1 Kaj Moseo iris kaj parolis ĉi tiujn vortojn al la tuta Izrael.

2 Kaj li diris al ili:Mi havas hodiaŭ la aĝon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi:Vi ne transiros ĉi tiun Jordanon.

3 La Eternulo, via Dio, mem iros antaŭ vi; Li ekstermos tiujn popolojn antaŭ vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaŭ vi, kiel la Eternulo diris.

4 Kaj la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Siĥon kaj al Og, reĝoj de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li ekstermis.

5 Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laŭ ĉiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi.

6 Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

7 Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi venigos ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.

8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.

9 Kaj Moseo skribis ĉi tiun instruon, kaj donis ĝin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael.

10 Kaj Moseo ordonis al ili, dirante:Post paso de sep jaroj, en la tempo de la jaro de forlaso, en la festo de laŭboj,

11 kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antaŭlegu ĉi tiun instruon antaŭ la tuta Izrael, antaŭ iliaj oreloj.

12 Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili aŭdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

13 Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraŭ ne sciis, aŭdos, kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi ĝin.

14 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen alproksimiĝis viaj tagoj, por morti; alvoku Josuon, kaj stariĝu en la tabernaklo de kunveno, kaj Mi donos al li instrukciojn. Kaj Moseo kaj Josuo iris kaj stariĝis en la tabernaklo de kunveno.

15 Kaj la Eternulo aperis en la tabernaklo en nuba kolono, kaj la nuba kolono stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo.

16 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj ĉi tiu popolo komencos malĉasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun ĝi venas, kaj ĝi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun ĝi.

17 Kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ĝi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kaŝos Mian vizaĝon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago:Ĉu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin ĉi tiuj malfeliĉoj?

18 Sed Mi kaŝos Mian vizaĝon en tiu tago pro ĉiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj.

19 Kaj nun skribu al vi ĉi tiun kanton, kaj instruu ĝin al la Izraelidoj; metu ĝin en ilian buŝon, por ke ĉi tiu kanto estu por Mi atesto inter la Izraelidoj.

20 Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili manĝos kaj satiĝos kaj grasiĝos:tiam ili sin turnos al aliaj dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj rompos Mian interligon.

21 Sed kiam trafos ilin multaj malfeliĉoj kaj mizeroj, tiam ĉi tiu kanto sonos antaŭ ili kiel atesto, ĉar ĝi ne estos forgesita el la buŝo de ilia idaro. Ĉar Mi konas iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaŭ, antaŭ ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi ĵuris.

22 Kaj Moseo skribis ĉi tiun kanton en tiu tago kaj lernigis ĝin al la Izraelidoj.

23 Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris:Estu forta kaj kuraĝa, ĉar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi ĵuris al ili; kaj Mi estos kun vi.

24 Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de ĉi tiu instruo en libron,

25 tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante:

26 Prenu ĉi tiun libron de la instruo, kaj kuŝigu ĝin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke ĝi estu tie atesto kontraŭ vi;

27 ĉar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja eĉ nun, kiam mi estas ankoraŭ vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo:kio do estos post mia morto?

28 Kunvenigu al mi ĉiujn plejaĝulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaŭ iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraŭ ili la ĉielon kaj la teron.

29 Ĉar mi scias, ke post mia morto vi malboniĝos kaj dekliniĝos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.

30 Kaj Moseo eldiris antaŭ la oreloj de la tuta komunumo de Izrael la vortojn de ĉi tiu kanto ĝis la fino:

1 摩西又把这些话告诉以色列众人,

2 对他们说: "我现今一百二十岁, 不能再照常出入了; 耶和华也曾对我说: 你必不得过这约旦河。

3 耶和华你的 神要亲自领你们过去, 从你们面前消灭这些国的民, 使你们得着他们的地, 照着耶和华说过的, 约书亚要亲自领你们过去。

4 耶和华对待他们, 必好像从前对待他消灭的亚摩利人的两个王西宏和噩, 以及他们的国一样。

5 耶和华必把他们交给你们, 你们照着我吩咐你们的一切命令对待他们。

6 你们要坚强勇敢; 不要害怕, 也不要因他们畏惧, 因为耶和华你的 神与你同去; 他决不撇下你, 也不离弃你。"

