1 La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie;
2 ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la edziĝo.
3 Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon.
4 Kaj Jesuo diris al ŝi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis.
5 Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru.
6 Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj.
7 Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando.
8 Kaj li diris al ili:Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.
9 Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon,
10 kaj diris al li:Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun.
11 Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li.
12 Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj disĉiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.
13 Kaj la Pasko de la Judoj alproksimiĝis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.
14 Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn;
15 kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn;
16 kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris:Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco.
17 La disĉiploj rememoris, ke estis skribite:Fervoro pri Via domo min konsumis.
18 La Judoj do respondis kaj diris al li:Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion?
19 Respondis Jesuo kaj diris al ili:Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj.
20 La Judoj diris:Kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata; ĉu vi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj?
21 Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo.
22 Kiam do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.
23 Kaj kiam li estis en Jerusalem ĉe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris.
24 Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, ĉar li konis ĉiujn,
25 kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, ĉar li mem sciis, kio estas en la homo.
1 第三天, 在加利利的迦拿有婚筵, 耶稣的母亲在那里;
2 耶稣和门徒也被邀请参加婚筵。
3 酒用尽了, 耶稣的母亲对他说: "他们没有酒了。"
4 耶稣说: "母亲("母亲"原文作"妇人"), 我跟你有什么关系呢?我的时候还没有到。"
5 他母亲告诉仆人说: "他吩咐你们什么, 就作什么。"
6 在那里有六口石缸, 每口可盛两三桶水, 是为犹太人行洁净礼用的。
7 耶稣吩咐仆人: "把缸都倒满水! "他们就倒满了, 直到缸口。
8 耶稣又吩咐他们: "现在舀出来, 送给筵席的总管! "他们就送去了。
9 总管尝了那水变的酒, 不知道是从哪里来的, 只有舀水的仆人知道。总管就叫新郎来,
10 对他说: "人人都是先摆上好酒, 等到亲友喝够了, 才摆上次等的, 你倒把好酒留到现在。"
11 这是耶稣所行的第一件神迹, 是在加利利的迦拿行的。他显出了自己的荣耀, 他的门徒就信了他。
12 这事以后, 耶稣和母亲、弟弟、门徒, 都下到迦百农去, 在那里住了没有几天。
13 犹太人的逾越节近了, 耶稣就上耶路撒冷去。
14 他在圣殿的外院里看见有卖牛羊鸽子的, 和坐在那里兑换银钱的,
15 就用绳索做了一条鞭子, 把众人连牛带羊都从外院赶出去, 倒掉兑换银钱的人的钱, 推翻他们的桌子;
16 又对卖鸽子的说: "把这些东西搬出去, 不要把我父的殿当作巿场。"
17 他的门徒就想起经上记着: "我为你的殿心中迫切, 如同火烧。"
18 犹太人就问他: "你可以显什么神迹给我们看, 证明你有权作这些事呢?"
19 耶稣回答: "你们拆毁这殿, 我三天之内要把它建造起来。"
20 犹太人说: "这殿建了四十六年, 你三天之内就能把它建造起来吗?"
21 但耶稣所说的殿, 就是他的身体。
22 所以当耶稣从死人中复活以后, 门徒想起了他说过这话, 就信了圣经和耶稣所说的话。
23 耶稣在耶路撒冷过逾越节的时候, 许多人看见他所行的神迹, 就信了他的名。
24 耶稣却不信任他们, 因为他知道所有的人,
25 也不需要谁指证人是怎样的, 因为他知道人心里存的是什么。