1 Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj disĉiploj trans la torenton Kidron, kie estis ĝardeno, en kiun li eniris kune kun siaj disĉiploj.

2 Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; ĉar Jesuo ofte venis tien kun siaj disĉiploj.

3 Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de la ĉefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torĉoj kaj bataliloj.

4 Jesuo do, sciante ĉion, kio venos al li, paŝis antaŭen, kaj diris al ili:Kiun vi serĉas?

5 Ili respondis al li:Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis:Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili.

6 Kiam do li diris al ili:Mi estas tiu, ili malantaŭen ekpaŝis kaj falis sur la teron.

7 Tiam denove li demandis ilin:Kiun vi serĉas? Ili diris:Jesuon Nazaretan.

8 Jesuo respondis:Mi ĵus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min serĉas, lasu ĉi tiujn foriri;

9 por ke plenumiĝu la vorto, kiun li diris:El tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi perdis neniun.

10 Simon Petro do, havante glavon, eltiris ĝin, kaj frapis sklavon de la ĉefpastro kaj detranĉis lian dekstran orelon. La nomo de la sklavo estis Malĥo.

11 Jesuo do diris al Petro:Metu la glavon en ĝian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, ĉu mi ne trinkos?

12 La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin,

13 kaj kondukis lin unue al Anas; ĉar ĉi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis ĉefpastro en tiu jaro.

14 Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo.

15 Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaŭ alia disĉiplo. Ĉi tiu disĉiplo estis konata de la ĉefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la ĉefpastro;

16 sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia disĉiplo, kiu estis konata de la ĉefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron.

17 La sklavino pordistino diris al Petro:Ĉu vi ne estas ankaŭ el la disĉiploj de tiu homo? Li diris:Mi ne estas.

18 La sklavoj kaj la oficistoj, farinte karban fajron (ĉar estis malvarme), staris kaj sin varmigis; Petro ankaŭ estis kun ili, starante kaj sin varmigante.

19 La ĉefpastro demandis Jesuon pri liaj disĉiploj kaj pri lia instruado.

20 Jesuo respondis al li:Mi parolis malkaŝe al la mondo; mi ĉiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie ĉiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis.

21 Kial vi min demandas? demandu tiujn, kiuj aŭdis, kion mi parolis al ili; ili ja scias, kion mi diris.

22 Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante:Ĉu tiel vi respondas al la ĉefpastro?

23 Respondis Jesuo al li:Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone, kial vi min frapas?

24 Anas sendis lin ligitan al la ĉefpastro Kajafas.

25 Simon Petro staris kaj sin varmigis. Oni do diris al li:Ĉu vi estas unu el liaj disĉiploj? Li neis, dirante:Mi ne estas.

26 Unu el la sklavoj de la ĉefpastro, estante parenco de tiu, kies orelon Petro detranĉis, diris:Ĉu mi ne vidis vin kun li en la ĝardeno?

27 Petro do denove neis; kaj tuj la koko ekkriis.

28 Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpuriĝu, sed povu manĝi la Paskon.

29 Pilato do eliris al ili, kaj diris:Kian akuzon vi prezentas kontraŭ ĉi tiu viro?

30 Ili respondis kaj diris al li:Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi.

31 Pilato do diris al ili:Vi mem prenu lin, kaj juĝu lin laŭ via leĝo. La Judoj diris al li:Ne estas permesate al ni mortigi homon;

32 por ke plenumiĝu la vorto de Jesuo, kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos.

33 Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li:Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj?

34 Jesuo respondis:Ĉu vi tion diras de vi mem, aŭ ĉu aliaj diris ĝin al vi pri mi?

35 Pilato respondis:Ĉu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la ĉefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris?

36 Jesuo respondis:Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie.

37 Pilato demandis lin:Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis:Vi diras, ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon.

38 Pilato diris al li:Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili:Mi trovas en li nenian kulpon.

39 Sed estas ĉe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko:ĉu vi do volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj?

40 Kaj ili kriis denove, dirante:Ne ĉi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.

1 耶稣说完了这些话, 就和门徒出去, 过了汲沦溪。在那里有一个园子, 耶稣和门徒进去了。

2 出卖耶稣的犹大也知道那地方, 因为耶稣和门徒常常在那里聚集。

3 那时, 犹大带着一队兵, 还有祭司长和法利赛人的差役, 拿着灯笼、火把、武器, 来到园子里。

4 耶稣知道快要临到他身上的一切事, 就出来对他们说: "你们找谁?"

