1 Kaj la tuta popolo, kiel unu homo, kolektiĝis sur la placo, kiu estas antaŭ la Pordego de la Akvo, kaj ili diris al Ezra, la skribisto, ke li alportu la libron de instruo de Moseo, kiun la Eternulo ordonis al Izrael.
2 Kaj la pastro Ezra alportis la instruon antaŭ la komunumon, antaŭ la virojn kaj virinojn, antaŭ ĉiujn, kiuj povis kompreni, en la unua tago de la sepa monato.
3 Kaj li legis el ĝi sur la placo, kiu estas antaŭ la Pordego de la Akvo, de la tagiĝo ĝis la tagmezo, antaŭ la viroj kaj virinoj kaj komprenpovantoj; kaj la oreloj de la tuta popolo estis turnitaj al la libro de instruo.
4 Kaj la skribisto Ezra staris sur ligna ambono, kiun oni faris por tio, kaj apud li staris Matitja, Ŝema, Anaja, Urija, Ĥilkija, kaj Maaseja, dekstre de li; kaj maldekstre de li:Pedaja, Miŝael, Malkija, Ĥaŝum, Ĥaŝbadana, Zeĥarja, kaj Meŝulam.
5 Kaj Ezra malfermis la libron antaŭ la okuloj de la tuta popolo, ĉar li staris pli alte ol la tuta popolo; kaj kiam li ĝin malfermis, la tuta popolo stariĝis.
6 Kaj Ezra benis la Eternulon, la grandan Dion; kaj la tuta popolo respondis:Amen, amen, levante supren siajn manojn; kaj ili kliniĝis kaj faris adoron antaŭ la Eternulo vizaĝaltere.
7 Kaj Jeŝua, Bani, Ŝerebja, Jamin, Akub, Ŝabtaj, Ĥodija, Maaseja, Kelita, Azarja, Jozabad, Ĥanan, Pelaja, kaj la Levidoj klarigadis al la popolo la instruon; kaj la popolo staris sur sia loko.
8 Kaj ili legis el la libro, el la instruo de Dio, klare, kun komentarioj, ke oni komprenu la legataĵon.
9 Kaj Neĥemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo:Ĉi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malĝoju kaj ne ploru. Ĉar la tuta popolo ploris, aŭskultante la vortojn de la instruo.
10 Kaj li diris al ili:Iru, manĝu grasaĵon kaj trinku dolĉaĵon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; ĉar ĉi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malĝoju, ĉar la ĝojo pri la Eternulo estas via forto.
11 Kaj la Levidoj trankviligadis la tutan popolon, dirante:Ĉesu, ĉar ĉi tiu tago estas sankta; ne malĝoju.
12 Kaj la tuta popolo iris, por manĝi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; ĉar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.
13 En la dua tago kunvenis la ĉefoj de patrodomoj de la tuta popolo, ankaŭ la pastroj kaj la Levidoj, al la skribisto Ezra, por ke li plue klarigu al ili la vortojn de la instruo.
14 Kaj ili trovis, ke en la instruo, kiun la Eternulo ordonis per Moseo, estas skribite, ke la Izraelidoj sidu en laŭboj en la festo de la sepa monato,
15 kaj ke ili aŭdigu kaj proklamu en ĉiuj siaj urboj kaj en Jerusalem, dirante:Iru sur la monton, kaj prenu branĉojn de olivarbo, branĉojn de oleastraj arboj, branĉojn de mirto, branĉojn de palmoj, kaj branĉojn de densfoliaj arboj, por fari laŭbojn, kiel estas skribite.
16 Kaj la popolo eliris kaj prenis, kaj faris al si laŭbojn, ĉiu sur sia tegmento, aŭ sur sia korto, aŭ sur la kortoj de la domo de Dio, aŭ sur la placo de la Pordego de la Akvo, aŭ sur la placo de la Pordego de Efraim.
17 Kaj la tuta komunumo de tiuj, kiuj revenis el la kaptiteco, faris laŭbojn kaj loĝis en la laŭboj; ĉar de la tempo de Josuo, filo de Nun, ĝis tiu tago la Izraelidoj tion ne faris. Kaj estis tre granda ĝojo.
18 Kaj oni legis el la libro de instruo de Dio ĉiutage, de la unua tago ĝis la lasta tago. Kaj oni festis dum sep tagoj, kaj en la oka tago oni faris ferman feston, laŭ la preskribo.
1 到了七月, 以色列人都住在自己的城里。(《马索拉抄本》以本句为7:73下半节)那时众民如同一人, 在水门前的广场聚集, 请经学家以斯拉把耶和华借摩西命令以色列人遵守的律法书带来。
2 七月初一日, 以斯拉祭司把律法书带到所有听了能明白的男女会众面前。
3 在水门前面的广场, 从清早到中午, 向众男女和听了能明白的人宣读出来。众民都侧耳倾听这律法书的话。
4 经学家以斯拉站在为这事特制的木台上; 站在他右边的, 有玛他提雅、示玛、亚奈雅、乌利亚、希勒家和玛西雅; 站在他左边的, 有毗大雅、米沙利、玛基雅、哈顺、哈拔大拿、撒迦利亚和米书兰。
5 以斯拉在众人眼前展开那书卷; 他高高地站在众民以上, 他把书卷展开, 众民就站起来。
6 以斯拉称颂耶和华至大的 神, 众民举手应声说: "阿们! 阿们! "然后跪下, 脸伏在地, 敬拜耶和华。
7 然后利未人耶书亚、巴尼、示利比、雅悯、亚谷、沙比太、荷第雅、玛西雅、基利他、亚撒利雅、约撒拔、哈难和毗莱雅就教导他们明白律法。众人一直站在原处聆听。
8 他们宣读 神的律法, 把意义清楚翻译出来, 使众民明白所宣读的。
9 省长尼希米和祭司兼经学家以斯拉, 以及教导人民明白律法的利未人对众民说: "今天是耶和华你们的 神的圣日, 你们不要悲哀哭泣。"因为众人听见律法书上的话, 都哭了。
10 尼希米又对他们说: "你们应当去吃肥美的肉, 喝甘甜的酒, 把部分饮食分给没有能力预备的人, 因为今天是我们的主的圣日; 你们不要忧愁, 因为靠耶和华而得的喜乐是你们的力量。"
11 于是利未人使众民安静下来, 说: "你们安静吧, 因为今天是圣日, 也不要再忧愁! "
12 众民就去吃喝, 也把部分饮食与人分享, 大大欢乐。因为他们明白教训他们的话。
13 第二天, 众民的族长、祭司和利未人都聚集到经学家以斯拉那里, 研究律法的话。
14 他们发现律法上记载, 耶和华曾借着摩西吩咐以色列人, 要在七月的节期中, 住在棚里,
15 并且要在自己的城里和在耶路撒冷宣扬布告说: "你们要上到山上, 把橄榄树枝、油木树枝、番石榴枝、棕树枝和树叶繁茂大树的枝子带回来, 照着律法所写的搭棚。"
16 于是众民出去, 把树枝带回来, 各人在自己的房顶上, 在院子里, 神的院中, 水门的广场, 或是在以法莲门的广场搭棚。
17 从被掳归回的全体会众都搭了棚, 并且住在棚里; 从嫩的儿子约书亚的时候, 直到那日, 以色列人都没有这样行过。大家都非常快乐。
18 从头一天直到最后一天, 每天都宣读 神的律法书。他们守节七天, 第八天照典章有严肃会。