1 Kaj kiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter ĉiuj popoloj, inter kiujn ĵetis vin la Eternulo, via Dio;
2 kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj aŭskultos Lian voĉon konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ, vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo:
3 tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Eternulo, via Dio.
4 Eĉ se vi estus forĵetita ĝis la rando de la ĉielo, eĉ el tie rekolektos vin la Eternulo, via Dio, kaj el tio Li vin prenos.
5 Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi ĝin ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn.
6 Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.
7 Kaj la Eternulo, via Dio, venigos ĉiujn ĉi tiujn malbenojn sur viajn malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj persekutis vin.
8 Kaj vi konvertiĝos kaj aŭskultos la voĉon de la Eternulo, kaj plenumos ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ.
9 Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en ĉiu faro de viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; ĉar denove la Eternulo ĝojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li ĝojis pri viaj patroj;
10 se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
11 Ĉar ĉi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaŭ, ne estas neatingebla por vi, kaj ĝi ne estas malproksima.
12 Ne en la ĉielo ĝi estas, por ke oni povu diri:Kiu suprenirus por ni en la ĉielon kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu?
13 Kaj ne trans la maro ĝi estas, por ke oni povu diri:Kiu irus por ni trans la maron kaj prenus ĝin por ni kaj aŭdigus ĝin al ni, por ke ni ĝin plenumu?
14 Sed tre proksime de vi estas la afero:en via buŝo kaj en via koro, por plenumi ĝin.
15 Rigardu, mi proponis al vi hodiaŭ la vivon kaj bonon, kaj la morton kaj malbonon;
16 ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laŭ Liaj vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj por ke vin benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin.
17 Sed se dekliniĝos via koro kaj vi ne aŭskultos kaj vi lasos forlogi vin kaj vi adorkliniĝos al aliaj dioj kaj servos al ili:
18 en tia okazo mi sciigas al vi hodiaŭ, ke vi pereos, ke vi ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans Jordanon, por veni tien kaj ekposedi ĝin.
19 Mi atestigas pri vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron:la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,
20 amante la Eternulon, vian Dion, aŭskultante Lian voĉon kaj alkroĉante vin al Li; ĉar Li estas via vivo kaj via longatempeco de loĝado sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al ili.
1 "当这一切事, 就是我摆在你面前的祝福和咒诅, 都临到你身上的时候, 你在耶和华你的 神赶逐你去的万国中, 你心里必回想这些话,
2 你和你的子孙必一心一意归向耶和华你的 神, 照着我今日吩咐你的一切听从他的话。
3 那时, 耶和华你的 神就必使你这被掳的人回归, 他必怜悯你; 耶和华你的 神必从你被分散到的万民中, 把你再召集回来。
4 你被赶逐的人, 就是在天涯海角, 耶和华你的 神也必从那里把你召集回来, 从那里把你带回。
5 耶和华你的 神必领你进入你列祖所得之地, 使你可以得着这地; 他必善待你, 他也必使你的人数增多, 胜过你的列祖。
6 耶和华你的 神必把你心里和你后裔心里的污秽除掉, 要你一心一意爱耶和华你的 神, 使你可以存活。
7 耶和华你的 神必把这一切咒诅, 加在你的仇敌和恨恶你、逼迫你的人身上。
8 你却要再听从耶和华的话, 遵行他的一切诫命, 就是我今日吩咐你的。
9 耶和华你的 神必使你手里所办的一切事、你身所生的、牲畜所出的、地土所产的, 都丰盛有余, 因为耶和华必再喜悦你, 使你得福, 像从前喜悦你的列祖一样;
10 只要你听从耶和华你的 神的话, 谨守这律法书上所写的诫命和律例; 只要你一心一意回转归向耶和华你的 神。
11 "其实我今日吩咐你的这诫命, 对你并不太难, 离你也不太远。
12 这诫命不是在天上, 以致你说: ‘谁替我们上到天上去, 为我们取下来, 使我们听见, 就可以遵行呢?’
13 也不是在海外, 以致你说: ‘谁替我们过海去, 为我们取回来, 使我们听见, 就可以遵行呢?’
14 其实这话离你很近, 就在你口里, 也在你心里, 使你可以遵行。
15 "你看, 我今日把生命和福乐, 死亡与灾祸, 都摆在你的面前了。
16 如果你听从耶和华你的 神的诫命, 就是我今日吩咐你的; 爱耶和华你的 神, 行他的道路, 谨守他的诫命、律例、典章, 使你可以存活, 人数增多, 耶和华你的 神就必在你要进去得为业的地上赐福给你。
17 但是, 如果你的心偏离了, 不肯听从, 却被人勾引, 去敬拜和事奉别的神;
18 我今日郑重地告诉你们, 你们必要灭亡; 在你过约旦河, 进去得为业的地上, 你的年日必不长久。
19 我今日呼天唤地向你们作证, 我把生与死, 福与祸, 都摆在你面前了; 所以你要选择生命, 好让你和你的后裔都可以活着,
20 爱耶和华你的 神, 听从他的话, 紧靠他, 因为那就是你的生命, 你的长寿; 这样, 你才能在耶和华向你的列祖亚伯拉罕、以撒、雅各起誓应许要赐给他们的地上居住。"