1 Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de la Izraelidoj,
2 kaj ekparolis al ili en Ŝilo, en la lando Kanaana, dirante:La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn por loĝi, kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn por niaj brutoj.
3 Tiam la Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedaĵoj, konforme al la ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn.
4 Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.
5 Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo de Manase, per loto, dek urboj.
6 Kaj al la filoj de Gerŝon estis donitaj de la familioj de la tribo de Isaĥar kaj de la tribo de Aŝer kaj de la tribo de Naftali kaj de la duontribo de Manase en Baŝan, per loto, dek tri urboj.
7 Al la filoj de Merari, laŭ iliaj familioj, estis donitaj de la tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun dek du urboj.
8 Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo.
9 Kaj ili donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis.
10 Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj- ĉar ilia estis la loto unua-
11 al ili oni donis la urbon de Arba, patro de Anak (tio estas, la urbon Ĥebron), sur la monto de Jehuda, kaj ĝiajn suburbaĵojn ĉirkaŭ ĝi.
12 Kaj la kampon de la urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel propraĵon.
13 Kaj al la filoj de la pastro Aaron oni donis la urbon de rifuĝo por mortiginto Ĥebron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Libna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
14 kaj Jatir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Eŝtemoa kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
15 kaj Ĥolon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Debir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
16 kaj Ain kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Juta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Bet-Ŝemeŝ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:naŭ urbojn de tiuj du triboj.
17 Kaj de la tribo de Benjamen:Gibeon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Geba kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
18 Anatot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Almon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn.
19 La nombro de ĉiuj urboj de la Aaronidoj, la pastroj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
20 Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim.
21 Kaj oni donis al ili la rifuĝurbon por mortiginto Ŝeĥem kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
22 kaj Kibcaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Bet-Ĥoron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn.
23 Kaj de la tribo de Dan:Elteke kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gibeton kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
24 Ajalon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn.
25 Kaj de la duontribo de Manase:Taanaĥ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:du urbojn.
26 La nombro de ĉiuj urboj kun iliaj ĉirkaŭaĵoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek.
27 Kaj al la Gerŝonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifuĝurbon por mortiginto Golan en Baŝan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Beeŝtera kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:du urbojn.
28 Kaj de la tribo de Isaĥar:Kiŝjon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Dabrat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
29 Jarmut kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, En-Ganim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn.
30 Kaj de la tribo de Aŝer:Miŝal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Abdon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
31 Ĥelkat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Reĥob kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn.
32 Kaj de la tribo de Naftali:la rifuĝurbon por mortiginto Kedeŝ en Galileo kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Ĥamot-Dor kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Kartan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:tri urbojn.
33 La nombro de ĉiuj urboj de la Gerŝonidoj, laŭ iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
34 Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun:Jokneam kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Karta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
35 Dimna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Nahalal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn.
36 Kaj de la tribo de Ruben:Becer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Jahac kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
37 Kedemot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Mefaat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kvar urbojn.
38 Kaj de la tribo de Gad:la rifuĝurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Maĥanaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn,
39 Ĥeŝbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Jazer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn:kune kvar urbojn.
40 La nombro de ĉiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laŭ iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du.
41 La nombro de ĉiuj urboj de la Levidoj meze de la posedaĵoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.
42 Tiuj urboj estis ĉiu urbo kun ĝiaj ĉirkaŭaĵoj; tiel estis kun ĉiuj tiuj urboj.
43 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li ĵuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi.
44 Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe, konforme al ĉio, kion Li ĵuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el ĉiuj iliaj malamikoj rezistis antaŭ ili; ĉiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.
