1 Kaj leviĝis la ĉefpastro Eljaŝib, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj konstruis la Pordegon de Ŝafoj; ili sanktigis ĝin kaj starigis ĝiajn pordojn, ili sanktigis ĝis la turo Mea, ĝis la turo Ĥananel.
2 Apud li konstruis la loĝantoj de Jeriĥo, apud ili konstruis Zakur, filo de Imri.
3 La Pordegon de Fiŝoj konstruis la loĝantoj de Senaa; ili tegis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn.
4 Apud ili konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc; apud ili konstruis Meŝulam, filo de Bereĥja, filo de Meŝezabel; apud ili konstruis Cadok, filo de Baana.
5 Apud ili konstruis la Tekoaanoj; tamen iliaj eminentuloj ne metis sian kolon sub laboradon por sia sinjoro.
6 La Malnovan Pordegon konstruis Jojada, filo de Paseaĥ, kaj Meŝulam, filo de Besodja; ili tegis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn, ĝiajn serurojn, kaj ĝiajn riglilojn.
7 Apud ili konstruis Melatja, la Gibeonano, kaj Jadon, la Meronotano, la loĝantoj de Gibeon kaj de Micpa, ĝis la seĝo de la transrivera regionestro.
8 Apud li konstruis Uziel, filo de Ĥarhaja, fandisto; apud li konstruis Ĥananja, filo de ŝmiraĵisto. Kaj ili restarigis Jerusalemon ĝis la Larĝa Murego.
9 Apud ili konstruis Refaja, filo de Ĥur, estro de duondistrikto de Jerusalem.
10 Apud ili kaj kontraŭ sia domo konstruis Jedaja, filo de Ĥarumaf; apud li konstruis Ĥatuŝ, filo de Ĥaŝabneja.
11 Alian parton konstruis Malkija, filo de Ĥarim, kaj Ĥaŝub, filo de Paĥat-Moab; ankaŭ la Turon de la Fornoj.
12 Apude konstruis Ŝalum, filo de Haloĥeŝ, estro de duondistrikto de Jerusalem, li kaj liaj filinoj.
13 La Pordegon de la Valo konstruis Ĥanun kaj la loĝantoj de Zanoaĥ; ili konstruis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn, ĝiajn serurojn, kaj ĝiajn riglilojn, kaj mil ulnojn de la murego ĝis la Pordego de Sterko.
14 La Pordegon de Sterko konstruis Malkija, filo de Reĥab, estro de la distrikto de Bet-Kerem; li konstruis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn.
15 La Pordegon de la Fonto konstruis Ŝalun, filo de Kol-Ĥoze, estro de la distrikto de Micpa; li konstruis ĝin kaj tegis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn, serurojn, kaj riglilojn; ankaŭ la muregon ĉe la lageto Ŝelaĥ de la reĝa ĝardeno kaj ĝis la ŝtupoj, kiuj iras malsupren de la urbo de David.
16 Post li konstruis Neĥemja, filo de Azbuk, estro de duondistrikto de Bet-Cur, ĝis la loko kontraŭ la tomboj de David kaj ĝis la farita lageto kaj ĝis la Domo de Herooj.
17 Post li konstruis la Levidoj:Reĥum, filo de Bani; apude konstruis Ĥaŝabja, estro de duondistrikto de Keila, por sia distrikto.
18 Post li konstruis iliaj fratoj, Bavaj, filo de Ĥenadad, estro de duondistrikto de Keila.
19 Apud li konstruis Ezer, filo de Jeŝua, estro de Micpa, duan parton, ĉe la angulo, kontraŭ la loko, kie oni supreniras al la armilejo.
20 Post li vigle konstruis Baruĥ, filo de Zakaj, alian parton, de la angulo ĝis la pordo de la domo de Eljaŝib, la ĉefpastro.
21 Post li konstruis Meremot, filo de Urija, filo de Hakoc, alian parton, de la pordo de la domo de Eljaŝib ĝis la fino de la domo de Eljaŝib.
22 Post li konstruis la pastroj, kiuj loĝis en la ĉirkaŭaĵo.
23 Post ili konstruis Benjamen kaj Ĥaŝub, kontraŭ sia domo; post ili konstruis Azarja, filo de Maaseja, filo de Ananja, apud sia domo.
24 Post li konstruis Binuj, filo de Ĥenadad, alian parton, de la domo de Azarja ĝis la angulo kaj la rando.
25 Palal, filo de Uzaj, de kontraŭ la angulo kaj la turo, kiu elstaras el la supra reĝa domo, apud la korto de malliberejo. Post li Pedaja, filo de Paroŝ
26 (La Netinoj loĝis en Ofel.) ĝis kontraŭ la Pordego de la Akvo oriente, kaj ĝis la elstaranta turo.
27 Poste konstruis la Tekoaanoj, alian parton, de kontraŭ la granda elstaranta turo ĝis la muro de Ofel.
28 De post la Pordego de la Ĉevaloj konstruis la pastroj, ĉiu kontraŭ sia domo.
29 Poste konstruis Cadok, filo de Imer, kontraŭ sia domo; post li konstruis Ŝemaja, filo de Ŝeĥanja, gardisto de la Orienta Pordego.
