1 Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; ĉar li ne volis iradi en Judujo, ĉar la Judoj celis mortigi lin.

2 La festo de la Judoj, nomata la festo de laŭboj, proksimiĝis.

3 Liaj fratoj do diris al li:Transiru de ĉi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj disĉiploj ankaŭ vidu viajn farojn, kiujn vi faras.

4 Ĉar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo.

5 Ĉar liaj fratoj mem ne kredis al li.

6 Jesuo do diris al ili:Mia tempo ankoraŭ ne venis; sed via tempo ĉiam estas preta.

7 La mondo ne povas vin malami; sed min ĝi malamas, ĉar mi atestas pri ĝi, ke ĝiaj faroj estas malbonaj.

8 Supreniru vi al la festo; mi ankoraŭ ne supreniras al la festo, ĉar mia tempo ankoraŭ ne maturiĝis.

9 Dirinte tion al ili, li restis ankoraŭ en Galileo.

10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete.

11 La Judoj do serĉis lin ĉe la festo, kaj diris:Kie li estas?

12 Kaj fariĝis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris:Li estas bonulo; aliaj diris:Ne, sed li erarigas la amason.

13 Tamen neniu parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj.

14 Sed ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.

15 Kaj la Judoj miris, dirante:Kiel ĉi tiu scias skribojn, neniam lerninte?

16 Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.

17 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem.

18 Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.

19 Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la leĝon. Kial vi celas mortigi min?

20 La homamaso respondis:Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin?

21 Jesuo respondis kaj diris al ili:Mi faris unu faron, kaj vi ĉiuj miras pro tio.

22 Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen ĝi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.

23 Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea leĝo, ĉu vi koleras kontraŭ mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?

24 Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon.

25 Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris:Ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi?

26 Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. Ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu estas la Kristo?

27 Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.

28 Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris:Vi jam min konas, kaj vi ankaŭ scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.

29 Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis.

30 Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis.

31 Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris:Kiam la Kristo venos, ĉu li faros pli multe da signoj, ol ĉi tiu faris?

32 La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin.

33 Jesuo do diris al ili:Ankoraŭ iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis.

34 Vi min serĉos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni.

35 Tial la Judoj inter si diris:Kien ĉi tiu iros, ke ni lin ne trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn?

36 Kia diro estas tio, kion li diris:Vi min serĉos kaj ne trovos, kaj:Kie mi estas, vi ne povas tien veni?

37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.

38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.

39 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; ĉar la Spirito ankoraŭ ne estis donita, ĉar Jesuo ankoraŭ ne estis glorita.

40 Iuj do el la homamaso, aŭdinte tiujn vortojn, diris:Vere ĉi tiu estas la Profeto.

41 Aliaj diris:Ĉi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen ĉu el Galileo la Kristo venas?

42 Ĉu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilaĝo Bet-Leĥem, kie David estis?

43 Tiel fariĝis pro li malkonsento inter la homamaso.

44 Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.

45 Tiam la oficistoj revenis al la ĉefpastroj kaj Fariseoj, kaj ĉi tiuj diris al ili:Kial vi lin ne alkondukis?

46 Respondis la oficistoj:Ankoraŭ neniam tiel parolis homo.

47 La Fariseoj do respondis al ili:Ĉu vi ankaŭ estas erarigitaj?

48 Ĉu kredis al li iu el la regantoj, aŭ el la Fariseoj?

49 Sed tiu homamaso, kiu ne scias la leĝon, estas malbenita.

50 Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili:

51 Ĉu nia leĝo juĝas iun, se antaŭe oni ne aŭskultis lin, kaj ne sciiĝis, kion li faras?

52 Ili respondis kaj diris al li:Ĉu vi ankaŭ estas el Galileo? Esploru, kaj vidu, ke neniam el Galileo venas profeto.

53 Kaj ĉiu iris al sia domo;

1 这事以后, 耶稣周游加利利, 不愿在犹太往来, 因为犹太人想要杀他。

2 犹太人的住棚节快到了,

3 耶稣的弟弟就对他说: "你应当离开这里上犹太去, 好让你的门徒也可以看见你所行的事;

4 因为没有人想引人注目, 却在暗处行事的。你既然行这些事, 就应该向世人显明自己。"

5 原来连他的弟弟也不信他。

6 耶稣就对他们说: "我的时候还没有到, 你们的时候却常常是方便的。

7 世人不能恨你们, 却憎恨我, 因为我指证他们的行为是邪恶的。

8 你们上去过节吧! 我现在不上去, 因为我的时机还没有成熟。"

9 他说了这些话以后, 仍然住在加利利。

10 然而, 他的弟弟上去过节以后, 他也上去过节, 不是公开地去, 却是暗中地去。

11 过节的时候, 犹太人寻找耶稣, 说: "那人在哪里呢?"

