1 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Ne timu, kaj ne estu malkuraĝa; prenu kun vi ĉiujn militistojn, kaj leviĝu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la reĝon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon.

2 Kaj agu kun Aj kaj kun ĝia reĝo, kiel vi agis kun Jeriĥo kaj kun ĝia reĝo; nur ilian militakiraĵon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaŭ la urbo.

3 Kaj leviĝis Josuo kaj ĉiuj militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte,

4 kaj ordonis al ili, dirante:Vidu, vi faros insidon ĉe la urbo, malantaŭ la urbo; ne tro malproksimiĝu de la urbo, kaj estu ĉiuj pretaj.

5 Kaj mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun mi, alproksimiĝos al la urbo. Kaj kiam ili eliros kontraŭ nin, kiel antaŭe, ni forkuros de ili.

6 Kaj ili eliros post ni, ĝis ni ellogos ilin el la urbo; ĉar ili diros:Ili forkuras de ni, kiel antaŭe. Kaj ni kuros de ili.

7 Tiam vi leviĝu el la insido kaj ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ĝin en vian manon.

8 Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per fajro; faru laŭ la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al vi.

9 Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis tiun nokton meze de la popolo.

10 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejaĝuloj de Izrael antaŭ la popolo al Aj.

11 Kaj ĉiuj militistoj, kiuj estis kun li, iris, kaj alproksimiĝis, kaj venis antaŭ la urbon, kaj starigis sian tendaron norde de Aj; kaj inter ili kaj Aj estis valo.

12 Kaj li prenis ĉirkaŭ kvin mil homojn, kaj aranĝis ilin inside inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj.

13 Kaj la popolo starigis la tutan tendaron, kiu estis norde de la urbo, tiel, ke ĝia fina parto estis okcidente de la urbo. Kaj Josuo iris en tiu nokto en la mezon de la valo.

14 Kiam la reĝo de Aj tion ekvidis, tiam la loĝantoj de la urbo rapide leviĝis kaj eliris kontraŭ Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon antaŭ la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraŭ li insido malantaŭ la urbo.

15 Kaj Josuo kaj la tuta Izrael ŝajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto.

16 Kaj ili per krio vokis la tutan popolon, kiu estis en la urbo, por persekuti ilin; kaj ili postkuris Josuon, kaj malproksimiĝis de la urbo.

17 Kaj en Aj kaj en Bet-El restis neniu homo, kiu ne kuris post Izrael. Kaj ili lasis la urbon malfermita, kaj postkuris Izraelon.

18 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Etendu la lancon, kiu estas en via mano, kontraŭ Ajon; ĉar en vian manon Mi ĝin transdonos. Kaj Josuo etendis la lancon, kiu estis en lia mano, kontraŭ la urbon.

19 Kaj la insidanoj rapide leviĝis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis ĝin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro.

20 Kaj la loĝantoj de Aj ekrigardis malantaŭen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la ĉielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri-nek tien nek ĉi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turniĝis kontraŭ la persekutantojn.

21 Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke leviĝas fumo de la urbo, ili turniĝis kaj ekbatis la loĝantojn de Aj.

22 Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili troviĝis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri.

23 Kaj la reĝon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo.

24 Kaj kiam Izrael mortigis ĉiujn loĝantojn de Aj sur la kampo, en la dezerto, kien tiuj ilin postkuris, kaj ĉiuj falis de glavo ĝis plena ekstermiĝo, tiam ĉiuj Izraelidoj reiris en la urbon Aj kaj mortigis tie ĉiujn per glavo.

25 Kaj la nombro de ĉiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj virinoj, estis dek du mil, ĉiuj loĝantoj de Aj.

26 Kaj Josuo ne retiris sian manon, kiun li etendis kun la lanco, ĝis estis ekstermitaj ĉiuj loĝantoj de Aj.

27 Nur la brutojn kaj la militakiraĵon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laŭ la diro de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo.

28 Kaj Josuo forbruligis la urbon Aj, kaj faris ĝin eterna ruino, dezertaĵo ĝis hodiaŭ.

29 Kaj la reĝon de Aj li pendigis sur arbo, kie li restis ĝis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj ĵetis ĝin antaŭ la pordegon de la urbo, kaj amasigis super ĝi grandan amason da ŝtonoj, kiu restis ĝis hodiaŭ.

30 Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo, Dio de Izrael,

31 kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el ŝtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni buĉis pacoferojn.

32 Kaj li skribis tie sur la ŝtonoj kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaŭ la Izraelidoj.

33 Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejaĝuloj kaj oficistoj kaj liaj juĝistoj staris ĉe ambaŭ flankoj de la kesto, kontraŭ la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaŭ la indiĝenoj; duono staris kontraŭ la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraŭ la monto Ebal, kiel ordonis antaŭe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon.

34 Kaj poste li laŭte legis ĉiujn vortojn de la instruo, la benon kaj la malbenon, konforme al ĉio, kio estas skribita en la libro de la instruo.

35 El ĉio, kion ordonis Moseo, ne estis eĉ unu vorto, kiun ne antaŭlegis Josuo antaŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj antaŭ la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.

