1 En la dudek-tria jaro de Joaŝ, filo de Aĥazja, reĝo de Judujo, Jehoaĥaz, filo de Jehu, fariĝis reĝo super Izrael en Samario por la daŭro de dek sep jaroj.
2 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.
3 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de Ĥazael, por la tuta tempo.
4 Sed Jehoaĥaz ekpreĝis al la Eternulo, kaj la Eternulo aŭskultis lin, ĉar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la reĝo de Sirio.
5 (Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj loĝis en siaj tendoj kiel antaŭe.
6 Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaŭ la sankta stango restis en Samario.)
7 Al Jehoaĥaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek ĉaroj kaj dek mil piedirantoj; ĉar la reĝo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.
8 La cetera historio de Jehoaĥaz, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
9 Kaj Jehoaĥaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Joaŝ.
10 En la tridek-sepa jaro de Joaŝ, reĝo de Judujo, Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, por la daŭro de dek ses jaroj.
11 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo; li ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.
12 La cetera historio de Joaŝ, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraŭ Amacja, reĝo de Judujo, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
13 Kaj Joaŝ ekdormis kun siaj patroj, kaj Jerobeam eksidis sur lia trono. Kaj oni enterigis Joaŝon en Samario kun la reĝoj de Izrael.
14 Eliŝa malsaniĝis per sia malsano, de kiu li estis mortonta. Venis al li Joaŝ, reĝo de Izrael, kaj ploris super li, kaj diris:Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj!
15 Kaj Eliŝa diris al li:Prenu pafarkon kaj sagojn. Kaj li prenis al si pafarkon kaj sagojn.
16 Kaj li diris al la reĝo de Izrael:Metu vian manon sur la pafarkon. Kaj li metis sian manon. Kaj Eliŝa metis siajn manojn sur la manojn de la reĝo,
17 kaj diris:Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis. Kaj Eliŝa diris:Pafu. Li pafis. Kaj li diris:Sago de savo de la Eternulo kaj sago de savo kontraŭ Sirio, kaj vi venkobatos la Sirianojn en Afek, ĝis vi ilin tute pereigos.
18 Kaj li diris:Prenu la sagojn. Li prenis. Kaj li diris al la reĝo de Izrael:Frapu sur la teron. Li frapis tri fojojn kaj haltis.
19 Tiam ekkoleris kontraŭ li la homo de Dio, kaj diris:Vi devis frapi kvin aŭ ses fojojn, tiam vi venkobatus la Sirianojn ĝis plena pereo; sed nun vi nur tri fojojn batos la Sirianojn.
20 Eliŝa mortis, kaj oni enterigis lin. Kaj militistaroj de Moab venis en la landon en la komenco de la jaro.
21 Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni ĵetis la homon en la tombon de Eliŝa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntuŝiĝis kun la ostoj de Eliŝa, li reviviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj.
22 Ĥazael, reĝo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta vivo de Jehoaĥaz.
23 Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraŭ ne forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo.
24 Ĥazael, reĝo de Sirio, mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ben-Hadad.
25 Kaj Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, prenis returne el la mano de Ben-Hadad, filo de Ĥazael, la urbojn, kiujn li milite prenis el la mano de lia patro Jehoaĥaz. Tri fojojn Joaŝ venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.
1 犹大王亚哈谢的儿子约阿施在位第二十三年, 耶户的儿子约哈斯在撒玛利亚登基, 统治以色列共十七年。
2 他行耶和华看为恶的事, 随从尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷于罪中的那些罪, 不肯转离。
3 于是耶和华的怒气向以色列发作, 常把他们交在亚兰王哈薛的手中和哈薛的儿子便.哈达的手中。
4 约哈斯恳求耶和华, 耶和华垂听他的祷告, 因为看见了以色列所受的压迫, 就是亚兰王对他们的压迫。
5 耶和华就赐给以色列一位拯救者, 他救他们脱离亚兰王的手, 于是以色列人可以在自己的家安居, 好像以前一样。
6 可是他们没有离开耶罗波安家使以色列人陷于罪中的那些罪, 仍然行在罪中; 亚舍拉依然立在撒玛利亚。
7 于是耶和华没有给约哈斯留下余民, 只剩下骑兵五十人, 战车十辆和步兵一万人, 因为亚兰王毁灭他们, 践踏他们好像禾场上的尘土。
8 约哈斯其余的事迹和他所行的一切, 以及他的英勇事迹, 不是都写在以色列诸王的年代志上吗?
9 约哈斯和他的祖先一同长眠, 葬在撒玛利亚。他的儿子约阿施接续他作王。
10 犹大王约阿施在位第三十七年, 约哈斯的儿子约阿施在撒玛利亚登基, 统治以色列共十六年。
11 他行耶和华看为恶的事, 不转离尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷于罪中的一切罪, 仍然行在罪中。
12 约阿施其余的事迹和他所行的一切, 以及他与犹大王亚玛谢作战时的英勇事迹, 不是都写在以色列诸王的年代志上吗?
13 约阿施和他的祖先一同长眠后, 耶罗波安坐上了他的王位。他把约阿施葬在撒玛利亚, 和以色列诸王在一起。
14 以利沙患了必死的病。以色列王约阿施下到他那里, 伏在他的脸上哭, 说: "父啊, 父啊! 以色列的战车和骑兵啊! "
15 以利沙对他说: "拿弓箭来! "他就把弓箭拿给他。
16 他对以色列王说: "把你的手放在弓上吧! "他就把手放在弓上, 以利沙又把自己的手放在王的手上。
17 他说: "打开向东的窗户。"他就打开了。以利沙说: "放箭吧! "他就放箭。以利沙说: "这是耶和华胜利的箭, 耶和华得胜亚兰人的箭。你要在亚弗击杀亚兰人, 直到完全灭绝。"
18 他又说: "拿箭来! "他就拿了来。他对以色列王说: "你击打地吧! "他就击打地, 打了三次就站起来了。
19 神人就对他发怒, 说: "你应该击打五次或者六次, 那样就能打败亚兰人, 直到完全消灭他们。现在, 你只可以打败亚兰人三次了。"
20 以利沙死了, 也埋葬了。摩押人常在每年春天入侵以色列地。
21 有人正在埋葬死人的时候, 看见一群来侵略的人, 他们就把死尸丢在以利沙的坟上, 随即走了。死尸碰着以利沙的骨头就复活了, 双脚站了起来。
22 约哈斯在位的日子, 亚兰王哈薛一直都欺压以色列。
23 但耶和华仍然施恩给他们, 怜悯他们, 眷顾他们, 这是因为他与亚伯拉罕、以撒和雅各所立的约, 不愿意毁灭他们, 把他们从自己的面前丢弃, 直到今日。
24 亚兰王哈薛死了, 他的儿子便.哈达接续他作王。
25 约哈斯的儿子约阿施从哈薛的儿子便.哈达手中, 把哈薛在战争时从约阿施的父亲约哈斯手中夺去的城市收复。约阿施三次打败便.哈达, 收复以色列的城市。