1 Kaj jen estas la reĝoj de la lando, kiujn venkobatis la Izraelidoj, kaj kies landon ili ekposedis transe de Jordan oriente, de la torento Arnon ĝis la monto Ĥermon, kaj la tutan stepon en la oriento:

2 Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon, kaj regis de Aroer, kiu troviĝas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, ĝis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;

3 kaj la stepon ĝis la maro Kinerot, oriente, kaj ĝis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jeŝimot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga;

4 kaj la regiono de Og, reĝo de Baŝan, restinto el la Rafaidoj, kiu loĝis en Aŝtarot kaj Edrei,

5 kaj regis la monton Ĥermon kaj Salĥan kaj la tutan Baŝanon ĝis la limo de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj duonon de Gilead ĝis la limo de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon.

6 Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.

7 Kaj jen estas la reĝoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, ĝis la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis ĝin al la triboj de Izrael kiel posedaĵon laŭ iliaj partoj;

8 sur la monto kaj sur la malaltaĵo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la Ĥetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj:

9 la reĝo de Jeriĥo, unu; la reĝo de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu;

10 la reĝo de Jerusalem, unu; la reĝo de Ĥebron, unu;

11 la reĝo de Jarmut, unu; la reĝo de Laĥiŝ, unu;

12 la reĝo de Eglon, unu; la reĝo de Gezer, unu;

13 la reĝo de Debir, unu; la reĝo de Geder, unu;

14 la reĝo de Ĥorma, unu; la reĝo de Arad, unu;

15 la reĝo de Libna, unu; la reĝo de Adulam, unu;

16 la reĝo de Makeda, unu; la reĝo de Bet-El, unu;

17 la reĝo de Tapuaĥ, unu; la reĝo de Ĥefer, unu;

18 la reĝo de Afek, unu; la reĝo de Laŝaron, unu;

19 la reĝo de Madon, unu; la reĝo de Ĥacor, unu;

20 la reĝo de Ŝimron-Meron, unu; la reĝo de Aĥŝaf, unu;

21 la reĝo de Taanaĥ, unu; la reĝo de Megido, unu;

22 la reĝo de Kedeŝ, unu; la reĝo de Jokneam ĉe Karmel, unu;

23 la reĝo de Dor en Nafot-Dor, unu; la reĝo de la popoloj en Gilgal, unu;

24 la reĝo de Tirca, unu. La nombro de ĉiuj reĝoj estis tridek unu.

1 以色列人在约旦河东向日出之地击杀了那地的两个王, 占领了他们的地, 就是从亚嫩谷直到黑门山, 和东边的亚拉巴全境。

2 这两个王, 一个是住在希实本的亚摩利人的王西宏; 他管辖的地区, 是从亚嫩谷旁的亚罗珥起, 包括山谷中部和基列的一半, 直到雅博河, 就是亚扪人的境界;

3 东边有亚拉巴, 上至基尼烈海, 下至亚拉巴海, 就是盐海, 东边是往伯.耶西末的路; 南边直到毗斯迦的山麓。

4 另一个是巴珊王噩, 他是利乏音人的余民, 住在亚斯他录和以得来;

5 他管辖的地区, 是黑门山、撒迦、巴珊全地, 直到基述人和玛迦人的境界, 还有基列的一半, 直到希实本王西宏的境界。

6 耶和华的仆人摩西和以色列人把这两个王击杀了。耶和华的仆人摩西把地分给流本人、迦得人和玛拿西半个支派的人作产业。

7 以下是约书亚和以色列人在约旦河西, 从黎巴嫩谷的巴力.迦得, 直到延伸至西珥的哈拉山等地, 所击杀的众王; 约书亚把那地分给以色列各支派作产业;

8 就是赫人、亚摩利人、迦南人、比利洗人、希未人、耶布斯人所住的山地、高原、亚拉巴、山坡、旷野和南地。

9 他们的王, 一个是耶利哥王, 一个是伯特利旁边的艾城王,

10 一个是耶路撒冷王, 一个是希伯仑王,

11 一个是耶末王, 一个是拉吉王,

12 一个是伊矶伦王, 一个是基色王,

13 一个是底璧王, 一个是基德王,

14 一个是何珥玛王, 一个是亚拉得王,

15 一个是立拿王, 一个是亚杜兰王,

16 一个是玛基大王, 一个是伯特利王,

17 一个是他普亚王, 一个是希弗王,

18 一个是亚弗王, 一个是拉沙仑王,

19 一个是玛顿王, 一个是夏琐王,

20 一个是伸仑.米仑王, 一个是押煞王,

21 一个是他纳王, 一个是米吉多王,

22 一个是基低斯王, 一个是靠近迦密的约念王,

23 一个是多珥山地的多珥王, 一个是吉甲的戈印王,

24 一个是得撒王, 共计三十一个王。