5 他们回答: "拿撒勒人耶稣! "耶稣说: "我就是。"出卖耶稣的犹大和他们站在那里。

6 耶稣一说"我就是", 他们就往后退, 倒在地上。

7 他再问他们: "你们找谁?"他们说: "拿撒勒人耶稣! "

8 耶稣回答: "我已经告诉你们, 我就是了。如果你们来找我, 就让这些人走吧。"

9 这应验了耶稣说过的话: "你赐给我的人, 我一个也没有失落。"

10 西门.彼得带着一把刀, 就拔出来, 向大祭司的仆人马勒古砍去, 削掉他的右耳。

11 耶稣对彼得说: "把刀收入鞘里去! 父给我的杯, 我怎能不喝呢?"

12 于是那一队兵和千夫长, 以及犹太人的差役拿住耶稣, 把他绑起来,

13 先带到亚那面前。亚那是当年的大祭司该亚法的岳父。

14 该亚法就是从前向犹太人提议说"一个人代替人民死, 这是有益的"那个人。

15 西门.彼得和另一个门徒跟着耶稣; 那门徒是大祭司认识的。他跟耶稣一起进了大祭司的院子,

16 彼得却站在门外。大祭司所认识的那门徒出来, 对看门的婢女说了一声, 就带了彼得进去。

17 那看门的婢女对彼得说: "你不也是这个人的门徒吗?"他说: "我不是。"

18 因为天气寒冷, 仆人和差役就生了炭火, 站着取暖; 彼得也和他们站在一起取暖。

19 那时, 大祭司查问耶稣有关他的门徒和他的教训的事。

20 耶稣对大祭司说: "我向来对世人讲话都是公开的, 我常常在会堂和圣殿里, 就是在所有犹太人聚集的地方教导人, 暗地里我并没有讲什么。

21 你为什么查问我呢?问问那些听过我讲话的人吧, 他们知道我讲过什么。"

22 耶稣说了这些话, 站在旁边的一个差役, 就打他一巴掌, 说: "你竟敢这样回答大祭司吗?"

23 耶稣对他说: "如果我讲错了, 你可以指证错在哪里; 如果我讲对了, 你为什么打我呢?"

24 亚那仍然绑着耶稣, 把他押到大祭司该亚法那里去。

25 西门.彼得仍然站在火旁取暖。有人对他说: "你不也是他的门徒吗?"彼得否认说: "我不是。"

26 有一个大祭司的仆人, 就是彼得削掉耳朵的那个人的亲戚, 说: "我不是看见你跟他在园子里吗?"

27 彼得又否认, 立刻鸡就叫了。

28 清早的时候, 犹太人把耶稣从该亚法那里押往总督的官邸。他们自己没有进到官邸里去, 恐怕沾染了污秽, 不能吃逾越节的晚餐。

29 于是彼拉多走到外面见他们, 说: "你们控告这个人什么呢?"

30 他们回答: "如果这个人没有作恶, 我们就不会把他交给你。"

31 彼拉多对他们说: "你们自己把他带去, 按着你们的律法审问他吧。"犹太人说: "我们没有权去判人死罪。"

32 这就应验了耶稣预先说到自己将要怎样死的那句话。

33 彼拉多又进了官邸, 把耶稣叫来, 问他说: "你是犹太人的王吗?"

34 耶稣回答: "这话是你自己说的, 还是别人对你说到我的呢?"

35 彼拉多说: "难道我是犹太人吗?你本国的人和祭司长把你交给我, 你究竟作了什么事?"

36 耶稣回答: "我的国不属于这世界; 如果我的国属于这世界, 我的臣仆就要作战, 使我不至被交给犹太人。不过, 我的国不是这世上的。"

37 于是彼拉多问他: "那么, 你是王吗?"耶稣说: "我是王, 这是你说的。我要为真理作见证, 我为此而生, 也为此来到世上。凡是属于真理的人, 都听我的声音。"

38 彼拉多问他: "真理是什么?"彼拉多说了这话, 又出来见犹太人, 对他们说: "我查不出他有什么罪。

39 "你们有个惯例, 每逢逾越节, 要我给你们释放一个囚犯。你们愿意我给你们释放这个犹太人的王吗?"

40 他们又喊叫说: "不要他! 要巴拉巴! "这巴拉巴是个强盗。