1 Fine, fratoj, ĝoju en la Sinjoro. Tute ne ĝenas min al vi skribi ripete, kaj por vi tio estas sendanĝeriga.
2 Gardu vin kontraŭ la hundoj, gardu vin kontraŭ la malbonaguloj, gardu vin kontraŭ la karntranĉuloj;
3 ĉar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno;
4 kvankam mi mem povas havi fidon al la karno; se iu alia pretendas fidi la karnon, mi ja pli efektive;
5 cirkumcidita la okan tagon, el la raso Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate la leĝon, Fariseo;
6 rilate fervoron, persekutanto de la eklezio; rilate la justecon, kiu fariĝas per la leĝo, senkulpa.
7 Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo.
8 Kaj efektive mi rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de ĉio, kaj rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston,
9 kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la leĝo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;
10 por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformiĝinte al lia morto,
11 se mi povos iel atingi la releviĝon el la mortintoj.
12 Ne kvazaŭ mi jam trafis, aŭ jam perfektiĝis; sed mi min pelas antaŭen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo.
13 Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene:forgesante tion, kio estas malantaŭe, kaj strebante al tio, kio estas antaŭe,
14 mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo.
15 Ĉiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaŭ Dio malkaŝos al vi;
16 sed ĉiaokaze, laŭ tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.
17 Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon.
18 Ĉar iradas multaj, pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun eĉ plorante diras, ke ili estas malamikoj de la kruco de Kristo;
19 ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surteraĵojn.
20 Ĉar nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,
21 kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro, laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.
1 最后, 我的弟兄们, 你们要靠着主喜乐。我写这些话给你们, 在我并不困难, 对你们却是妥当的。
2 你们要提防那些"狗", 提防作恶的, 提防行割礼的。
3 其实我们这些靠 神的灵来敬拜, 在基督耶稣里夸口而不倚靠肉体的人, 才是受割礼的,
4 虽然我有理由可以倚靠肉体。如果别人认为可以倚靠肉体, 我就更加可以了;
5 我第八天受割礼, 属于以色列民族便雅悯支派, 是希伯来人所生的希伯来人。按着律法来说, 我是个法利赛人;
6 按着热诚来说, 我是迫害教会的; 按着律法上的义来说, 我是无可指摘的。
7 然而以前对我有益的, 现在因着基督的缘故, 我都当作是有损的。
8 不但这样, 我也把万事当作是有损的, 因为我以认识我主基督耶稣为至宝。为了他, 我把万事都拋弃了, 看作废物, 为了要得着基督。
9 并且得以在他里面, 不是有自己因律法而得的义, 而是有因信基督而得的义, 就是基于信心, 从 神而来的义,
10 使我认识基督和他复活的大能, 并且在他所受的苦上有分, 受他所受的死;
11 这样, 我也许可以从死人中复活。
12 这并不是说我已经得着了, 已经完全了, 而是竭力追求, 好使我可以得着基督耶稣要我得着的。
13 弟兄们, 我不以为自己已经得着了, 我只有一件事, 就是忘记背后, 努力面前,
14 向着目标竭力追求, 为要得着 神在基督耶稣里召我往上去得的奖赏。
15 所以, 我们中间凡是成熟的人, 都应当这样想。即使你们不是这样想, 神也会把这事指示你们。
16 不过, 我们到了什么程度, 就要照着什么程度去行。
17 弟兄们, 你们要一同效法我, 也要留意那些照着我们的榜样而行的人。
18 我常常告诉你们, 现在又流着泪说, 有许多人行事为人, 是基督十字架的仇敌,
19 他们的结局是灭亡, 他们的神是自己的肚腹, 他们以自己的羞辱为荣耀, 所想的都是地上的事。
20 但我们是天上的公民, 切望救主, 就是主耶稣基督, 从天上降临;
21 他要运用那使万有归服自己的大能, 改变我们这卑贱的身体, 和他荣耀的身体相似。