12 群众因他纷纷议论, 有的说: "他是好人。"有的说: "不, 他是欺骗众人的。"

13 但没有人敢公开讲论他, 因为怕犹太人。

14 节期当中, 耶稣上圣殿去教导人。

15 犹太人就希奇, 说: "这个人没有学过, 怎会通晓经书呢?"

16 耶稣说: "我的教训不是我自己的, 而是出于那差我来的。

17 人若愿意遵行 神的旨意, 就会知道这教训是出于 神, 还是我凭着自己的意思说的。

18 那凭着自己的意思说的, 是求自己的荣誉; 但那寻求差他来者的荣耀的, 才是真诚的人, 在他里面没有不义。

19 摩西不是曾经把律法传给你们吗?你们竟然没有一个人遵行律法。你们为什么想要杀我呢?"

20 群众回答: "你是鬼附的, 谁想要杀你呢?"

21 耶稣说: "我行了一件事, 你们都以为希奇。

22 摩西曾经把割礼传给你们(其实割礼不是从摩西开始的, 而是从列祖开始的), 因此, 你们在安息日也给人行割礼。

23 如果人在安息日行割礼, 为的是要遵守摩西的律法, 那么我在安息日使一个人痊愈, 你们就向我生气吗?

24 不要按外貌判断人, 总要公公平平地判断人。"

25 当时, 有些耶路撒冷人说: "这不是他们想要杀的人吗?

26 你看, 他还在公开地讲话, 竟然没有人对他说什么, 难道官长们真的认为这个人就是基督吗?

27 可是我们知道这个人是从哪里来的, 只是基督来的时候, 没有人知道他是从哪里来的! "

28 当时耶稣在殿里教导人, 大声说: "你们以为认识我, 也知道我从哪里来, 其实我不是凭着自己的意思来的, 但那差我来的是真实的, 你们却不认识他。

29 然而我认识他, 因为我从他那里来, 也是他差我来的。"

30 于是他们想逮捕他, 只是没有人下手, 因为他的时候还没有到。

31 群众中有许多人信了他。他们说: "基督来的时候, 他所行的神迹, 能比这人所行的更多吗?"

32 法利赛人听见群众纷纷议论这些关于耶稣的事, 祭司长和法利赛人就派差役去逮捕耶稣。

33 于是耶稣说: "我跟你们在一起的时候不多了, 我要回到那差我来的那里去。

34 你们要寻找我, 却找不着; 我所在的地方, 你们是不能去的。"

35 犹太人彼此说: "这个人要到哪里去, 使我们找不着他呢?难道他要到散居在希腊人中的犹太人那里, 去教导希腊人吗?

36 他说‘你们要寻找我, 却找不着; 我所在的地方, 你们是不能去的’这话, 是什么意思呢?"

37 节期的最后一天, 就是最隆重的那一天, 耶稣站着高声说: "人若渴了, 可以到我这里来喝!

38 信我的人, 就像圣经所说的, 从他的腹中要涌流出活水的江河来。"

39 他这话是指着信他的人要接受圣灵说的; 那时圣灵还没有降临, 因为耶稣还没有得着荣耀。

40 群众中有人听了这些话, 就说: "这真是‘那位先知’! "

41 另有人说: "他是基督。"还有人说: "基督是从加利利出来的吗?

42 圣经不是说基督是大卫的后裔, 是从大卫本乡伯利恒出来的吗?"

43 群众因为耶稣的缘故, 就起了纷争。

44 他们中间有人想逮捕耶稣, 只是没有人下手。

45 差役回到祭司长和法利赛人那里。他们就问差役: "你们为什么没有把他带来?"

46 差役回答: "从来没有人像他这样讲话的! "

47 法利赛人说: "连你们也受了欺骗吗?

48 官长或法利赛人中间有谁是信他的呢?

49 至于这群不明白律法的人, 他们是可咒诅的。"

50 他们当中有一个人, 就是以前来见耶稣的尼哥德慕, 对他们说:

51 "如果不先听取人的口供, 查明他所作的事, 我们的律法怎能把他定罪呢?"

52 他们回答: "你也是从加利利出来的吗?你去考查一下, 就知道先知是不会从加利利兴起的。"

53 于是各人都回家去了。(后期抄本才加上7:53-8:11)