1 Kaj kolektiĝis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem,

2 kaj jam vidis, ke kelkaj el liaj disĉiploj manĝas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj.

3 Kaj la Fariseoj kaj ĉiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne manĝas, tenante la tradicion de la antaŭuloj;

4 kaj veninte el komercejo, ili ne manĝas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj.

5 Kaj lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj:Kial ne faras viaj disĉiploj laŭ la tradicio de la antaŭuloj, sed manĝas panon kun manoj profanaj?

6 Kaj li diris al ili:Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.

7 Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

8 Ĉar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj.

9 Kaj li diris al ili:Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.

10 Ĉar Moseo diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu.

11 Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aŭ sia patrino:Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi,

12 vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ sia patrino;

13 vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.

14 Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili:Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu:

15 ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon.

16 Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.

17 Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj disĉiploj demandis lin pri la parabolo.

18 Kaj li diris al ili:Ĉu vi ankaŭ estas tiel sen kompreno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin;

19 ĉar ĝi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn.

20 Kaj li diris:Kio elvenas el homo, tio profanas la homon.

21 Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj,

22 ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco;

23 ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

24 Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kaŝita.

25 Sed aŭdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaŭ liaj piedoj.

26 Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj ŝi petis lin, ke li elpelu la demonon el ŝia filino.

27 Kaj li diris al ŝi:Lasu unue satigi la infanojn, ĉar ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.

28 Sed ŝi respondis kaj diris al li:Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj sub la tablo manĝas el la panpecetoj de la infanoj.

29 Kaj li diris al ŝi:Pro ĉi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino.

30 Kaj kiam ŝi iris en sian domon, ŝi trovis la infaninon kuŝigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.

31 Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.

32 Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.

33 Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kraĉinte, li tuŝis lian langon;

34 kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis, kaj diris al li:Efata, tio estas:Malfermiĝu.

35 Kaj liaj oreloj malfermiĝis, kaj la ligilo de lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis klare.

36 Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili ĉie sciigis ĝin.

37 Kaj supermezure ili miregis, dirante:Li faris ĉion bone; li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli.

1 有法利赛人和几个经学家从耶路撒冷来, 聚集到耶稣那里。

2 他们看见他的门徒有人用不洁的手, 就是没有洗过的手吃饭,

3 (原来法利赛人和所有的犹太人都拘守古人的传统, 如果不认真洗手, 就不吃东西;

4 从街市回来, 不先洗手, 也不吃东西, 还有许多别的传统, 他们都沿袭拘守, 例如洗杯、洗罐、洗铜器等等。)

5 法利赛人和经学家问耶稣: "你的门徒为什么不遵行古人的传统, 用不洁的手吃饭呢?"

6 耶稣对他们说: "以赛亚指着你们这班伪君子所说的预言是对的, 经上记着: ‘这人民用嘴唇尊敬我, 心却远离我;

7 他们把人的规条当作道理去教导人, 所以拜我也是徒然。’

8 你们拘守着人的传统, 却离弃了 神的诫命。"

9 耶稣又对他们说: "你们为了坚守自己的传统, 而巧妙地把 神的诫命拒绝了。

10 因为摩西说: ‘当孝敬父母’, 又说: ‘咒骂父母的, 必被处死。’

11 你们倒说: ‘人对父母说, 我应该给你的供奉, 已经作了各耳板’(各耳板意思是奉给 神的供物),

12 你们就不让那人再为父母作什么。

13 这样, 你们借着所领受的传统, 把 神的话废弃了。你们还作了许多这一类的事。"

14 于是耶稣又把群众叫过来, 对他们说: "你们大家都要听我说, 也要明白:

15 从外面进去的, 不能使人污秽, 从里面出来的, 才能使人污秽。"

16 (有些抄本有第16节: "有耳可听的, 就应该听。")

17 耶稣离开群众, 进了屋子, 门徒就来问他这比喻的意思。

18 他对他们说: "连你们也是这样不明白吗?难道不知道从外面进去的, 不能使人污秽吗?

19 因为不是进到他的心, 而是进到他的肚腹, 再排泄到外面去。"(他这样说是表示各样食物都是洁净的。)

20 接着他又说: "从人里面出来的, 才会使人污秽。

21 因为从里面, 就是从人的心里, 发出恶念、淫乱、偷盗、凶杀、

22 奸淫、贪心、邪恶、诡诈、放荡、嫉妒、毁谤、骄傲、愚妄;

23 这一切恶事, 是从人里面出来的, 都能使人污秽。"

24 耶稣从那里动身到推罗(有些抄本在此有"和西顿")境内去。进了一所房子, 本来不想让人知道, 却隐藏不住。

25 有一个女人, 她的小女儿被污灵附着, 她听见了耶稣的事, 就来俯伏在他脚前。

26 这女人是外族人, 属于叙利亚的腓尼基族。她求耶稣把鬼从她女儿身上赶出去。

27 耶稣对她说: "应该先让儿女吃饱。拿儿女的饼去丢给小狗吃是不好的。"

28 那女人回答他: "主啊, 是的, 不过小狗在桌子底下, 也可以吃孩子们掉下来的碎渣。"

29 耶稣对她说: "就凭这句话, 你回去吧, 鬼已经从你女儿身上出去了。"

30 她回到家里, 看见小孩子躺在床上, 鬼已经出去了。

31 耶稣从推罗境内出去, 经过西顿, 回到低加波利地区的加利利海。

32 有人带着一个又聋又哑的人到他那里, 求耶稣按手在他身上。

33 耶稣把他从人群中带到一边, 用指头探他的耳朵, 吐唾沫抹他的舌头,

34 然后望着天, 长长地叹了一口气, 对他说: "以法大! "意思是"开了吧"。

35 那人的耳朵就开了, 舌头也松了, 说话也准确了。

36 耶稣嘱咐他们不要告诉人。但他越是嘱咐, 他们却越发传扬。

37 众人非常惊讶说: "他所作的一切事都好极了; 他竟然使聋子听见, 又使哑巴说话。"