1 Kiam la reĝo Ĥizkija tion aŭdis, li disŝiris siajn vestojn kaj ĉirkaŭkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.
2 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj Ŝebnan, la skribiston, kaj la plejaĝulojn el la pastroj, ĉirkaŭkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
3 Kaj ili diris al li:Tiele diras Ĥizkija:Ĉi tiu tago estas tago de malfeliĉo, de puno, kaj de malhonoro; ĉar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
4 Eble aŭdos la Eternulo, via Dio, ĉiujn vortojn de Rabŝake, kiun sendis la reĝo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn aŭdis la Eternulo, via Dio. Levu do preĝon por la restintoj, kiuj ankoraŭ ekzistas.
5 Kaj la servantoj de la reĝo Ĥizkija venis al Jesaja.
6 Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi aŭdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la reĝo de Asirio.
7 Jen Mi metos en lin spiriton, ke, aŭdinte sciigon, li reiros en sian landon, kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
8 Kaj Rabŝake revenis, kaj trovis la reĝon de Asirio militanta kontraŭ Libna; ĉar li aŭdis, ke li foriris de Laĥiŝ.
9 Kaj venis sciigo pri Tirhaka, reĝo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraŭ vi. Tiam li denove sendis senditojn al Ĥizkija kun la sekvanta komisio:
10 Tiele diru al Ĥizkija, reĝo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio.
11 Vi aŭdis ja, kion faris la reĝoj de Asirio al ĉiuj landoj, ruinigante ilin; ĉu vi do saviĝos?
12 Ĉu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj Ĥaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
13 Kie estas la reĝo de Ĥamat kaj la reĝo de Arpad kaj la reĝo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?
14 Ĥizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis ĝin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj Ĥizkija disvolvis ĝin antaŭ la Eternulo.
15 Kaj Ĥizkija ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron;
16 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj aŭdu la vortojn de Sanĥerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
17 Estas vero, ho Eternulo, la reĝoj de Asirio ruinigis la popolojn kaj ilian teron,
18 kaj ĵetis iliajn diojn en fajron; ĉar tio estis ne dioj, sed faritaĵoj de homaj manoj, ligno kaj ŝtono; ili ekstermis ilin.
19 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
20 Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Ĥizkija, por diri:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tion, kion vi preĝis al Mi pri Sanĥerib, reĝo de Asirio, Mi aŭdis.
21 Jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.
22 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraŭ kiun vi laŭtigis voĉon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraŭ la Sanktulon de Izrael!
23 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da ĉaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis ĝiajn altajn cedrojn, ĝiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis ĝian plej altan pinton, ĝian ĝardensimilan arbaron.
24 Mi fosis kaj trinkis fremdan akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj ĉiujn riverojn de Egiptujo.
25 Ĉu vi ne aŭdis, ke Mi jam delonge tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj fariĝis amaso da ruinŝtonoj.
26 Kaj iliaj loĝantoj senfortigitaj ektremis kaj kovriĝis per honto; ili fariĝis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdaĵo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo.
27 Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaŭ vian koleron kontraŭ Mi.
28 Pro tio, ke vi koleris kontraŭ Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.
29 Kaj jen estas por vi la pruvosigno:vi manĝos en ĉi tiu jaro grenon memsemiĝintan, en la dua jaro grenon sovaĝan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
30 Kaj la restaĵo de la domo de Jehuda denove enradikiĝos malsupre kaj donos fruktojn supre.
31 Ĉar el Jerusalem devenos restaĵo, kaj savitaĵo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
32 Tial tiele diras la Eternulo pri la reĝo de Asirio:Li ne eniros en ĉi tiun urbon kaj ne ĵetos tien sagon kaj ne aliros al ĝi kun ŝildo kaj ne ŝutos kontraŭ ĝi remparon.
33 Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en ĉi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
34 Mi defendos ĉi tiun urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
35 En tiu nokto eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.
36 Kaj Sanĥerib, la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en Nineve.
37 Kaj kiam li adorkliniĝis en la domo de sia dio Nisroĥ, liaj filoj Adrameleĥ kaj Ŝarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekreĝis anstataŭ li lia filo Esar-Ĥadon.
