1 Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin.

2 Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis.

3 Kaj ili diris inter si:Kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo?

4 kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la ŝtono estas derulita; ĉar ĝi estis tre granda.

5 Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.

6 Sed li diris al ili:Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan:li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin!

7 Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro:Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi.

8 Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, ĉar ili timis.

9 Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn.

10 Ŝi iris, kaj sciigis ĝin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malĝojis kaj ploris.

11 Kaj aŭdinte, ke li vivas kaj estas vidita de ŝi, ili ne kredis.

12 Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon.

13 Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaŭ ili ne kredis.

14 Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis ĉe manĝo, kaj riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin leviĝintan.

15 Kaj li diris al ili:Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo.

16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

17 Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn:en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj;

18 ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos.

19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio.

20 Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.

1 过了安息日, 抹大拉的马利亚、雅各的母亲马利亚和撒罗米, 买了香膏, 要去膏耶稣。

2 礼拜日的大清早, 出太阳的时候, 她们就来到坟墓那里,

3 彼此说: "谁可以给我们辊开墓门的石头呢?"

4 原来那块石头非常大, 她们抬头一看, 却见石头已经辊开了。

5 她们进了坟墓, 看见一位身穿白袍的青年, 坐在右边, 就非常惊恐。

6 那青年对她们说: "不要惊慌! 你们寻找那钉十字架的拿撒勒人耶稣, 他不在这里, 已经复活了; 请看他们安放他的地方。

7 你们去告诉他的门徒和彼得: 他要比你们先到加利利去, 你们在那里必定看见他, 正如他从前告诉你们的。"

8 因为惊恐战栗, 她们一从坟墓出来就逃跑; 由于害怕, 她们什么也没有告诉人。(有些抄本无第9至20节)

9 礼拜日的清早, 耶稣复活了, 先向抹大拉的马利亚显现, 耶稣曾经从她身上赶出七个鬼。

10 她就去告诉那些向来和耶稣在一起的人, 那时他们正在悲哀哭泣。

11 他们听见耶稣活了, 又被马利亚看见了, 却不相信。

12 这事以后, 门徒中有两个人往乡下去, 正走路的时候, 耶稣用另外的形象, 向他们显现,

13 他们就去告诉其他的人, 那些人也不相信。

14 后来, 十一个门徒吃饭的时候, 耶稣向他们显现, 责备他们的不信和心硬, 因为他们不信那些在他复活以后见过他的人。

15 他又对他们说: "你们到全世界去, 向所有的人传福音。

16 信而受洗的必定得救, 不信的必被定罪。

17 信的人必有神迹随着他们, 就是奉我的名赶鬼, 用新方言说话,

18 用手握蛇, 喝了什么毒物也不受害, 手按病人就必好了。"

19 主耶稣向门徒讲完了话, 就被接到天上, 坐在 神的右边。

20 门徒出去, 到处传扬福音, 主和他们同工, 借着相随的神迹, 证实所传的道。(有少数抄本有〔较短的结语〕: 9"那些妇女把耶稣所吩咐的一切都告诉彼得和他的同伴。10这些事以后, 耶稣借着他们亲自把那神圣不朽、永远救恩的信息从东到西传扬出去。阿们。"放在第8节之后; 另有少数抄本把它放在第20节之后。)