1 Kaj la loto donis al la tribo de Manase, ĉar li estas la unuenaskito de Jozef; al Maĥir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, ĉar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Baŝan.
2 Estis donite ankaŭ al la ceteraj filoj de Manase laŭ iliaj familioj:al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de Ĥelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de Ŝeĥem kaj al la filoj de Ĥefer kaj al la filoj de Ŝemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laŭ iliaj familioj.
3 Sed Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj:Maĥla, kaj Noa, Ĥogla, Milka, kaj Tirca.
4 Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante:La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedaĵon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedaĵon inter la fratoj de ilia patro.
5 Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Baŝana, kiu estas transe de Jordan;
6 ĉar la filinoj de Manase ricevis posedaĵon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase.
7 Kaj la limo de Manase estis de Aŝer ĝis Miĥmetat, kiu estas kontraŭ Ŝeĥem; kaj la limo iras dekstren, al la loĝantoj de En-Tapuaĥ.
8 Manase ricevis la landon Tapuaĥ; sed la urbon Tapuaĥ ĉe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj.
9 Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finiĝas ĉe la maro.
10 La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Aŝer ili kuntuŝiĝis norde, kaj kun Isaĥar oriente.
11 Ĉe Isaĥar kaj Aŝer apartenis al Manase Bet-Ŝean kaj ĝiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de En-Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Taanaĥ kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Megido kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la triobla altaĵo.
12 La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando.
13 Sed kiam la Izraelidoj plifortiĝis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.
14 Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante:Kial vi donis al mi kiel posedaĵon nur unu lotaĵon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, ĉar la Eternulo min benis?
15 Kaj Josuo diris al ili:Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; ĉar la monto de Efraim estas malvasta por vi.
16 Kaj la filoj de Jozef diris:Ne sufiĉos por ni la monto; kaj ferajn ĉarojn havas ĉiuj Kanaanidoj, kiuj loĝas en la valo, tiuj, kiuj loĝas en Bet-Ŝean kaj en ĝiaj urbetoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj loĝas en la valo Jizreel.
17 Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene:Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotaĵon,
18 sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku ĝin, kaj ĝi estos via ĝis sia fino; ĉar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraŭ ke ili havas ferajn ĉarojn, kaj malgraŭ ke ili estas fortaj.
1 玛拿西是约瑟的长子, 他的支派抽签所得的地业记在下面; 至于玛拿西的长子, 基列的父亲玛吉, 因为是个战士, 所以得到基列和巴珊。
2 玛拿西其余的子孙按着家族抽签分地, 包括亚比以谢的子孙、希勒的子孙、亚斯列的子孙、示剑的子孙、希弗的子孙、示米大的子孙; 这些都是约瑟的儿子玛拿西子孙中男丁的各家族。
3 玛拿西的玄孙、玛吉的曾孙、基列的孙子、希弗的儿子西罗非哈没有儿子, 只有女儿; 他女儿们的名字是玛拉、挪阿、曷拉、密迦、得撒。
4 她们来到以利亚撒祭司和嫩的儿子约书亚, 以及众首领的面前, 说: "耶和华曾经吩咐摩西, 在我们的兄弟中把产业分给我们。"于是约书亚照着耶和华所吩咐的, 在她们的叔伯中间, 把产业分给她们。
5 这样, 除了约旦河东的基列和巴珊地之外, 还有十份地业归属玛拿西。
6 因为玛拿西的孙女, 在玛拿西的孩子中, 也得了产业; 基列地是属于玛拿西其余的子孙的。
7 玛拿西的疆界, 是从亚设起, 到示剑东面的密米他; 又向南走, 到隐.他普亚的居民那里。
8 (他普亚地是属于玛拿西的, 但是在玛拿西疆界上的他普亚城, 却是属于以法莲的子孙的。)
9 玛拿西的疆界又下到加拿河, 在加拿河的南边, 玛拿西的众城镇中, 有这些城镇是属于以法莲的。玛拿西的疆界, 从河的北面起, 直通到海。
10 南面是属于以法莲的, 北面是属于玛拿西的; 玛拿西在西边的疆界就是海, 北面与亚设相接, 东面和以萨迦相连;
11 在以萨迦和亚设的境内, 伯.善和属于伯.善的市镇, 以伯莲和属于以伯莲的市镇, 多珥的居民和属于多珥的市镇, 都属于玛拿西; 还有三处山区, 就是: 隐.多珥的居民和属于隐.多珥的市镇, 他衲的居民和属于他衲的市镇, 米吉多的居民和属于米吉多的市镇。
12 可是玛拿西的子孙却不能把这些城的居民赶走, 迦南人决意住在那地。
13 以色列人强盛以后, 就迫使迦南人作苦工, 却没有把他们完全赶出去。
14 约瑟的子孙对约书亚说: "耶和华这样赐福我们, 我们族大人多, 你为什么只给我们抽一份签, 分一份地作产业呢?"
15 约书亚对他们说: "如果你们族大人多, 又嫌以法莲山地过于窄小, 就可以上森林区去, 在比利洗人和利乏音人之地那里自己砍伐树木。"
16 约瑟的子孙回答: "那山地容不下我们, 并且住在谷地的所有迦南人, 就是住在伯.善和属于伯.善的市镇的人, 以及住在耶列斯谷的人, 都有铁车。"
17 约书亚对约瑟家, 就是对以法莲人和玛拿西人说: "你们族大人多, 势力强大, 不可以只抽一份地业;
18 山地也要归给你们, 那里虽然是森林, 你们可以砍伐, 开辟的土地都归给你们; 迦南人虽然拥有铁车, 势力强大, 你们也能把他们赶出去。"