1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,6 ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;7 ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.8 Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.9 Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte;10 sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.12 Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.
1 我若能说世人和天使的方言, 却没有爱, 我就成了鸣的锣、响的钹一样。 2 我若有先知讲道的恩赐, 也明白各样的奥秘, 各样的知识; 并且有全备的信, 叫我能够移山, 却没有爱, 我就算不得什么。 3 我若把一切所有的分给人, 又舍己身被人焚烧, 却没有爱, 对我仍然毫无益处。 4 爱是恒久忍耐, 又有恩慈。爱是不嫉妒, 不自夸, 不张狂; 5 不作失礼的事, 不求自己的益处, 不轻易动怒, 不计较人的过犯; 6 不喜欢不义, 只喜欢真理。 7 爱是凡事包容, 凡事相信, 凡事盼望, 凡事忍耐。 8 爱是永存不息的。先知的讲道终必过去, 方言终必停止, 知识终必消失。 9 因为我们现在所知道的, 只是一部分; 所讲的道也只是一部分; 10 等那完全的来到, 这部分的就要过去了。 11 我作孩子的时候, 说话像孩子, 心思像孩子, 想法像孩子, 既然长大了, 就把孩子的事都丢弃了。 12 我们现在是对着镜子观看, 模糊不清, 到那时就要面对面了。我现在所知道的只是一部分, 到那时就完全知道了, 好像主完全知道我一样。 13 现在常存的有信、望、爱这三样, 其中最大的是爱。