45 Ne mankis eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; ĉio plenumiĝis.
1 那时, 利未人的众族长来到以利亚撒祭司和嫩的儿子约书亚, 以及以色列众支派的族长那里,
2 在迦南地的示罗对他们说: "耶和华曾经借着摩西吩咐要给我们城市居住, 和城的郊野可以牧放我们的牲畜。"
3 于是以色列人照着耶和华所吩咐的, 从自己的产业中, 把以下这些城市和城的郊野, 给了利未人。
4 首先为哥辖家族抽出签来: 利未支派亚伦祭司的子孙, 从犹大支派、西缅支派和便雅悯支派, 抽签得了十三座城。
5 哥辖其余的子孙, 从以法莲支派的家族、但支派和玛拿西半个支派, 抽签得了十座城。
6 革顺的子孙, 从以萨迦支派的家族、亚设支派、拿弗他利支派和在巴珊的玛拿西半个支派, 抽签得了十三座城。
7 米拉利的子孙, 按着家族, 从流本支派、迦得支派和西布伦支派, 得了十二座城。
8 以色列人照着耶和华吩咐摩西的, 借着抽签, 把这些城市和城的郊野分给利未人。
9 他们从犹大支派和西缅支派中, 把以下这些有提名的城分了
10 给利未支派、哥辖家族中亚伦的子孙, 因为第一签是他们的。
11 以色列人把犹大山地的基列.亚巴, 和它四围的郊野, 给了他们; 亚巴是亚衲族的祖宗, 基列.亚巴就是希伯仑。
12 属于那城的田地和村庄, 他们却给了耶孚尼的儿子迦勒作产业。
13 以色列人把误杀人者的避难城希伯仑, 和希伯仑的郊野, 又把立拿和立拿的郊野给了亚伦祭司的子孙,
14 还有雅提珥和雅提珥的郊野, 以实提莫和以实提莫的郊野,
15 何仑和何仑的郊野, 底璧和底璧的郊野,
16 亚因和亚因的郊野, 淤他和淤他的郊野, 伯.示麦和伯.示麦的郊野, 共九座城, 都是从这两个支派分出来的。
17 又从便雅悯支派中, 分给他们基遍和基遍的郊野, 迦巴和迦巴的郊野,
18 亚拿突和亚拿突的郊野, 亚勒们和亚勒们的郊野, 共四座城。
19 亚伦子孙众祭司所有的城, 共十三座, 还有这些城的郊野。
20 利未支派哥辖子孙的家族, 就是哥辖其余的子孙, 抽签所得的城是从以法莲支派中分出来的。
21 以色列人把误杀人者的避难城, 就是在以法莲山地的示剑和示剑的郊野, 给了他们; 又把基色和基色的郊野, 给了他们;
22 又有基伯先和基伯先的郊野, 伯.和仑和伯.和仑的郊野, 共四座城。
23 又从但支派中, 给了他们伊利提基和伊利提基的郊野, 基比顿和基比顿的郊野,
24 亚雅仑和亚雅仑的郊野, 迦特.临门和迦特.临门的郊野, 共四座城。
25 又从玛拿西半个支派中, 给了他们他纳和他纳的郊野, 迦特.临门和迦特.临门的郊野, 共两座城。
26 哥辖子孙其余的家族所有的城共十座, 还有这些城的郊野。
27 以色列人又从玛拿西半个支派中, 把误杀人者的避难城, 就是在巴珊的哥兰, 和哥兰的郊野, 给了利未人的家族中革顺的子孙; 又给了他们比.施提拉和比.施提拉的郊野, 共两座城。
28 又从以萨迦支派中, 给了他们基善和基善的郊野, 大比拉和大比拉的郊野,
29 耶末和耶末的郊野, 隐.干宁和隐.干宁的郊野, 共四座城。
30 又从亚设支派中, 给了他们米沙勒和米沙勒的郊野, 押顿和押顿的郊野,
31 黑甲和黑甲的郊野, 利合和利合的郊野, 共四座城。
32 以色列人又从拿弗他利支派中, 把误杀人者的避难城, 就是在加利利的基低斯和基低斯的郊野, 给了他们; 又给他们哈末.多珥和哈末.多珥的郊野, 加珥但和加珥但的郊野, 共三座城。
33 革顺人按着家族所有的城共十三座, 还有这些城的郊野。
34 其余的利未人, 米拉利的子孙的家族, 从西布伦支派中分得约念和约念的郊野, 加珥他和加珥他的郊野,
35 丁拿和丁拿的郊野, 拿哈拉和拿哈拉的郊野, 共四座城。
36 又从流本支派中, 给了他们比悉和比悉的郊野, 雅杂和雅杂的郊野,
37 基底莫和基底莫的郊野, 米法押和米法押的郊野, 共四座城。
38 以色列人又从迦得支派中, 把误杀人者的避难城, 就是在基列的拉末和拉末的郊野, 给了他们; 又给他们玛哈念和玛哈念的郊野,
39 希实本和希实本的郊野, 雅谢和雅谢的郊野, 共四座城。
40 利未人其余的家族, 就是米拉利的子孙, 按着家族抽签所得的城, 共有十二座。
41 在以色列人的地业中, 利未人所得的城共四十八座, 还有这些城的郊野。
42 这些城周围都有自己的郊野, 每一座都是这样。
43 这样, 耶和华就把他从前起誓要赐给他们列祖的全地给了以色列人; 以色列人占领了那地, 就定居下来。
44 耶和华照着他向他们列祖起誓所说的一切话, 使他们四境平静; 他们所有的仇敌, 没有一人能在他们面前站立得住; 耶和华把他们所有的仇敌都交在他们手里。
45 耶和华向以色列家应许赐福的话, 没有一句落空, 都应验了。