1 La profeto Eliŝa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon ĉi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.

2 Kiam vi venos tien, elserĉu tie Jehun, filon de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan ĉambron.

3 Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj verŝu sur lian kapon, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.

4 Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead.

5 Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris:Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris:Al kiu el ni ĉiuj? Li respondis:Al vi, ho estro.

6 Tiu leviĝis kaj iris en la domon. Li verŝis la oleon sur lian kapon, kaj diris:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Mi sanktoleis vin reĝo super la popolo de la Eternulo, super Izrael.

7 Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Aĥab, por ke Mi venĝu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de ĉiuj servantoj de la Eternulo, verŝitajn de la mano de Izebel.

8 Kaj pereos la tuta domo de Aĥab; kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.

9 Kaj mi faros al la domo de Aĥab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baaŝa, filo de Aĥija.

10 Kaj Izebelon manĝos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos ŝin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris.

11 Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li:Ĉu ĉio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili:Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon.

12 Ili diris:Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris:Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael.

13 Kaj rapide ili prenis ĉiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj ŝtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris:Jehu fariĝis reĝo.

14 Tiam Jehu, filo de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, faris konspiron kontraŭ Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio.

15 Kaj la reĝo Joram* revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio.) Tiam Jehu diris:Se vi konsentas, neniu eliĝu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel.

16 Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; ĉar tie kuŝis Joram, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, venis, por viziti Joramon.

17 La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimiĝantan amason de Jehu, kaj diris:Mi vidas amason. Tiam Joram diris:Prenu rajdanton kaj sendu kontraŭ ili, por ke li demandu, ĉu ĉio estas en ordo.

18 Kaj la rajdanto sur ĉevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris:Tiele diras la reĝo:Ĉu ĉio estas en ordo? Sed Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante:La sendito venis al ili, sed ne revenis.

19 Tiam li sendis duan rajdanton, kaj ĉi tiu venis al ili, kaj diris:Tiele diras la reĝo:Ĉu ĉio estas en ordo? Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.

20 La gardostaranto raportis, dirante:Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimŝi, ĉar li kondukas rapidege.

21 Tiam Joram diris:Oni jungu! Kaj oni jungis lian ĉaron. Kaj eliris Joram, reĝo de Izrael, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, ĉiu sur sia ĉaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano.

22 Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris:Ĉu ĉio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis:Kia ordo povas esti ĉe la malĉastado de via patrino Izebel kaj ĉe ŝiaj multaj sorĉaĵoj?

23 Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al Aĥazja:Perfido, ho Aĥazja!

24 Sed Jehu streĉis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia ĉaro.

25 Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar:Prenu kaj ĵetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; ĉar rememoru, kiel mi kaj vi sur ĉaro veturis post lia patro Aĥab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetaĵon:

26 Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraŭ, kaj Mi venĝos al vi sur ĉi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj ĵetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.

27 Kiam Aĥazja, reĝo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la ĝardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris:Lin ankaŭ batu sur la ĉaro. Kaj oni frapis lin sur la altaĵo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.

28 Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David.

29 En la jaro dek-unua de Joram, filo de Aĥab, Aĥazja ekreĝis super Judujo.

30 Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion aŭdis, ŝi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro.

31 Kiam Jehu eniris en la pordegon, ŝi diris:Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?

32 Tiam li levis sian vizaĝon al la fenestro, kaj diris:Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aŭ tri korteganoj.

33 Kaj li diris:Elĵetu ŝin! Kaj ili ŝin elĵetis. Kaj ŝia sango ŝprucis sur la muron kaj sur la ĉevalojn, kaj oni dispremis ŝin per la piedoj.

34 Li eniris kaj manĝis kaj trinkis, kaj diris:Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu ŝin, ĉar ŝi estas reĝidino.

35 Kaj oni iris, por enterigi ŝin, sed oni trovis nenion de ŝi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj.

36 Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris:Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Teŝebano, nome:Sur la kampo de Jizreel la hundoj formanĝos la karnon de Izebel;

37 kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri:Tio estas Izebel.

1 以利沙先知唤来一位先知门徒, 对他说: "你要束上腰, 手里拿着这瓶膏油, 到基列的拉末去。

2 你到了那里, 要在那里寻找宁示的孙子、约沙法的儿子耶户。你要去, 请他从他的兄弟中起来, 然后把他带进一个密室。

3 你要拿着这瓶膏油, 把油倒在他的头上, 说: "耶和华这样说: ‘我膏立你作王统治以色列。’然后, 你要开门逃跑, 不可停留。"

4 于是那年轻的先知往基列的拉末去了。

5 他到了那里, 看见军队的将领都坐在那里。他就说: "将军, 我有话要对你说。"耶户说: "我们这里所有的人, 你要对哪一个说话呢?"他说: "将军, 我要对你说。"