7 摩西把约书亚召了来, 在以色列众人面前对他说: "你要坚强勇敢, 因为你要和这人民一同进入耶和华向他们的列祖起誓, 应许要赐给他们的地; 你也要使他们得着那地为业。

8 耶和华亲自在你前头行, 与你同在; 他决不撇下你, 也不离弃你; 你不要害怕, 也不要惊慌。"

9 摩西把这律法写好了, 就交给抬耶和华约柜的利未支派的祭司子孙, 和以色列的众长老。

10 摩西吩咐他们: "每逢七年的最后一年, 就是在豁免年的定期, 住棚节期间,

11 以色列众人来到耶和华你的 神选择的地方朝见他的时候, 你要在以色列众人面前把这律法宣读给他们听。

12 你要召集人民、男人、女人、孩子, 以及你城里的寄居者, 叫他们可以听见, 叫他们可以学习, 好敬畏耶和华你们的 神, 谨守遵行这律法的一切话,

13 也叫他们还不认识这律法的儿女可以听见, 使他们在你们过约旦河去得为业的地上生活的时候, 一生学习敬畏耶和华你们的 神。"

14 耶和华对摩西说: "看哪, 你的死期临近了; 你要把约书亚召来, 你们二人要站在会幕里, 我好吩咐他。"于是摩西和约书亚前去, 一同站在会幕里。

15 耶和华在会幕里, 在云柱中显现, 这云柱停在会幕的门口上面。

16 耶和华对摩西说: "看哪, 你快要和你的列祖长眠了; 这人民要起来, 在他们所要去的地方, 在那地的人中, 与外族人的神行邪淫, 离弃我, 破坏我与他们所立的约。

17 到了那日, 我必向他们大发烈怒, 离弃他们, 掩面不顾他们, 他们就必被吞灭, 并且遭遇很多灾祸和患难。到了那日, 他们必说: ‘我们遭遇这些灾祸, 不是因为我们的 神不在我们中间吗?’

18 到了那日, 因为他们偏向了别的神, 和所作的一切恶事, 我必掩面不顾他们。

19 所以, 现在你们要为自己写下这首诗歌来, 教导以色列人, 放在他们口中, 使这首诗歌成为我反对他们的见证。

20 因为我把他们领进了我向他们的列祖起誓应许的地, 就是流奶与蜜的地, 他们在那里吃饱了, 发胖了, 就必偏向别的神, 事奉他们, 藐视我, 破坏我的约。

21 他们遭遇许多灾祸和患难的时候, 这首诗歌就必在他们面前作证, 因为这首诗歌必不会从他们后裔的口中忘记。其实, 我还未领他们进入我起誓应许之地以先, 他们今日心里所怀的意念, 我都知道了。"

22 摩西就在那一天写下了这首诗歌, 教导以色列人。

23 耶和华吩咐嫩的儿子约书亚, 说: "你当坚强勇敢, 因为你要领以色列人进我向他们起誓应许的地, 我必与你同在。"

24 摩西把这律法的话写在书上, 直到写完了,

25 摩西就吩咐抬耶和华约柜的利未人说:

26 "你们要把这律法书, 放在耶和华你们的 神的约柜旁, 可以在那里作反对你们的见证,

27 因为我知道你们的悖逆和硬颈。看哪, 我今日还活着与你们同在的时候, 你们尚且悖逆耶和华, 何况我死了以后呢?

28 你们要把你们各支派的众长老和官长都召集到我这里来, 我好把这些话说给他们听, 并且呼天唤地对他们作证。

29 因为我知道我死了以后, 你们必完全败坏, 偏离我吩咐你们的道路; 在末后的日子必有灾祸临到你们身上, 因为你们必行耶和华看为恶的事, 以你们手所作的事, 惹他发怒。"

30 于是摩西把这首诗歌的话, 都说给以色列的全体会众听, 直到说完了。