1 希西家王听见了, 就把自己的衣服撕裂, 披上麻布, 来到耶和华的殿。
2 王又派王宫总管以利亚敬、书记舍伯那和祭司中的长老披上麻布, 到亚摩斯的儿子以赛亚先知那里。
3 他们对他说: "希西家这样说: ‘今天是痛苦、责罚和侮辱的日子, 好像婴儿的产期到了, 却没有力量生产。
4 或者耶和华你的 神听到拉伯沙基所说的话(他就是他的主亚述王派来辱骂永活的 神的人), 就因着耶和华你的 神所听见的话责罚他。所以请为这里余剩的人献上祷告。’"
5 希西家王的臣仆就来到以赛亚那里。
6 以赛亚对他们说: "你们要这样告诉你们的主人: ‘耶和华这样说: 不要因你所听见亚述王的随从亵渎我的话而惊怕。
7 看哪, 我要使他的心惊颤("使他的心惊颤"原文作"放一个灵在他里面"), 他将听见消息, 就退回自己的地方去; 我要使他在自己的国土倒在刀下。’"
8 拉伯沙基回去, 发觉亚述王正在攻打立拿, 因为他曾听说亚述王已拔营离开拉吉。
9 亚述王听见有关古实王特哈加的消息说: "看哪, 他出来要和你交战。"于是亚述王再派使者去见希西家说:
10 "你们要对犹大王希西家说: ‘不要让你所信靠的 神欺骗你说: 耶路撒冷不会交在亚述王的手中。
11 看哪, 你听过亚述列王怎样对付列国, 把它们完全毁灭, 你会得着解救吗?
12 我祖先所消灭的民族, 就是歌散人、哈兰人、利色人和在提.拉撒的伊甸人, 他们的神可曾解救他们吗?
13 哈马王、亚珥拔王、西法瓦音城的王、希拿王和以瓦王在哪里呢?’"
14 希西家从使者手中接过信件, 念完了, 就上耶和华的殿。希西家把信件在耶和华面前展开。
15 希西家在耶和华面前祷告, 说: "耶和华以色列的 神, 坐在二基路伯中间的啊, 只有你是地上万国的 神, 天地是你创造的。
16 耶和华啊! 求你侧耳聆听; 耶和华啊! 求你睁眼垂顾; 听那派使者来侮辱永活的 神的西拿基立的话。
17 耶和华啊! 亚述列王真的曾毁坏列国和它们的领土,
18 把它们的神丢进火里, 但他们并不是神, 不过是人手用木头、石头做成的, 因此他们可以把他们除掉。
19 现在, 耶和华我们的 神啊, 求你从他的手中把我们拯救出来, 地上万国就可以知道只有你耶和华才是 神。"
20 于是亚摩斯的儿子以赛亚派人去见希西家, 说: "耶和华以色列的 神这样说: ‘你向我祷告有关亚述王西拿基立的事, 我已经听见了。’
21 下面是耶和华所说关于他的话: ‘锡安的居民("居民"原文作"处女")藐视你, 嗤笑你; 耶路撒冷的居民在你背后摇头。
22 你辱骂了谁, 亵渎了谁?你扬声攻击谁呢?你高举眼目是向谁傲慢呢?就是攻击以色列的圣者。
23 你借着你的使者侮辱了我的主, 你说--我要用大批的战车, 攀登众山的高峰, 到达黎巴嫩山的顶端, 砍伐高大的香柏树, 佳美的松木; 我要进入极远的峰峦, 最茂密的森林。
24 我掘井饮外地的水, 我用脚掌踏干埃及所有的河道。
25 你没有听过吗?在远古我已决定, 在古时我已筹划, 现在我要实现, 就是你使设防城变成乱堆。
26 他们的居民没有能力, 惊惶、羞惭。他们好像田野的嫩草, 青绿的蔬菜, 和房顶上的草, 还未长成就枯萎了。
27 你坐下, 你出去, 你进来, 以及你对我所发的烈怒, 我都知道。
28 因为你向我发了烈怒, 你狂傲的话进入我的耳中, 我要把我的钩子钩在你的鼻子上, 把嚼环套在你的嘴上, 使你在你来的路上转回去。
29 ‘这要给你作一个征兆: 这一年要吃自然生长的, 第二年也要吃自己长出来的, 第三年要撒种、收割, 栽种葡萄园, 吃它们的果子。
30 犹大家逃脱的余民, 必再往下扎根, 往上结果;
31 因为将有剩余的人从耶路撒冷出来, 将有逃脱的人从锡安山而来, 耶和华的热心必成全这事。
32 因此, 耶和华论到亚述王这样说: 他不会来到这城, 不会在那里射箭, 也不会拿着盾牌向城进攻, 不会筑起土堆围攻它。
33 他必循他来的路回去, 他必不能来到这城, 这是耶和华的宣告。
34 为了我和我仆人大卫的缘故, 我必保护这城, 拯救这城。’"
35 那天晚上, 耶和华的使者出去, 在亚述军营杀了十八万五千人。早上, 他们起来的时候, 看哪, 到处都是死尸。
36 于是亚述王西拿基立拔营离开, 回去住在尼尼微。
37 一日, 他正在他的神亚斯洛的庙中叩拜的时候, 亚得米勒和沙利巴用刀刺杀了他, 然后逃到亚拉腊地。他的儿子以撒哈顿接续他作王。