘修直主的路! ’正如以赛亚先知所说的。"
24 这些人是法利赛人派来的。
25 他们问约翰: "你既然不是基督, 不是以利亚, 也不是那位先知, 那么你为什么施洗呢?"
26 约翰回答: "我是用水施洗, 但有一位站在你们中间, 是你们不认识的;
27 他是在我以后来的, 我就是给他解鞋带也不配。"
28 这些事发生在约旦河东的伯大尼, 约翰施洗的地方。
29 第二天, 约翰见耶稣迎面而来, 就说: "看哪, 神的羊羔, 是除去世人的罪孽的!
30 这一位就是我所说的: ‘有一个人, 是在我以后来的, 位分比我高, 因为他本来是在我以前的。’
31 我本来不认识他, 但为了要把他显明给以色列人, 因此我来用水施洗。"
32 约翰又作见证说: "我曾看见圣灵, 好像鸽子从天上降下来, 停留在他的身上。
33 我本来不认识他, 但那差我来用水施洗的对我说: ‘你看见圣灵降下来, 停留在谁身上, 谁就是用圣灵施洗的。’
34 我看见了, 就作见证说: ‘这就是 神的儿子。’"
35 过了一天, 约翰和他的两个门徒又站在那里。
36 约翰看见耶稣走过的时候, 就说: "看哪, 神的羊羔! "
37 那两个门徒听见他的话, 就跟从了耶稣。
38 耶稣转过身来, 看见他们跟着, 就问: "你们要什么?"他们说: "拉比, 你在哪里住?"("拉比"的意思就是"老师"。)
39 他说: "你们来看吧! "于是他们就去看他所住的地方。那一天他们就和耶稣住在一起; 那时大约是下午四点钟。
40 听了约翰的话而跟从耶稣的那两个人, 一个是西门.彼得的弟弟安得烈。
41 他先找到自己的哥哥西门, 告诉他: "我们遇见弥赛亚了! "("弥赛亚"的意思就是"基督"。)
42 安得烈就带他到耶稣那里。耶稣定睛看着他, 说: "你是约翰的儿子西门, 你要称为矶法。"("矶法"翻译出来就是"彼得"。)
43 再过一天, 耶稣决定往加利利去; 他遇见腓力, 就对他说: "来跟从我! "
44 腓力是伯赛大人, 与安得烈和彼得同乡。
45 腓力找到拿但业, 告诉他: "摩西在律法书上所写的, 和众先知所记的那位, 我们已经遇见了, 他就是约瑟的儿子拿撒勒人耶稣。"
46 拿但业说: "拿撒勒还能出什么好的吗?"腓力说: "你来看! "
47 耶稣看见拿但业向他走过来, 就论到他说: "看哪, 这的确是个以色列人, 他心里没有诡诈。"
48 拿但业问他: "你怎么认识我呢?"耶稣回答: "腓力还没有招呼你, 你在无花果树下的时候, 我就看见你了。"
49 拿但业说: "拉比, 你是 神的儿子, 你是以色列的王! "
50 耶稣说: "因为我告诉你‘我看见你在无花果树下’, 你就信了吗?你还要看见比这些更大的事。"
51 又对他说: "我实实在在告诉你们, 你们要看见天开了, 神的众使者在人子的身上, 上去下来。"