30 Post li konstruis Ĥananja, filo de Ŝelemja, kaj Ĥanun, sesa filo de Calaf, alian parton. Post li konstruis Meŝulam, filo de Bereĥja, kontraŭ sia ĉambro.
31 Post li konstruis Malkija, filo de fandisto, ĝis la domo de la Netinoj kaj de la butikistoj, kontraŭ la Pordego de Depono kaj ĝis la tegmenta ĉambro de la angulo.
32 Inter la tegmenta ĉambro de la angulo kaj la Pordego de Ŝafoj konstruis la fandistoj kaj la butikistoj.
1 那时, 大祭司以利亚实起来, 和他一起作祭司的众兄弟都起来, 重建了羊门; 他们装上门扇, 就把它分别为圣, 又建造城墙, 直到哈米亚城楼和哈楠业城楼, 把城分别为圣;
2 接着的一段由耶利哥人建造; 再接着的一段由音利的儿子撒刻建造。
3 哈西拿的子孙建造鱼门, 他们安置横梁, 装上门扇、门插和门闩。
4 接着的一段由哈哥斯的孙子、乌利亚的儿子米利末修筑; 再接着的一段由米示萨别的孙子、比利迦的儿子米书兰修筑。
5 接着这一段的是由提哥亚人修筑; 但是他们的贵族不愿肩负他们的主的工作。
6 巴西亚的儿子耶何耶大和比所玳的儿子米书兰修筑古门; 他们安置横梁, 装上门扇、门插和门闩。
7 接着的一段由基遍人米拉提、米伦人雅赖、基遍人和河西那边省长所管辖的米斯巴人修筑。
8 再接着的一段由金匠哈海雅的儿子乌薛修筑。接着这一段的是由作香料的哈拿尼雅修筑。他们修葺耶路撒冷的城墙, 直到宽墙。
9 接着的一段由管理半个耶路撒冷的区长, 户珥的儿子利法雅修筑。
10 再接着的一段由哈路抹的儿子耶大雅修筑, 就是他自己房屋对面的那段。接着这一段的是由哈沙尼的儿子哈突修筑。
11 哈琳的儿子玛基雅和巴哈.摩押的儿子哈述修筑另一段城墙和炉楼。
12 接着的一段由管理半个耶路撒冷的区长哈罗黑的儿子沙龙和他的女儿们修筑。
13 哈嫩和撒挪亚城的居民修筑谷门。他们重建那门, 装上门扇、门插和门闩; 又修筑城墙四百四十公尺, 直至粪门。
14 粪门是由管理伯.哈基琳的区长, 利甲的儿子玛基雅修筑; 他重建那门, 装上门扇、门插和门闩。
15 管理米斯巴的区长各荷西的儿子沙仑修筑泉门。他重建那门, 加盖门顶, 装上门扇、门插和门闩; 又重建靠近王园的西罗亚池的城墙, 直到从大卫城下来的台阶。
16 下一段由管理半个伯.夙的区长, 押人的儿子尼希米修筑, 直到大卫墓地的对面, 又到人工池和勇士之家。
17 再下一段由利未人巴尼的儿子利宏修筑; 接着的一段由管理半个基伊拉的区长哈沙比雅为他本区修筑。
18 下一段由他们的兄弟, 管理另一半基伊拉的区长, 希拿达的儿子宾内修筑。
19 管理米斯巴的区长耶书亚的儿子以谢修筑接着的一段, 对着军械库的斜坡、城墙转角的地方。
20 下一段, 就是萨拜的儿子巴录竭力修筑的另一段, 从城墙转角的地方, 直到大祭司以利亚实住宅的门口。
21 再下一段, 就是哈哥斯的孙子、乌利亚的儿子米利末修筑的另一段, 从以利亚实住宅的门口, 直到以利亚实住宅的尽头。
22 这一段之后是由住在约伯河平原的祭司修筑。
23 下一段是由便雅悯和哈述, 修筑他们自己房屋对面的那段。再下一段由亚难尼的孙子、玛西雅的儿子亚撒利雅, 修筑他自己的房屋旁边的那段。
24 这一段之后是希拿达的儿子宾内修筑的另一段, 从亚撒利雅的房屋, 直到城墙的转角, 就是城角的地方。
25 乌赛的儿子巴拉修筑对着城墙的转角的地方, 以及王宫突出高耸的城楼靠近护卫院的一段。下一段由巴录的儿子毗大雅修筑。
26 居住在俄斐勒的殿役, 修筑直到东面水门对面和突出的城楼那一段墙。
27 再下一段, 就是由提哥亚人修筑的另一段, 从那突出来的大城楼对面, 直到俄斐勒的城墙。
28 从马门往上的一段, 祭司们各人修筑自己房屋对面的城墙。
29 下一段由音麦的儿子撒督修筑自己房屋对面的那段。再下一段由看守东门示迦尼的儿子示玛雅修筑。
30 这一段之后是由示利米雅的儿子哈拿尼雅和萨拉的第六子哈嫩修筑的另一段, 下一段就是比利迦的儿子米书兰修筑自己住宅对面的那一段。
31 再下一段由金匠玛基雅修筑, 直到殿役和商人的房屋, 对着哈米弗甲门, 直到城的角楼。
32 金匠和商人修筑城的角楼和羊门之间的那一段。