1 Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael!

2 Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan Ĥamat, poste iru al Gat de la Filiŝtoj:ĉu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, ĉu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj?

3 Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfeliĉo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la seĝo de maljusteco;

4 kiuj kuŝas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kuŝejo, manĝas la plej bonajn ŝafojn el la ŝafaro kaj bovidojn el la nutrejo;

5 kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David;

6 kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, ŝmiras sin per la plej bonaj oleaĵoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef:

7 ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la ĝojkriado de la dorlotiĝantoj finiĝos.

8 La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot:Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun ĉio, kion ĝi enhavas.

9 Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaŭ mortos.

10 Kaj prenos ilin ilia amiko aŭ kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas ĉe la domo:Ĉu estas ankoraŭ iu ĉe vi? Kaj ĉi tiu respondos:Neniu plu. Kaj tiu diros:Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.

11 Ĉar jen la Eternulo donas ordonon frapi la grandajn domojn per fendoj kaj la malgrandajn domojn per breĉoj.

12 Ĉu kuras ĉevaloj sur roko? ĉu oni povas plugi ĝin per bovoj? Vi tamen faris la juĝon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto.

13 Vi ĝojas pro senvaloraĵoj; vi diras:Ĉu ne per nia forto ni akiris al ni potencon?

14 Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraŭ vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de Ĥamat ĝis la torento de la stepo.

1 那些在锡安平静安逸的, 安稳在撒玛利亚山上的, 有祸了! 你们是这列国中为首之大国的领袖, 是以色列家所归向的。

2 你们要过去甲尼看看, 从那里往哈马大城去, 然后下到非利士的迦特; 看你们是否比这些国家胜一筹?他们的领土是否比你们的领土还大?

3 你们认为灾祸的日子离开很远, 你们的行为却招致残暴的审判。

4 你们卧在象牙床上, 躺在榻上; 你们吃羊群中的羊羔, 和牛棚里的牛犊。

5 你们闲逸地弹琴奏乐, 又为自己制造乐器, 像大卫一样。

6 你们用大碗喝酒, 用最贵重的膏油抹身; 但你们并没有为约瑟的败落而痛心。

7 因此, 你们将是最先被掳去的人, 宴乐享受的日子必要消逝。

8 主耶和华指着自己起誓说: "我痛恨雅各所夸耀的, 憎恶他的堡垒; 我要把城市和城中的一切, 都交给敌人。"这是耶和华万军的 神的宣告。

9 如果在一间房子里剩下十个人, 他们都必死亡。

10 死者的亲属和殓葬的人把尸体从房子抬走, 并问那躲在屋内深处的人: "还有人吗?"那人回答: "没有, 不要再说话, 不可再提耶和华的名。"

11 看哪! 耶和华下令, 大楼就粉碎, 小屋也要破裂。

12 马能在悬崖奔驰吗?人可在那里用牛耙地吗?但你使公正变为毒草, 使公义的果子转为苦堇。

13 你们以夺取罗底巴为夸耀, 说: "我们夺取加宁不是靠自己的力量吗?"

14 "看哪! 以色列家, 我要兴起一国攻击你们, 这国要欺压你们, 从哈马关口直至亚拉巴河。"这是万军耶和华 神的宣告。