1 Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato,

2 plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj,

3 nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;

4 ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

5 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo,

6 kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio

7 sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj;

8 kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco.

9 Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo,

10 por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

11 kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

12 Tial, miaj amatoj, kiel vi ĉiam obeis, ne nur dum mia ĉeestado ĉe vi, sed nun eĉ pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;

13 ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.

14 Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj,

15 por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriproĉindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo,

16 forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.

17 Cetere, eĉ se mi estas elverŝata sur la oferon kaj servon de via fido, mi ĝojas kaj kunĝojas kun vi ĉiuj;

18 kaj tiel same vi ankaŭ ĝoju kaj kunĝoju kun mi.

19 Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaŭ sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaŭ refreŝiĝu, kiam mi certiĝos pri via stato.

20 Ĉar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato.

21 Ĉar ĉiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo.

22 Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio.

23 Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certiĝos, kio al mi okazos,

24 sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaŭ venos baldaŭ.

25 Tamen ŝajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono;

26 ĉar li sopiris al vi ĉiuj, kaj forte maltrankviliĝis pro tio, ke vi jam sciiĝis pri lia malsano;

27 ĉar efektive li malsanis, preskaŭ ĝis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaŭ min, por ke mi ne havu malĝojon super malĝojo.

28 Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi ĝoju, kaj ke mi estu sen malĝojo.

29 Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena ĝojo, kaj tiajn homojn honoru;

30 ĉar pro la laboro por Kristo li alproksimiĝis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis ĉe via servado al mi.

1 所以, 你们在基督里若有什么劝勉, 有什么爱心的安慰, 有什么灵里的契通, 有什么慈悲和怜悯,

2 就应当有同样的思想, 同样的爱心, 要心志相同, 思想一致, 使我充满喜乐。

3 不要自私自利, 也不要贪图虚荣, 只要谦卑, 看别人比自己强;

4 各人不要单顾自己的事, 也要顾别人的事。

5 你们应当有这样的意念, 这也是基督耶稣的意念。(全节或译: "你们当以基督耶稣的心为心。")

6 他本来有 神的形象, 却不坚持自己与 神平等的地位,

7 反而倒空自己, 取了奴仆的形象, 成为人的样式;

8 既然有人的样子, 就自甘卑微, 顺服至死, 而且死在十字架上。

9 因此 神把他升为至高, 并且赐给他超过万名之上的名。

10 使天上、地上和地底下的一切, 因着耶稣的名, 都要屈膝,

11 并且口里承认耶稣基督为主, 使荣耀归给父 神。

12 这样看来, 我所亲爱的, 你们素来是顺服的, (不但我在你们那里的时候是这样, 现今我不在, 你们更要顺服, )就应当恐惧战兢地作成自己的救恩。

13 神为了成全自己的美意, 就在你们里面动工, 使你们可以立志和行事。

14 无论作什么, 都不要发怨言、起争论,

15 好使你们无可指摘、纯真无邪, 在这弯曲乖谬的世代中, 作 神没有瑕疵的儿女; 你们要在这世代中发光, 好像天上的光体一样,

16 把生命的道显扬出来, 使我在基督的日子可以夸耀我没有空跑, 也没有徒劳。

17 即使把我浇奠在你们信心的祭物和供奉上, 我也喜乐, 并且和你们大家一同喜乐。

18 照样, 你们也要喜乐, 并且要和我一同喜乐。

19 我靠着主耶稣, 希望不久就会差提摩太到你们那里去, 使我们知道你们的情况, 可以得到鼓励。

20 没有人与我同心, 真正关心你们的事,

21 因为大家只顾自己的事, 而不理耶稣基督的事。

22 不过, 提摩太的为人是你们知道的, 他和我一同为了福音服事主, 就像儿子跟父亲一样。

23 所以, 等我看出自己的事会怎样了结之后, 我希望立刻差他去;

24 而且靠着主, 我相信自己不久也会去。

25 然而我认为必须差以巴弗提到你们那里去, 他是我的弟兄, 与我一同作工一同作战的, 也是你们为我的需要差来服事我的。

26 他一直在想念你们众人, 并且因为你们听见他病了, 他就非常难过。

27 事实上他病得几乎要死, 然而 神怜悯了他; 不但怜悯他, 也怜悯我, 免得我忧上加忧。

28 所以, 我更急着差他去, 让你们再见到他, 就可以喜乐, 也可以减少我的挂虑。

29 因此, 你们要在主里欢欢喜喜地接待他, 也要尊重这样的人,

30 因他为了基督的工作, 冒着生命的危险, 差一点丧了命, 为的是要补满你们服事我不足的地方。