6 耶户就起来, 进了屋子; 先知门徒就把油倒在耶户的头上, 对他说: "以色列的 神耶和华这样说: ‘我膏立你作王, 统治耶和华的人民以色列。

7 你要击杀你的主人亚哈的家。我要为我仆人众先知的血和所有耶和华的仆人的血, 在耶洗别身上报仇。

8 亚哈的全家都要灭亡; 我要剪除在以色列属亚哈的男人, 无论是自由的, 或是为奴的。

9 我要使亚哈的家好像尼八的儿子耶罗波安的家, 又好像亚希雅的儿子巴沙的家。

10 至于耶洗别, 她的尸体要在耶斯列的田间被狗吃掉, 没有人来埋葬。’"他一说完, 就开门逃走了。

11 耶户出来, 到他主人的臣仆那里去; 他们问他说: "一切都平安吗?那疯子来见你有什么事呢?"他对他们说: "你们认识这个人, 也知道他说些什么。"

12 他们说: "谎话! 请你告诉我们吧。"他说: "他这样对我说: ‘耶和华这样说: 我已经膏立你作王统治以色列。’"

13 他们就急忙把自己的衣服放在他脚下的台阶上, 然后吹响号角宣告: "耶户作王了。"

14 这样, 宁示的孙子、约沙法的儿子耶户背叛约兰了。约兰和以色列众人曾因亚兰王哈薛的缘故, 守卫着基列的拉末。

15 但后来约兰王回到耶斯列去治伤, 就是他与亚兰王哈薛作战时, 弓箭手击伤他的。耶户说: "你们若是同意, 就不要让人逃出这城到耶斯列去报信。"

16 于是耶户登上战车, 往耶斯列去了; 因约兰正在那里卧病, 犹大王亚哈谢下来探望他。

17 站在耶斯列城楼的哨兵看见耶户的队伍来临, 就说: "我看见有一队人马。"约兰说: "叫一个骑兵来, 派他去见他们, 说: ‘平安吗?’"

18 于是有一个骑兵去迎见耶户, 说: "王这样问: ‘平安吗?’"耶户说: "平安不平安和你有什么关系呢?转到我后面去吧! "那哨兵又报告: "使者到了他们那里, 却没有回来。"

19 王又派第二个骑兵去。他来到他们那里, 说: "王这样问: ‘平安吗?’"耶户说: "平安不平安和你有什么关系呢?转到我后面去吧! "

20 那哨兵又报告: "他已经去到他那里, 却没有回来。那驾车的手法很像宁示的孙子耶户, 因为他驾车很凶猛。"

21 约兰就说: "备车。"他们就为他备了车。以色列王约兰和犹大王亚哈谢出城, 他们各自乘坐战车出去见耶户, 就在耶斯列人拿伯的田间遇上了他。

22 约兰看见耶户的时候, 就说: "耶户, 平安吗?"耶户说: "你的母亲耶洗别的淫行和邪术这么多, 还有平安吗?"

23 约兰立刻把车调转过来逃跑, 对亚哈谢说: "亚哈谢啊, 反了! "

24 耶户拉满弓, 射中约兰的背; 箭从他的心窝穿出, 他就倒在自己的车上。

25 耶户对副官毕甲说: "把他抬起来, 丢在耶斯列人拿伯的田地里, 因为我还记得你我一起驾车跟随他父亲亚哈的时候, 耶和华曾宣告了这些有关亚哈的话:

26 ‘昨天我实在看见了拿伯的血和他儿子们的血(这是耶和华的宣告); 我要在这块田地上报应你(这是耶和华的宣告)。’现在你要按着耶和华的话, 把他抬起来丢在田里。"

27 犹大王亚哈谢看见这一切, 就沿着通往伯哈干的路逃走。耶户紧追着他, 说: "还有他! "他们就在靠近以伯莲的姑珥坡把他击伤在战车上。他逃到米吉多, 就死在那里。

28 他的臣仆用车把他的尸体送到耶路撒冷, 葬在大卫城他自己的坟墓, 和他的祖先一同长眠。

29 亚哈的儿子约兰第十一年, 亚哈谢登基统治犹大。

30 耶户到了耶斯列。耶洗别已经听闻, 就涂眼梳头, 从窗户里往外观望。

31 耶户进入城门的时候, 她说: "平安吗, 杀主的心利?"

32 耶户抬头对着窗户, 说: "有谁拥护我?谁?"立时有两三个太监往外望着他。

33 他说: "把她拋下来! "他们就把她拋下去。她的血溅在墙上和马匹身上, 它们也践踏了她。

34 耶户进入屋内, 又吃又喝, 然后说: "你们去料理那被咒诅的妇人, 把她埋了, 因为她是王的女儿。"

35 于是他们去收殓她, 却找不到她的尸体, 只找到头骨、双脚和双掌。

36 他们就回去, 告诉他, 他说: "这正是耶和华借着他仆人提斯比人以利亚所说的话: ‘野狗必在耶斯列的地方吃耶洗别的肉。’

37 耶洗别的尸体要像耶斯列田间的粪肥, 以致人不能说: ‘这是耶洗别。’"