1 Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinberĝardenon plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis.
2 Kaj li sendis sklavon en la ĝusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo.
3 Kaj ili kaptis lin kaj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava.
4 Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris.
5 Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurĝante unujn, kaj mortigante aliajn.
6 Li havis ankoraŭ unu amatan filon:li sendis lin ankaŭ la lastan al ili, dirante:Ili respektos mian filon.
7 Sed tiuj kultivistoj diris inter si:Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredaĵo estos nia.
8 Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj elĵetis lin ekster la vinberejon.
9 Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj.
10 Ĉu vi ne legis tiun skribon: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula;
11 De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?
12 Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; ĉar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraŭ ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.
13 Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado.
14 Kaj veninte, ili diris al li:Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio. Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
15 Ĉu ni donu, aŭ ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili:Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi ĝin vidu.
16 Kaj ili ĝin alportis. Kaj li diris al ili:Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Kaj ili diris al li:De Cezaro.
17 Kaj Jesuo respondis al ili:Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj ili miregis pro li.
18 Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:
19 Majstro, Moseo skribis por ni:Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
20 Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron;
21 kaj la dua prenis ŝin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same;
22 kaj la sep ne lasis idaron. Laste post ĉiuj la virino ankaŭ mortis.
23 En la releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj sep havis ŝin kiel edzinon.
24 Kaj Jesuo diris al ili:Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio?
25 Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.
26 Sed pri la mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante:Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob?
27 Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj:vi multe eraras.
28 Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj aŭskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin:Kiu ordono estas la unua el ĉiuj?
29 Kaj Jesuo respondis:La unua estas:Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu;
30 kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto.
31 Kaj jen estas la dua:Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono.
32 Kaj respondis al li la skribisto:Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li;
33 kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem-tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj.
34 Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li:Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuraĝis fari al li demandon.
35 Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo:Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David?
36 David mem diris per la Sankta Spirito: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
37 David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso aŭskultis lin plezure.
38 Kaj en sia instruado li diris:Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj,
39 kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj;
40 kaj kiuj formanĝas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe preĝas; ili ricevos pli severan kondamnon.
41 Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon.
42 Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton.
43 Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili:Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston;
44 ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon.
1 耶稣又用比喻对他们说: "有一个人栽种了一个葡萄园, 四面围上篱笆, 挖了一个压酒池, 盖了一座瞭望台, 然后租给佃户, 就远行去了。
2 到了时候, 园主派了一个仆人到佃户那里, 向佃户收取葡萄园一部分的果子。
3 佃户抓住他, 打了他, 放他空手回去。
4 园主再派另外一个仆人到他们那里, 他们打伤了他的头, 并且侮辱他。
5 园主又派另一个去, 他们就把他杀了。后来又派去许多仆人, 有的给他们打了, 有的给他们杀了。
6 还有一个, 就是园主的爱子, 最后园主派他到那里去, 说: ‘他们必尊敬我的儿子。’
7 那些佃户却彼此说: ‘这是继承产业的; 来, 我们杀了他, 产业就是我们的了。’
8 于是抓住他, 把他杀了, 扔在葡萄园外。
9 这样, 葡萄园的主人要怎么办呢?他要来除掉那些佃户, 把葡萄园租给别人。
10 你们没有念过这段圣经吗: ‘建筑工人所弃的石头, 成了房角的主要石头;
11 这是主所作的, 在我们眼中看为希奇。’"
12 他们知道他这比喻是针对他们说的, 就想要捉拿他, 但因为害怕群众, 只好离开他走了。
13 后来, 他们派了几个法利赛人和希律党的人到耶稣那里去, 要找他的把柄来陷害他。
14 他们来到了, 就对他说: "老师, 我们知道你为人诚实, 不顾忌任何人, 因为你不徇情面, 只照着真理把 神的道教导人。请问纳税给凯撒可以不可以?我们该纳不该纳呢?"
15 耶稣看出他们的假意, 就对他们说: "你们为什么试探我呢?拿一个银币来给我, 让我看看。"
16 他们就拿来了。耶稣问他们: "这是谁的像, 谁的名号?"他们回答他: "凯撒的。"
17 耶稣说: "凯撒的应当归给凯撒, 神的应当归给 神。"他们就对他十分惊奇。
18 撒都该人向来认为没有复活的事, 他们来到耶稣那里, 问他:
19 "老师, 摩西曾写给我们说: ‘如果一个人死了, 留下妻子, 没有儿女, 他的弟弟就应当娶他的妻子, 为哥哥立后。’
20 从前有兄弟七人, 头一个娶了妻子, 死了, 没有留下孩子;
21 第二个娶了她, 也没有留下孩子, 就死了; 第三个也是这样。
22 那七个人都没有留下孩子, 最后那女人也死了。
23 到了复活的时候, 他们都要复活, 她是哪一个的妻子呢?因为七个人都娶过她。"
24 耶稣对他们说: "你们错了, 不正是因为你们不明白圣经, 也不晓得 神的能力吗?
25 因为人从死里复活以后, 也不娶, 也不嫁, 而是像天上的天使一样。
26 关于死人复活的事, 摩西的经卷中荆棘篇上, 神怎样对他说: ‘我是亚伯拉罕的 神, 以撒的 神, 雅各的 神’, 你们没有念过吗?
27 他不是死人的 神, 而是活人的 神。你们是大错特错了! "
28 有一个经学家, 听到他们的辩论, 觉得耶稣回答得好, 就来问他: "诫命中哪一条是第一重要的呢?"
29 耶稣回答: "第一重要的是: ‘以色列啊, 你要听! 主我们的 神是独一的主。
30 你要全心、全性、全意、全力, 爱主你的 神。’
31 其次是: ‘要爱人如己。’再没有别的诫命比这两条更重要的了。"
32 那经学家对耶稣说: "老师, 是的, 你说的很对, 神是独一的, 除了他以外再没有别的 神。
33 我们要用全心、全意、全力去爱他, 并且要爱人如己, 这就比一切燔祭和各样祭物好得多了。"
34 耶稣见他回答得有智慧, 就对他说: "你距离 神的国不远了。"从此再也没有人敢问他了。
35 耶稣在殿里教训人, 说: "经学家怎么说基督是大卫的子孙呢?
36 大卫自己被圣灵感动却说: ‘主对我的主说: 你坐在我的右边, 等我把你的仇敌放在你的脚下(有些抄本作"等我使你的仇敌作你的脚凳")。’
37 大卫自己既然称他为主, 他又怎么会是大卫的子孙呢?"群众都喜欢听他。
38 耶稣教导人的时候, 说: "你们要提防经学家, 他们喜欢穿长袍走来走去, 喜欢人在市中心向他们问安,
39 又喜欢会堂里的高位, 筵席上的首座。
40 他们吞没了寡妇的房产, 又假装作冗长的祷告。这些人必受更重的刑罚。"
41 耶稣面对银库坐着, 看着大家怎样把钱投入库中。许多有钱的人投入很多的钱。
42 后来, 有一个穷寡妇来投入了两个小钱, 就是一个铜钱。
43 耶稣把门徒叫过来, 对他们说: "我实在告诉你们, 这穷寡妇投入库里的, 比众人投的更多。
44 因为他们都是把自己剩余的投入, 这寡妇是自己不足, 却把她一切所有的, 就是全部养生的, 都投进去了。"