1 耶和华对约书亚说: "你不要惧怕, 也不要惊慌, 你只管带领所有能作战的人, 起来上艾城去; 你看, 我已经把艾城的王和他的人民、城市、土地都交在你手里了。

2 你怎样对待耶利哥和耶利哥的王, 也要照样对待艾城和艾城的王; 只是城中的战利品和牲畜, 你们可以据为己有; 你要在城后面设下攻城的伏兵。"

3 于是, 约书亚和所有能作战的人都起来上艾城去; 约书亚选了三万英勇的战士, 漏夜派他们出去,

4 吩咐他们说: "你们注意, 要在城后面埋伏攻城; 不可离城太远, 人人都要作好准备。

5 我和所有与我一起的人, 要向城推进。城里的人像前一次出来攻击我们的时候, 我们就在他们面前逃跑;

6 他们必定出来追赶我们, 我们就把他们引出城来, 因为他们必定说: ‘这些人像前一次一样在我们面前逃跑了。’所以我们要在他们面前逃跑。

7 那时你们就要从埋伏的地方起来, 占领那城, 因为耶和华你们的 神必把城交在你们的手里。

8 你们占领了城以后, 就要放火烧城; 要照着耶和华的话行事; 你们要谨慎, 我已经吩咐你们了。"

9 约书亚差派他们去了, 他们就上到埋伏的地方去, 住在伯特利和艾城的中间, 就是在艾城的西边。那一夜, 约书亚却在人民中间住宿。

10 约书亚清早起来, 召集人民上艾城去, 他和以色列的长老走在人民的前面。

11 所有与他在一起的战士都上去, 迫近艾城, 在城的北面安营; 在约书亚和艾城中间有一个山谷,

12 约书亚挑了大约五千人, 要他们埋伏在伯特利和艾城中间, 就是艾城的西面。

13 于是他们把众民, 就是在城北的全军和在城西的伏兵都布置好了。那一夜, 约书亚走进了山谷之中。

14 艾城的王看见了这情形, 就和艾城的人急忙在清早起来, 按着所定的时候出到亚拉巴, 要与以色列人交战; 王却不知道在城后面有伏兵要攻击他。

15 约书亚和以色列人在他们面前装败, 沿着通往旷野的路逃跑。

16 城里的众民都被召集, 去追赶他们; 艾城的人追赶约书亚的时候, 就都被诱离城。

17 艾城和伯特利城没有留下一个人不出来追赶以色列人; 他们撇下了敞开的城门, 去追赶以色列人。

18 耶和华对约书亚说: "你向着艾城伸出你手中的短枪, 因为我要把城交在你手里。"约书亚就向着艾城伸出他手里的短枪。

19 他一伸手, 伏兵就从埋伏的地方急忙起来, 冲进城去, 把城夺取, 并连忙放火烧城。

20 艾城的人转身观看, 看见城里浓烟冲天, 就全身乏力, 不能逃跑; 往旷野逃跑的以色列人就转过来攻击追赶他们的人。

21 约书亚和以色列人看见伏兵已经夺取了城, 又看见城中浓烟上升, 就转回, 击杀艾城的人。

22 伏兵也出城攻击艾城的人; 艾城的人就被困在以色列人中间, 前后受敌; 于是以色列人把他们击杀, 没有留下一个, 也没有一个逃脱。

23 他们活捉了艾城的王, 把他解到约书亚那里。

24 以色列人在田间、在旷野, 杀尽了所有追赶他们的艾城的居民, 艾城的人全部倒在刀下, 直到完全消灭; 接着, 以色列众人回到艾城, 用刀击杀了城中的人。

25 那一天被杀的人, 连男带女, 共有一万二千人, 就是艾城所有的人。

26 约书亚没有收回伸出短枪的手, 直到把艾城的居民都消灭为止。

27 只有那城里的牲畜和战利品, 以色列人照着耶和华吩咐约书亚的话, 都据为己有。

28 约书亚烧了艾城, 使城永远成为废堆, 一片荒凉, 直到今日。

29 他又把艾城的王悬在树上, 直到黄昏的时候; 日落的时候, 约书亚吩咐人把尸体从树上拿下来, 丢在城门口那里, 又在尸体上堆起了一大堆石头, 这堆石头一直存到今日。

30 那时, 约书亚在以巴路山上, 为耶和华以色列的 神筑了一座祭坛,

31 是照着耶和华的仆人摩西吩咐以色列人的, 照着摩西律法书上所写的, 用未经过铁器打凿的整块石块筑成的一座祭坛; 在这祭坛之上, 众人向耶和华献燔祭, 也献平安祭。

32 约书亚在那里, 当着以色列人面前, 把摩西所写的摩西律法抄写在石头上。

33 全体以色列人和他们的长老、官长, 以及审判官, 都站在约柜的两旁, 在抬耶和华约柜的利未支派的祭司前面; 无论是寄居的, 或是本地人, 一半对着基利心山, 一半对着以巴路山; 正如耶和华的仆人摩西以前所吩咐的, 好为以色列民祝福。

34 然后, 约书亚宣读律法上一切祝福和咒诅的话, 全都照着律法书上所写的一切。

35 摩西吩咐的一切话, 约书亚在以色列全体会众和妇女、小孩, 以及在他们中间来往的寄居者面前, 没有一句不向他们宣读出来的。