1 Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj.

2 Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton,

3 kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno;

4 ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin.

5 Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj.

6 Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li;

7 kaj kriante per laŭta voĉo, li diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min.

8 Ĉar li diris al li:Eliru, ho malpura spirito, el la viro.

9 Kaj li demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante:Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj.

10 Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando.

11 Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj.

12 Kaj ili petegis lin, dirante:Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin.

13 Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis en la maro.

14 Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.

15 Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis.

16 Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj.

17 Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj.

18 Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li.

19 Kaj li ne permesis al li, sed diris al li:Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.

20 Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li; kaj ĉiuj miregis.

21 Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro.

22 Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj,

23 kaj insiste lin petegis, dirante:Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu.

24 Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.

25 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon,

26 kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis,

27 aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon.

28 Ĉar ŝi diris:Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita.

29 Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.

30 Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tuŝis mian veston?

31 Kaj liaj disĉiploj diris al li:Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras:Kiu min tuŝis?

32 Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris.

33 Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron.

34 Kaj li diris al ŝi:Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.

35 Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston?

36 Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro:Ne timu, nur kredu.

37 Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.

38 Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn.

39 Kaj enirinte, li diris al ili:Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas.

40 Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino.

41 Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi:Talita kumi; tio estas:Knabineto, mi diras al vi:Leviĝu.

42 Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego.

43 Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi.

1 他们到了海的那边, 进入格拉森人的地区。

2 耶稣一下船, 就有一个被污灵附着的人, 从墓地里迎面而来。

3 那人经常住在坟墓中间, 从来没有人能绑住他, 甚至用锁链都不能。

4 曾经有很多次, 人用脚镣和锁链捆绑他, 锁链却被他挣断, 脚镣也被他弄碎, 始终没有人能制伏他。

5 他昼夜在坟墓里和山野间喊叫, 又用石头砍自己。

6 他远远地看见耶稣, 就跑过去拜他,

7 大声呼叫, 说: "至高 神的儿子耶稣, 我跟你有什么关系呢?我指着 神恳求你, 不要叫我受苦。"

8 因为当时耶稣吩咐他: "你这污灵, 从这人身上出来! "

9 耶稣问他: "你叫什么名字?"他回答: "我名叫‘群’, 因为我们众多。"

10 他再三央求耶稣, 不要把他们从那地方赶走。

11 附近的山坡上有一大群猪正在吃东西;

12 污灵求耶稣说: "打发我们到猪群那里附在猪身上吧。"

13 耶稣准了他们。污灵就出来, 进到猪群里去, 于是那群猪闯下山崖, 掉在海里淹死了, 猪的数目约有两千。

14 放猪的人都逃跑了, 到城里和各乡村去报告, 大家就来看发生了什么事。

15 他们来到耶稣跟前, 看见那被鬼附过的人, 就是曾被名叫‘群’的鬼附过的人, 坐在那里, 穿上了衣服, 神志清醒, 他们就害怕。

16 看见的人把被鬼附过的人所遭遇的和那群猪的事, 告诉了他们。

17 他们就要求耶稣离开他们的地区。

18 耶稣上船的时候, 那被鬼附过的人来求他, 要和他在一起。

19 耶稣不许, 却对他说: "你回家到你的亲属那里去, 把主为你作了多么大的事, 并他怎样怜悯你, 都告诉他们。"

20 那人就走了, 开始在低加波利传讲耶稣为他所作的大事, 众人都希奇。

21 耶稣又坐船渡到那边; 还在海边的时候, 有一大群人向他围拢过来。

22 当时来了一位会堂的主管, 名叫叶鲁。他一看见耶稣, 就俯伏在他脚前,

23 迫切地求他说: "我的小女儿快要死了, 请你来按手在她身上, 把她救活。"

24 耶稣就和他一起去了。一大群人跟着他, 拥挤着他。

25 有一个女人, 患了十二年的血漏病,

26 在好些医生手中受了许多痛苦, 又花尽了她一切所有的, 不仅毫无起色, 反而更加沉重。

27 她听见耶稣的事, 就从后面来杂在人群中间, 摸耶稣的衣服。

28 因为她说: "只要摸到他的衣服, 我就必痊愈。"

29 于是她血漏的源头立刻干了, 她在身体上感觉到病已经得了医治。

30 耶稣自己立刻觉得有能力从他里面出去, 就转过身来对群众说: "谁摸了我的衣服?"

31 门徒对他说: "你看, 这么多人拥挤你, 你还问‘谁摸我’吗?"

32 耶稣周围观看, 要看作这事的女人。

33 那女人知道在她身上所成就的事, 就恐惧战兢地前来向耶稣俯伏, 把实情全告诉了他。

34 耶稣对她说: "女儿, 你的信使你痊愈了, 平安地回去吧, 你的病已经好了。"

35 耶稣还在说话的时候, 有人从会堂主管的家里来说: "你的女儿已经死了, 何必还劳动老师呢?"

36 耶稣听见所说的话, 就对会堂主管说: "不要怕! 只要信! "

37 于是他不许别人跟他一起去, 只带了彼得、雅各和雅各的弟弟约翰。

38 他们来到会堂主管的家, 耶稣看见许多人哭泣哀号, 一片混乱,

39 就走进去, 对众人说: "为什么大哭大嚷呢?孩子不是死了, 是睡着了。"

40 众人就嘲笑他。耶稣把众人都赶出去, 带着孩子的父母和跟随他的门徒, 进入孩子所在的房间。

41 耶稣拉着孩子的手, 对她说: "大利大, 古米! "翻译出来就是: "小女孩, 我吩咐你起来! "

42 那女孩子就立刻起来行走; 那时她已经十二岁了。众人就非常惊奇。

43 耶稣再三嘱咐他们, 不要让人知道这事, 又吩咐给她东西吃。