1 Aŭskultu ĉi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malriĉulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj:Venu, ni drinku.

2 La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fiŝhokoj.

3 Kaj tra breĉoj vi eliros, ĉiu aparte, kaj estos ĵetitaj sur Harmonon, diras la Eternulo.

4 Iru en Bet-Elon, por peki, en Gilgalon, por multe krimi; alportu viajn oferojn ĉiumatene kaj vian dekonaĵon en ĉiu tria tago.

5 Incensu laŭdoferon el fermentaĵo, kriu pri memvolaj oferoj, aŭdigu pri ili; ĉar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

6 Tial Mi donis al vi purecon de la dentoj en ĉiuj viaj urboj kaj mankon de pano en ĉiuj viaj lokoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

7 Mi ankaŭ rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraŭ tri monatoj antaŭ la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekiĝis.

8 Kaj du, tri urboj iris al unu urbo, pro trinki akvon, kaj ne povis trinki sufiĉe; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

9 Mi frapis vin per brulsekiĝo kaj velkiĝo de la greno; viajn multajn ĝardenojn, vinberĝardenojn, figarbojn, kaj olivarbojn formanĝis raŭpoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

10 Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn ĉevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

11 Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi fariĝis kiel brulanta ŝtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

12 Tial tiele Mi agos kun vi plue, ho Izrael; kaj ĉar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin renkonte al via Dio, ho Izrael.

13 Ĉar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion ĉi tiu intencas; Li faras la ĉielruĝon kaj la nebulon; Li iras sur la altaĵoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.

1 撒玛利亚山上的巴珊母牛啊! 要听这话; 你们欺负贫穷人, 压迫穷苦人, 又对自己的丈夫说: "拿酒来, 给我们饮用。"

2 主耶和华指着自己的圣洁起誓: "看哪! 对付你们的日子快到, 人必用钩子把你们钩走, 最后一个也必被人用鱼钩钩去。

3 你们一个一个经过城墙的破口出去, 被丢弃在哈门。"这是耶和华的宣告。

4 "你们去伯特利犯罪, 在吉甲增加过犯吧! 每早献上你们的祭物, 每三日献上你们的十分之一吧!

5 以色列人哪! 把有酵的饼作感谢祭献上, 高声宣扬你们自愿献的祭吧! 这原是你们喜爱行的。"这是主耶和华的宣告。

6 "虽然我使你们各城的人牙齿干净, 各处都缺乏粮食; 但你们仍不归向我。"这是耶和华的宣告。

7 "我曾在收割前三个月, 不降雨给你们; 我降雨给一个城, 在另一个城却不降雨; 我在一块地降雨, 另一块地没有雨水就枯干了。

8 两三个城的居民挤到一个城去找水喝, 却没有足够的水喝; 但你们仍不归向我。"这是耶和华的宣告。

9 "我曾多次用热风和霉烂击打你们的园子和葡萄园, 叫蝗虫吃光你们的无花果树和橄榄树; 但你们仍不归向我。"这是耶和华的宣告。

10 "我在你们中间降下瘟疫, 正如临到埃及的瘟疫一样; 我用刀杀掉你们的年轻人, 你们被掳去的马匹也遭杀戮; 我使你们营里死尸的臭气扑鼻, 但你们仍不归向我。"这是耶和华的宣告。

11 "我倾覆你们, 就像倾覆所多玛和蛾摩拉一样; 你们像一根木柴, 从火里抽出来; 但你们仍不归向我。"这是耶和华的宣告。

12 "因此, 以色列啊! 我必这样对付你。以色列啊! 因我必这样对付你, 你应当预备迎见你的 神。"

13 看哪! 他造了山, 创造了风, 把他的心意告诉人; 他造了晨光和黑暗, 他的脚踏在地的高处, 耶和华万军的 神就是他的名。