1 Paŭlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laŭ la fido de la elektitoj de Dio, kaj laŭ la scio de la vero, kiu estas laŭ pieco,

2 kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj,

3 sed ĝustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto;

4 al Tito, mia vera filo laŭ komuna fido:Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.

5 Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi aranĝu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en ĉiu urbo, kiel mi ordonis al vi;

6 se iu troviĝas neriproĉebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri diboĉo, nek ribelemaj.

7 Ĉar episkopo devas esti sen riproĉo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon;

8 sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta,

9 tenanta la fidelan vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn.

10 Ĉar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido,

11 kies buŝoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenaĵojn por malhonora gajno.

12 Unu el ili, profeto samnacia, diris:La Kretanoj ĉiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj manĝeguloj.

13 Tiu atesto estas vera. Tial akre riproĉu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido,

14 ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero.

15 Ĉe la puraj, ĉio estas pura; sed ĉe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.

16 Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por ĉiu bona faro senvaloraj.

1 神的仆人、耶稣基督的使徒保罗(这是为着 神选民的信心, 和那合乎敬虔真理的知识;

2 这都是根据永生的盼望, 这永生就是没有谎言的 神在万世以前所应许的。

3 到了适当的时候, 神就借着福音的宣讲, 把他的道显明出来。照着 神我们救主的命令, 这宣讲的使命交托了我),

4 写信给提多, 就是那在共同的信仰上作我真儿子的。愿恩惠平安从父 神和我们的救主基督耶稣临到你。

5 我从前留你在克里特岛, 是要你办好没有办完的事, 并且照我所吩咐的, 在各城设立长老。

6 如果有人无可指摘, 只作一个妻子的丈夫, 儿女都信主, 也没有人控告他们放荡或不受约束, 才可以作长老。

7 因为监督是 神的管家, 所以必须无可指摘、不任性、不随便动怒、不好酒、不打人、不贪不义之财;

8 却要接待客旅、喜爱良善、自律、公正、圣洁、自制,

9 坚守那合乎教义、可靠的真道, 好使他能够用纯正的道理劝勉人, 并且能够折服反对的人。

10 因为有许多不受约束、好讲空话和欺骗人的, 尤其是那些守割礼的人,

11 他们为了可耻的利益, 教训一些不应该教导的事, 败坏人的全家, 你务要堵住他们的嘴。

12 有一个克里特本地的先知说过: "克里特人是常常说谎的, 是恶兽, 好吃懒作。"

13 这见证是真的。为了这缘故, 你要严厉地责备他们, 好使他们在信仰上健全,

14 不再理会犹太人的无稽之谈和偏离正道的人的规条。

15 在清洁的人, 一切都是清洁的; 但在污秽和不信的人, 没有一样是清洁的, 连他们的意念和良心都污秽了。

16 他们声称认识 神, 却在行为上否认他。他们是可憎的、悖逆的, 在各样的善事上, 是毫无用处的。