1 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:mi vidis korbon kun maturaj fruktoj.

2 Kaj Li diris:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi:Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin.

3 La kantoj de la palaco fariĝos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur ĉiu loko oni ĵetos ilin silente.

4 Aŭskultu ĉi tion, vi, kiuj penas engluti la malriĉulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero,

5 kaj kiuj diras:Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo;

6 ni aĉetos senhavulojn per mono kaj malriĉulon per paro da ŝuoj, kaj grenventumaĵon ni vendos kun la greno.

7 La Eternulo ĵuris per la gloro de Jakob:Neniam Mi forgesos ĉiujn iliajn farojn.

8 Ĉu pro tio ne ektremos la tero, ne ekploros ĉiuj ĝiaj loĝantoj? Ĝi tuta ekskuiĝos kiel lago, ĝi leviĝos kaj malleviĝos kiel la Rivero de Egiptujo.

9 En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago.

10 Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj ĉiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakaĵon sur ĉiujn lumbojn kaj kalvon sur ĉiun kapon; Mi aperigos ĉe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolĉeco.

11 Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj Mi sendos malsaton en la landon, ne malsaton pri pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por aŭskultado de la vortoj de la Eternulo.

12 Kaj ili vagados de maro ĝis maro, kaj de nordo ĝis oriento ili migrados, por serĉi la vorton de la Eternulo, sed ili ne trovos.

13 En tiu tago senfortiĝos de soifo la belaj junulinoj kaj la junuloj,

14 kiuj nun ĵuras per la peko de Samario, kaj diras:Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-Ŝeba! ili falos, kaj ne plu releviĝos.

1 主耶和华向我显示, 我就看见一篮夏天的果子。

2 耶和华说: "阿摩司, 你看见什么?"我回答: "一篮夏天的果子。"他跟着对我说: "我民以色列的结局到了, 我不再放过他们。

3 "到那日, 圣殿的歌声必变为哀号; 尸首众多, 拋弃各处; 你们要肃静。"这是主耶和华的宣告。

4 践踏穷乏人又除掉国中困苦人的, 你们要听这话。

5 你们说: "月朔什么时候过去, 好让我们可以卖五谷; 安息日什么时候结束, 好让我们可以开市卖谷物。我们卖东西就把升斗弄小, 收银子却用加重了的法码, 我们要用假秤欺骗人。

6 我们用银子买穷人, 用一双鞋换取穷乏人; 连麦碎也卖掉。"

7 耶和华指着雅各所夸耀的起誓说: "我必永远记着他们所作的一切;

8 "这地不应为此震动, 所有住在地上的不应悲哀吗?这地必像尼罗河高涨翻腾, 像埃及的大河退落。

9 "到那日, 这是耶和华的宣告: 我必使太阳在正午落下, 在白昼使地变成昏暗。

10 "我必使你们欢乐的节期变为悲哀的日子, 把你们的歌声都变为哀哭。我必使你们各人腰束麻带, 头都剃光了; 我必使你们悲哀, 好像丧了独生子, 自始至终都是痛苦的。

11 "看哪! 日子快到, 这是主耶和华的宣告。我必使饥荒临到这地, 这饥荒不是因为没有食物, 这干渴不是因为没有水; 而是因为听不见耶和华的话。

12 他们从这海飘流到那海, 从北到东, 到处奔走, 要寻求耶和华的话, 却寻不见。

13 "到那日, 美丽的少女和勇士都因干渴昏倒。

14 那些指着撒玛利亚亚示玛女神("亚示玛女神"原文作"罪")起誓, 或是那些指着但的神, 或别是巴的神("别是巴的神"原文作"别是巴的道")起誓的, 他们要倒下, 再不能起来。"