1 Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.

2 Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.

3 Kaj la tentanto venis, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj.

4 Sed responde li diris:Estas skribite:Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio.

5 Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,

6 kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite: Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

7 Jesuo diris al li:Ankaŭ estas skribite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.

8 Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,

9 kaj diris al li:Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi.

10 Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! ĉar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu.

11 Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.

12 Kaj aŭdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;

13 kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;

14 por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

15 Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Laŭvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj,

16 La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.

17 De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri:Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.

18 Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj.

19 Kaj li diris al ili:Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.

20 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.

21 Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.

22 Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.

23 Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo.

24 Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.

25 Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.

1 随后, 耶稣被圣灵带到旷野, 受魔鬼的试探。

2 耶稣禁食了四十昼夜, 就饿了,

3 试探者前来对他说: "你若是 神的儿子, 就吩咐这些石头变成食物吧! "

4 耶稣回答: "经上记着: ‘人活着, 不是单靠食物, 更要靠 神口里所出的一切话。’"

5 随后, 魔鬼带耶稣进了圣城, 使他站在殿顶上,

6 对他说: "你若是 神的儿子, 就跳下去吧! 因为经上记着: ‘ 神为了你, 会吩咐自己的使者用手托住你, 免得你的脚碰到石头。’"

7 耶稣对他说: "经上又记着: ‘不可试探主你的 神。’"

8 最后, 魔鬼带耶稣上了一座极高的山, 把世界各国和各国的荣华都指给他看。

9 并且对他说: "你只要跪下来拜我, 我就把这一切都给你。"

10 但耶稣说: "撒但, 走开! 经上记着: ‘当拜主你的 神, 单要事奉他。’"

11 于是魔鬼离开了耶稣, 有天使前来服事他。

12 耶稣听见约翰被捕, 就往加利利去。

13 他又离开拿撒勒, 往西布伦和拿弗他利境内近海的迦百农去, 住在那里,

14 为了要应验以赛亚先知所说的:

15 "西布伦地、拿弗他利地, 沿海之路, 约旦河外, 外族人的加利利啊!

16 住在黑暗中的人民, 看见了大光; 死亡幽暗之地的居民, 有光照亮他们。"

17 从那时起, 耶稣就开始传道, 说: "天国近了, 你们应当悔改。"

18 耶稣在加利利海边行走的时候, 看见兄弟二人, 就是名叫彼得的西门和他的弟弟安得烈, 正在把网撒到海里去; 他们是渔夫。

19 耶稣就对他们说: "来跟从我, 我要使你们作得人的渔夫。"

20 他们立刻撇下网, 跟从了他。

21 耶稣又往前走, 看见另一对兄弟, 就是西庇太的儿子雅各和约翰, 正和父亲西庇太在船上整理鱼网, 他就呼召他们。

22 他们立刻离了船, 别了父亲, 跟从了耶稣。

23 耶稣走遍加利利, 在各会堂里教导人, 宣扬天国的福音, 医治民间各种疾病、各种病症。

24 他的名声传遍了叙利亚全地, 人们就把一切患病的, 就是患各种疾病、疼痛、鬼附、癫痫、瘫痪的, 都带到他面前, 他就医好他们。

25 于是有许多人从加利利、低加波利、耶路撒冷、犹太和约旦河东来跟从耶稣。